Home > Proponoj aktivi > Ni serĉas novan grafikiston de la revuo Kontakto
Nova grafikisto de revuo Kontakto

TEJO serĉas novan grafikiston por la revuo Kontakto. Kiel grafikisto, vi kunlaboros proksime kun la redaktoro, por enpaĝigi la enhavojn kaj realigi viajn ideojn pri la grafikaaspekto de la revuo. Atendas vin memstara laboro kaj la eblo realigi viajn kreemajn ideojn. La laboro okazas per interreto (per la preferataj rimedoj de la dungito), do homoj el ĉiuj landoj povas kandidatiĝi. 

Laborhoroj: varie laŭ la eldono kaj la propra laborritmo

Salajro: po 250€ por numero (sesfoje jare)

Loko: distance/hejme

Komenco: plej baldaŭ kiel eblas, por ekprepari la unuan numeron de 2023

Laborpriskribo

  • Desegni kaj prizorgi la grafikan aspekton de la revuo
  • Enpaĝigi la enhavojn ĝustatempe
  • Kunlabori proksime kun la redaktoro

Kondiĉoj

  • Havi sperton rilate enpaĝiĝadon kaj grafikan laboron
  • Kapablo lerte labori sen proksima superrigardo
  • Kapablo kunlabori kaj komuniki en internacia teamo trans malsimilaj horzonoj
  • Esti preta sin devigi al la posteno por almenaŭ unu jaro
  • Bona nivelo de Esperanto estas avantaĝo, sed ne estas deviga por la posteno, kondiĉe ke vi plenumas la aliajn kondiĉojn

Se vi interesiĝas, bonvolu sendi vian kandidatiĝon al kandidatigxoj@tejo.org ĝis la 10-a de aprilo. La kandidatiĝo enhavu motivleteron, kaj vivresumon pri viaj spertoj (ideale kun ekzempleroj) rilate al enpaĝigado kaj grafika laboro.

Elektitaj kandidatoj estos kontaktitaj de TEJO por diskuti la sekvajn paŝojn de la kandidatiĝo. La malferma alvoko fermiĝos kiam ni plenigos la postenon.  

Se vi havas aldonajn demandojn pri la posteno, ne hezitu kontakti nin ĉe info@tejo.org.

TEJO estas egalŝanca dunganto, kiu ne diskriminacias surbaze de raso, haŭtkoloro, religio, sekso, genro, seksemo, etno, aĝo, handikapo, kaj genetikaj datumoj.

3 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Deze website gebruikt Akismet om spam te verminderen. Bekijk hoe je reactie-gegevens worden verwerkt.