Home > Aktualaĵoj > Nova numero de Revuo Kontakto – Ĉukpilko – La sporto de la paco

Jen la nova numero de Revuo Kontakto – la ĉeftemo de la numero estas Ĉukpilko – La sporto de la paco.
La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo.

En Movada Rubriko vi trovos la artikolon de Adonis Saliba “La Esperanto-Movado Estontecen”, artikolon de Olga Sevcenco pri la ĉeesto de TEJO en la Universala Perioda Revizio, kaj informoj pri la Esperanta Kongreso en Barato.

Enkonduko de la redaktoro Rogener Pavinski

“Konsento konstruas, malpaco detruas(1)”. Kvankam ankoraŭ nun en multaj lokoj regas la terura etoso de malpaco ― vidu la situacion de Venezuelo, ekzemple ― mi kuraĝas diri ke nuntempe la homaro strebas eviti militon pli ol antaŭe. Ĉu tiu aserto pravas laŭ vi? Kaj plie, ĉu eble la sporto, en siaj diversaj manifestacioj, favoras al pli pacema mondo? Kvankam nemalofte, sporto estas puŝata de emocioj disputaj kaj batalemo propraj de militemo ― tre konata estas la agresemo en piedpilko ekzemple ― ili laŭ mi, iom post iom rafiniĝis en sporto. Eble tial taĉmentoj fariĝis teamoj. Sed ne ĉiuj sportoj estas similaj.

    Simile al nia Lingvo Internacia, homo elpensis sporton, kiu siaflanke celas esti plezuriga, saniga kaj malperfortema. Ĝia nomo estas Ĉukpilko (Tchoukball) kaj ĝia kreinto estas la sviso Hermann Brandt. Ĉukpilkon, nun rekonatan kiel sporto de la paco, li kreis en 1970. Mi konis la sporton en la jaro 2002 okaze de la IJK en Brazilo, kiam la aŭtoro de la nuna ĉefartikolo, Julio Calegari, organizis tieajn surlokajn matĉojn kaj instruadon, en kiuj mi povis partopreni. 
    Mi persone, kiu ne estas tre sportema, povas atesti: La ludo estas vere ĝuinda. La rememoro pri tiu okazaĵo igis min pensi la jenon: De kelkaj jaroj kadre la Universalaj Kongresoj okazas futbal-matĉo de la Esperanta Futbal-teamo. Kial de nun, kadre la IJK-oj oni ne ekorganizu ĉukpilkajn instruadojn cele al kreo de internacia Esperanta Ĉukpilka teamo, kiu ludu matĉojn dum la Internaciaj Junularaj Kongresoj? Jen ideo por la organizantoj de la ĉi-jara IJK. 

Ĉar mi ĵus revenigis al miaj pensoj tiun jam foran, tamen neforgeseblan, sperton de la IJK en 2002, mi donu spacon al alia rememoro. Tie mi havis unuafoje la ŝancon trovi originalajn diskojn de Esperanto-muziko. Kiel granda entuziasmulo de muziko (tiam precipe de rokmuziko) mi tuj aĉetis tri KD-ojn, inter kiuj Ŝako, de la grupo La Porkoj. La unua disko de Alejandro Cossavella multe diferencas stile de lia plej lasta Tro, albumo lanĉita partnere kun la muzikgrupo Vojaĝo, tamen la esenco restas sama. En la intervjuo kun li vi povos koni iom pli pri la maniero, kiel li laboras kaj pri lia kariero.


One Comment, RSS

  • Julio

    says on:
    04/03/19 at 15:48

    Mi ege felicxas kaj dankas pro la artikolo pri Cxukpilko. Pere de esperanto on povas ankoraux multe disvastigi la sporton cetere pro la simileco de ideologio de esperanto pri paco, respekto kaj frateco !

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Deze website gebruikt Akismet om spam te verminderen. Bekijk hoe je reactie-gegevens worden verwerkt.