Home > Staff > Fatma Eroğlan
Fatma Eroğlan
Projektmastrumisto de ECY
  • Projektmastrumisto de ECY

funkcio

Projektmastrumisto de ECY

naskiĝjaro

1988

loĝloko

Istanbulo, Turkio

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi estas instruistino de la angla. Mi instruis 4 jarojn. Sed nun mi laboras por Erasmus+ projektoj ekde 3 jaroj en la Regado de Istanbulo.

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

Mi estas membro de UEA/TEJO.

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Mi partoprenis la 9-an Mezorientan Kunvenon en Ürgüpo, Turkio, 3 eventojn de ECY projekto rilate al esperantaj aranĝoj. Ne estas esperantista organizo en Turkio. Ni estas kelkaj kaj kunvenas regule ĉiusemajne en trinkejo kaj babilas. Estas unu revueto nomumita Turka Stelo. Mi verkis kelkajn artikolojn pri esperantaj eventoj kiujn mi partoprenis. Mi laboris kiel projekto mastrumistino de TEJO en 2017. Mi mastrumis tiun projekton, organizis eventojn en partneraj landoj, preparis dokumentojn kunlaborante kun partneroj kaj raportis la projekton al la Nederlanda Nacia Agentejo.

kion signifas por vi esti esperantisto?

Esti esperantisto estas mojose. Ĉar la lingvo prezentas alternativojn, interesajn homojn, kun kiuj mi povas komuniki, kaj donas multajn eblecojn vojaĝi.