Home > Staff > Hans Becklin
Hans Becklin
Estrarano

funkcio

Estrarano.
Respondeca Estrarano pri Rilatoj kun ILEI, Junaj Amikoj – Komisionoj: Landa Agado – Ameriko, Eŭropo. Interesgrupo: Adoleska Agado, Scienco-Edukado-Kulturo

naskiĝjaro

1992

loĝloko

Mi loĝas en la urbo Milvokio, Viskonsino, Usono.

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

En mia ekster-Esperanta vivo mi ŝatas kuiri simplajn manĝojn, bicikli al mia laborejo, kaj vagi en la prerioj kaj morenoj de mia regiono. Mi estas edziĝinta al Marinjo. Profesie mi estas luterana kleriko.

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

Mi estas dumviva membro de UEA kaj dumjuna membro de TEJO. Mi membras ankaŭ en Esperanto-USA kaj en ĝia junulara sekcio, USEJ.

kion vi planas fari en TEJO?

Mi estas pasia pri nia movado kaj ĝiaj ebloj malfermi la mondon por junuloj. Celante tion, mi volas okupiĝi pri edukado, kleriĝo, kultura agado, kaj eksteraj rilatoj kun diversaj instancoj. Mi forte opinias, ke Esperantistoj devas ellerni Esperanton por ke ili havu en sia sino la plenan esprimkapablon bezonatan por vere koni aliajn homojn, kompreni kion Esperanto donas al la tutmonda kultura dialogo kaj lukti kontraŭ ŝovinismo ĉie, kie ĝi aperas.