Home > Staff > Hiro Kawara
Hiro Kawara
Komitatano A

funkcio

Komitatano A

naskiĝjaro

1993

loĝloko

Tokio

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi estas studento en magistra kurso. Mia fako estas filozofio.

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

JEJ(Japana Esperanto-Junularo), JEI(Japana Esperanto-Instituto), UEA, TEJO, SAT.

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Mi redaktas la organon de JEJ. Mi temis Esperanton kaj tutmondighon en la diploma studo. Mi faris etan esperantan broŝuron kaj retpaĝaron, kiu kolektis personajn memorojn pri la dua mondomilito de la kontribuantoj.

kiuj estas viaj celoj kaj esperoj pri via laboro en TEJO?

Mi volas bone reprezenti JEJ-on en TEJO. Por tio pripensi la signifojn de la du organizoj por unu la alian estas grava tasko.

kion signifas por vi esti esperantisto?

Esti amika kun samideanoj kaj malsamideanoj. Sed mi ankoraŭ pensadas plu. Por ĉi tiu momento mi vidas ŝancon en universala historio, kiu lasatatempe fariĝis modo. Ĉar civitanoj devas dialogi neŭtrale pri la monda historio kaj por tio “naturaj” lingvoj ŝajnas ne favoraj. Ĉar naturaj lingvoj estas produktaĵoj de nacioj. Tamen, plu pensenda afero ĝi estas.