Home > Staff > Klára ERTL
Klára ERTL
Komitatano A (Germanio), Komisiito pri UNITED

funkcio

Komitatano A kaj Komisiito UNITED

naskiĝjaro

1995

loĝloko

Amsterdamo, Nederlando

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi diplomiĝis pri psikologio kaj pagite gvidas lerngrupetojn de universitataj psikologistudentoj. Volontule mi laboras pri la Mortolisto de UNITED kaj helpas infanon kun siaj legkapabloj. Mi ludas Kapoejron, ŝategas muzikon kaj legadon. Mi multe vojaĝas, ne nur pro Esperanto sed ankaǔ pro mia familio kaj aliaj amikoj.

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

UEA/TEJO, NEJ, BEMI, GEJ.

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Lingvohelpanto en Lernu, prelegis en renkontiĝoj kaj aktivas en la komisiono pri eksteraj rilatoj (KER), ĉefe pri nia rilato kun UNITED. Mi anas en la Aǔskulta Servo de IJK.

kion vi planas fari en TEJO?

Plu plenumi miajn komitatanajn taskojn, plu aktivi en KER, plibonigi ĉiam pli ambicie nian rilaton kun UNITED, helpi kun tradukado.