Home > Staff > Léon Kamenický
Léon Kamenický
Estrarano (Vicprezidanto)

funkcio

Vicprezidanto. Komisionoj: Aktivula Trejnado, Kongresoj, Landa Agado – Eŭropo, Afriko
Interesgrupo: Moviĝebloj

naskiĝjaro

1996

loĝloko

Prago, Ĉeĥio

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi studas ekonomian teorion, laboras en SAP Concur kiel kunordiganto de teknika servo, pentras, vojaĝas, kuiras, legas librojn kaj pasigas tempon kun amikoj kaj familio.

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

ĈEJ, SKEJ kaj memkopreneble TEJO.

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Kunorganizado de diversaj esperantaj renkontigxoj (UK, IJF-j, SES-j, ĈAR, IJK, ktp.), Estrarano en LS-j de TEJO (SKEJ kaj ĈEJ), Projektmastrumisto de Erasmus+ projekto pri Lingvoinstruado nome de ĈEJ, Reprezentado de TEJO en eventoj de FOJE, Organizado de esperantaj kursoj, ktp.

kiuj estas viaj celoj kaj esperoj pri via laboro en TEJO?

Mi esperas ke en nia estrara teamo sukcesos daŭrigi en la plialtiĝanta kvalito de servoj kiujn TEJO disponigas al siaj LS-j kaj membroj. Memkopreneble, mi esperas je valoraj atingoj en ĉiuj komisionoj super kiuj mi prenis respondecon. Krom tio, mi ankaŭ ŝatus helpi kun pli efika komunikado inter diversaj laborgrupoj kaj ŝatus instigi pli fortan kunlaboron de diversaj komisionoj.

kion signifas por vi esti esperantisto?

Partopreni en la enmovada agado kaj labori pri diversaj interesaj projektoj kun amikoj. Krome, esti esperantisto signifas por mi reprezenti la valorojn kiujn nia movado promocias.