Home > Staff > Marc Konijnenberg
Marc Konijnenberg
Estrarano

funkcio

Estrarano

naskiĝjaro

1991

loĝloko

Bjalistoko, Pollando

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi decidis dediĉi naŭ monatojn de mia vivo al Esperanto, laborante kiel EVS-volontulo. Portempe mi ne vere havas eksteresperantujan vivon.

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

Mi estas membro de NEJ, ISAE kaj TEJO.

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Esperanton mi eklernis en 2017.
Mi sukcese trapasis KER-ekzamenon, estas “eks-nevo” de la programo Ekparolu, mi partoprenas en E-eventoj, mi instruas Esperanton, laboras en Esperanto-biblioteko, mi laŭtlegas por Kontakto, kaj de tempo al tempo mi verkas/tradukas.

kion vi planas fari en TEJO?

En TEJO mi ŝatus gardi alireblon, aktivigi pli da homoj, kaj bonsentigi niajn aktivulojn – ĉar ili estas homoj, kiujn indas laŭdi!

kion signifas por vi esti esperantisto?

Esperantisto estas, mi opinias, homo kiu uzas Esperanton.