Home > Aliaj > Paul Helly, la nova volontulo de TEJO

Ekkonu la novan volontulon de TEJO Paul Helly!

El kiu lando vi estas?
Mi venas el Francio kaj kreskis plejlonge en ĝia norda parto.

Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro?
Antaŭ volontuliĝi mi finis sciencajn studojn en inĝenierlernejo kaj universitato. Mia ĉefa fako estas komputika solvado de fizikaj modeloj, ekz. por mekaniko de fluidoj, kaj mi ankaŭ havas intereson por datumscienco.

Kial vi decidis voluntuli en la Centra Oficejo, en Nederlando?
Post fino de la studoj mi deziris preni paŭzan jaron por iom vojaĝi, vivi eksterlande kaj en nekonata medio, antaŭ verŝajne reveni al pli sciencema kaj longtempa okupiĝo.

Pri kio vi okupiĝos pleje en la Centra Oficejo?
Kongruante kun mia sperto mi ĉefe okupiĝos pri disvolvigo de la komputilaj servicoj kiujn TEJO ofertas, ekz. ĝia retpaĝaro aŭ tiu de Pasporta Servo.

En kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?
Nure TEJO kaj UEA.
Ĝisdatigo: ankaŭ JEFO.

Viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?
Mi simple partoprenis E-aranĝojn dum miaj ferioj, ekde du jaroj. Mi amikiĝis kun diversaj junuloj kaj multe ĝuas regule vidi ilin kaj retrovi tiun specifan etoson Esperantuman.

Kion signifas por vi esti esperantisto?
Unue kaj kerne mi vidas min kiel uzanto de la lingvo. Mi ĝoje klarigas al novuloj mian ĝuan senton dum aranĝoj, kaj emas konsideri ke rakonti siajn Esperantumajn aventurojn sufiĉas por interesi la homojn kiuj emas eniri la komunumon. Mi ankaŭ havas opiniojn kaj interesojn pli politikajn rilate al disvolviĝo de Esperanto, sed por mi preferinde ili ĉerpas el persona sperto kaj sento. Ĉar mi sentas min bonvena kaj kiel ero de tiu komunumo, mia deziro esplori kaj plurakonti al novuloj certe daŭros.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.