Home > Staff > Quentin Weber-Seban
Quentin Weber-Seban
Oficisto pri Eksteraj Rilatoj

funkcio

Oficisto pri Eksteraj Rilatoj

loĝloko

Francio

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi parttempe laboras kiel projektmastrumanto por iu regiona unio de sociaj kaj “medikosociaj” neprofitcelaj organizoj. Tio estas, tiuj organizoj agas por handikapuloj, maljunuloj (inter alie dependaj), infanoj kiuj ne povas resti kun iliaj gepatroj, aŭ por aliaj ekskluditaj homoj, kaj mi ene de la unia strukturo helpas ilin plibonigi tiun servon, per konkretaj projektoj kiel iu interasocia reto kontraŭ socia ekskludo, aŭ helpante ilin trovi civitservantojn. Dum la resto de mia labortempo, mi nun laboras enesperantuje!

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

Mi membras en TEJO kiel dumviva membro, kaj en JEFO, la Junulara Esperanta Franca Organizo.

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Mi komencis aktivi en JEFO, unue kiel simpla membro, poste en la Estraro, inter alie kiel kasisto de 2008 ĝis 2014.
Tra JEFO, mi ankaŭ iĝis Komitatano A kaj ekaktivis en la komisiono por eksteraj rilatoj. Tie, mi interalie partoprenis la FoJE-laborgrupon pri volontulado, kiu kunverkis Ĉarton pri tiu temo. Mi estis TEJO-volontulo en la roterdama Centra Oficejo dum unu jaro (2012-2013). Post mia diplomiĝo (en politika scienco/eŭropaj studoj) en 2014, mi malpli aktivis en la movado, kvankam mi daŭre estas Esperantisto.

kion signifas por vi esti esperantisto?

Por mi esti esperantisto estas unue paroli la lingvon internacian, uzi ĝin kun aliaj homoj kaj emi plivastigi ĝin.
Esperantisto ne nur parolas Esperanton, li aŭ ŝi ankaŭ pensas ke la nuna internacia situacio estas lingve maljusta kaj ke indas ŝanĝi tion interalie klarigante kiel Esperanto estas parto de la solvo.