Home > Staff > Sophie Horrocks
Sophie Horrocks

Funkcio

Komitatano A (Britio)

Loĝloko

Mi loĝas en Londono, Britio.

Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi instruas la anglan rete al ĉinaj infanoj….hooo ve! Esperantisto kiu eĉ pli disvastigas la anglan, deziras aliaflanke montri al anglaj parolantoj la eblojn de nia mojosa lingvo kaj kulturo. Mi ankaŭ agadas pri permakulturo, sistemo de dezajno bazita en respekto por ekologiaj sistemoj, kaj homa kaj natura.

En kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

JEB, HEJS, TEJO.

Kion vi planas fari en TEJO?

Mi volas pligrandigi la esperantan junularon en mia lando, kaj lerni novajn spertojn pere de trejnadoj, kaj eventuale havi ion utila por kontribui….mi bedaŭras, ke mi ankoraŭ estas sufiĉe freŝbakita!