Por krei favoran medion por la laboro de landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO kaj por efike prezenti TEJO-n kiel fakan organizon pri lingvaj rajtoj, plurlingveco, junularaj rajtoj kaj volontul-bazita junulara laboro, TEJO aktive ĉeestas kaj kunlaboradas en koncernaj decidorganoj kaj platformoj kaj konstruas strategiajn rilatojn kun similcelaj organizoj kaj institucioj.
En la movado
Universala Esperanto-Asocio

Universala Esperanto-Asocio (UEA) estis fondita en la jaro 1908 kiel organizaĵo de individuaj esperantistoj. Nuntempe UEA estas la plej granda internacia organizaĵo por parolantoj de Esperanto kaj havas membrojn en 120 landoj. UEA laboras ne nur por disvastigi Esperanton sed ankaŭ por veki diskuton pri la monda lingvoproblemo kaj atentigi pri la neceso de egaleco inter lingvoj. UEA ĉiujare organizas Universalan Kongreson (UK) de Esperanto, kiu estas la plej granda Esperanto-aranĝo. La sidejo de la asocio troviĝas en Roterdamo, Nederlando. (Viziti retejon)
TEJO havas observanton ĉe la estraro de UEA kaj reciproke, UEA ĉe la estraro de TEJO.
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas la ĉefa kolektiĝejo por instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. ILEI estas aliĝinta faka asocio de Universala Esperanto-Asocio kaj ĝi havas sekciojn en pli ol 30 landoj kaj membrojn en pli ol 45. (Viziti retejon)
TEJO havas observanton ĉe la estraro de ILEI kaj reciproke, ILEI ĉe la estraro de TEJO.
Edukado@Interreto

Edukado@Interreto (E@I) estas internacia junulara organizo, kiu subtenas internacian kunlaboron kaj komunikadon en la tuta mondo realigante edukajn projektojn kaj subtenante interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj retaj teknologioj. Ni varbas pri Esperanto kaj pri nia organizo en gravaj aranĝoj organizitaj de ili, kiel Polyglot Gathering. (Viziti retejon)
Ekster la movado
Kie ni ĉeestas?
![]() | ![]() | ![]() | ![]() | ![]() |
Unuiĝintaj Nacioj
Unuiĝintaj Nacioj (UN) estas la ĉefa internacia organizaĵo de la mondo. Ĝi celas pace solvi disputojn inter nacioj, provizi bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo en la mondo deklarinte kaj plenumante la Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj. TEJO kunlaboradas kun UN diversmaniere: (Viziti retejon pri Esperanto kaj UN)
Pere de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (ECOSOC), kies taskoj estas kunordigi la ekonomian, socian kaj rilatan laborojn de 14 agentejoj de UN, iliaj funkciecaj komisionoj kaj kvin regionaj komisionoj, partoprenante Junularajn Forumojn kaj agadspacojn de ECOSOC ekde 2021, kiam ni ricevis specialan konsultan statuson. (Viziti retejon)
Pere de la Konferenco de Ne-Registaraj Organizoj en Konsultaj Rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj (CoNGO), kiu ebligas la partoprenadon de NRO-oj en debatoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj la faradon de decidoj, ekkunlaborante ekde nia aniĝo en 2021 kaj elektiĝo kiel unu el la estraraj organizoj por la CoNGO-estraro 2025-2029. (Viziti retejon)
Pere de UNESCO, kiu estas la eduka, scienca kaj kultura organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kunlabore kun UEA kaj ILEI por la videbligo, antaŭenigo kaj defendado de Esperanto kaj Lingvaj Rajtoj en internacia spaco. (Viziti retejon)
Eŭropa Unio
Eŭropa Unio (EU) estas jura politika komunumo konstituita kiel internacia organizo, estigita por la eŭropa integriĝo kaj komuna regado de la popoloj kaj ŝtatoj de Eŭropo. Ĝi kreis la Junularan Strategion de EU kun la intenco ke junuloj implikiĝu kaj agu kiel aktivaj civitanoj, kiuj partoprenas en demokratio kaj socio. TEJO aktive engaĝigas kaj partoprenas en porjunulaj aranĝoj kiel ekzemple la Eŭropaj Junularaj Okazaĵoj kaj la Junularaj Dialogoj de EU; ankaŭ ni profitas de Erasmus+, la EU-programo antaŭenigita de la Eŭropa Komisiono, kiu finance subtenas edukadon, trejnadon, junularon kaj sporton en Eŭropo. (Viziti retejon)
Konsilio de Eŭropo
Konsilio de Eŭropo (KdE) estas politika interregistara organizaĵo kies misio estas garantii demokration, homajn rajtojn kaj jurŝtatecon en Eŭropo. Ĝi celas konstrui pli grandan Eŭropon bazitan sur komunaj valoroj, inkluzive de toleremo kaj respekto al kultura kaj lingva diverseco. Danke al la junulara departementejo de KdE, oni ofertas al TEJO unikan platformon por dialogo inter internaciaj neregistaraj junularaj organizoj kaj registaraj reprezentantoj per la Konsil-Konsilio pri Juneco; aldone, per Eŭropa Junulara Fonduso, oni subtenas junularan kunlaboron en Eŭropo per financa subteno al junularaj agadoj kiuj antaŭenigas pacon, komprenon kaj kunlaboron tra Eŭropo kaj pretere. (Viziti retejon)
Forumo Junulara Eŭropa
Forumo Junulara Eŭropa (FoJE) estas internacia neregistara organizo, en kiu membras naciaj junularaj konsilioj kaj internaciaj neregistaraj junularaj organizoj en Eŭropo. Ĝi celas reprezenti la asociojn kaj junularon ĝenerale en eŭropaj kaj internaciaj institutoj kiel Eŭropa Unio, Konsilio de Eŭropo kaj Unuiĝintaj Nacioj. FoJE kunigas ĉirkaŭ 100 organizojn, inter kiuj estas du kategorioj: naciaj junularaj konsilioj kaj internaciaj neregistaraj organizoj; per tiu lasta kategorio, TEJO estas fondinta organizo kaj anas kiel plenrajta membro de FoJE. (Viziti retejon)
UNOY Packonstruantoj
UNOY Packonstruantoj (mallongigo anglalingve: United Network of Young Peacebuilders) estas reto de ĉirkaŭ 150 junularaj organizoj en la tuta mondo kiuj laboras pri paco. Ĝia ĉefa celo estas lobiumado kaj kampanjado pri paco kaj kapabligo de junuloj pri temoj rilataj al packonstruado. TEJO iĝis efektiva membro en aprilo 2018. (Viziti retejon)
Kun kiuj organizoj ni kunlaboradas?
La Interŝanĝa Grupo
La Interŝanĝa Grupo (anglalingve: The Exchange Group) estas koalicio de dek unu internaciaj kaj eŭropaj junularaj organizaĵoj kun la komuna celo kunlaboradi por fortigi nian pozicion en internaciaj kaj eŭropaj institucioj rilate al la temoj por kiuj ni pledas kaj pri kiuj ni laboras, nome la antaŭenigo de interkulturaj interŝanĝoj, lernado-moviĝecaj spertoj, neformala edukado, volontulado kaj junulara laboro (kaj pagita kaj volontula).
![]() | ![]() | ![]() | ![]() | ![]() |
![]() | ![]() | ![]() | ![]() | ![]() |
Kio pri niaj landaj kaj fakaj sekcioj?
Kelkaj el niaj landaj kaj fakaj sekcioj aktuale partneriĝas kun siaj respektivaj naciaj kaj ŝtataj junularaj konsilioj por aktive reprezenti, antaŭenigi, defendi kaj agadi por lingvaj rajtoj kaj Esperanto en siaj naciaj medioj. La jenaj landaj sekcioj de TEJO anas ene de siaj respektivaj naciaj junularaj konsilioj:
- Germana Esperanto-Junularo, plenrajta membro de la Berlina Junulara Konsilio (germanlingve: Landesjugendring Berlin);
- Kataluna Esperanto-Junularo, plenrajta membro de la Nacia Junulara Konsilio de Katalunio (katalunlingve: Consell Nacional de la Joventut de Catalunya, CNJC);
- Pola Esperanto-Junularo, plenrajta membro de la Pola Konsilio de Junularaj Organizoj (pollingve: Polska Rada Organizacji Młodzieżowych, PROM);
- Slovakia Esperanto-Junularo, plenrajta membro de la Slovaka Junulara Konsilio (slovaklingve: Rada Mládeže Slovenska, RmS).
![]() | ![]() | ![]() | ![]() |
![]() | ![]() | ![]() | ![]() |
La laboro de TEJO estas kunfinancata per subvencioj de:
![]() | ![]() | ![]() |
























