Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Partoprenu en Forumo de Lisbono de Eŭropa Konsilio

Partoprenu en Forumo de Lisbono de Eŭropa Konsilio inter la 15 kaj 16-a de novembro nome de TEJO kaj UNOY!
Rajtas kandidatiĝi homoj kiuj loĝas en landoj de Eŭropa Konsilio kaj bone parolas la anglan. Partoprenkostoj estos repagitaj de la organizantoj de la forumo.

Se vi interesiĝas, sendu vian vivresumon en la angla kiel eble plej frue al ana@tejo.org
Hastu ĉar temas pri urĝa lastmomenta oportuno!
Limdato por kandidatiĝi estas la 9-a de novembro.

La partoprenantoj estos elektitaj de UNOY, do sendado de vivresumo ne estas garantio ke vi estos elektita por partopreni.