
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun LEJO, JEFO, GEJ, KEJ kaj IEJ organizas la junularan interŝanĝon “FREMDULO” financita de Erasmus+.
inter aliaj aferoj, kadre de ĉi tiu projekto pri podkastoj, la partoprenantoj povos:
- Antaŭenirigi siajn ideojn pri kreado de enhavo en Esperanto;
- Konstrui teamon por kune krei podkaston;
- Plibonigi siajn lertecojn por pretigi skripton;
- Lerni kiel munti podkaston;
- Trejni siajn kapablojn, pri kiel komuniki malantaŭ mikrofonon.
Por la unua fazo ni serĉas 38 junulojn! Ĉu vi interesiĝas?
Por kandidatiĝi vi devas:
- Esti entuziasma junulo, kiu aĝas inter 14 kaj 30 jarojn.;
- Loĝi en unu el la landoj de la partneroj de la projekto (Francio, Italio, Hispanio, Litovio, Germanio aŭ Nederlando) aŭ povi ekvojaĝi el unu el tiuj landoj;
- Kapabli paroli almenaŭ bazan Esperanton;
- Esti membro de TEJO (se vi ankoraŭ ne estas, vi havas tempon antaŭ la komenco de la projekto);
- Povi ĉeesti la tutan daŭron de la projekto;
- Preti dormi en plurlita ĉambro;
- Respekti diversecon kaj fervore lernemi;
- Interesiĝi pri podkastoj;
Pozitivaj aferoj por via kandidatiĝo estas:
- Esti aktiva en la Landa Sekcio de TEJO en via loĝlando;
- Neniam antaŭe profiti el tia internacia projekto. Alivorte, esti la unua fojo por ricevi tian subtenon;
- Montri fortan intereson aŭ havi lertecojn rilate al la temo de la projekto.
- Esti preta partopreni ankaŭ la duan fazon de la projekto.
Se vi pensas ke tiuj kriterioj bone priskribas vin, nepre kandidatiĝu!
La unua fazo projekto okazos kadre de la JES 2026/27 en Vilno, Litovio. La alventago de la projekto estas la 27-a de decembro 2026 kaj la forirtago la 3-a de januaro 2027, sed la labortagoj de la junulara interŝanĝo estos la tagoj inter ambaŭ datoj. Se vi estas elektita, vi ricevos senpagan partoprenon en la evento. Tio inkludas la loĝadon, manĝadon, kaj la bazan kotizon de la evento. Aldone, por la transporto la projekto rajtas je repago de maksimume 285-417 eŭrojn se la ĉefa transporto estas daŭripova (ekzemple trajno, buso, petveturado, ktp.) kaj maksimume 211-395 eŭrojn se estas alia (ekzemple per aviadilo), dependante de la distanco al Vilno (loĝantoj en Litovio ne rajtas je repago pro transporto). La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.
Por la dua fazo estos aparta alvoko, sed ĝi okazos meze de aŭgusto 2027, kadre de la IJK 2027 en Petzow, Germanio.
Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie antaŭ la 27-a de oktobro. Se vi havas dubojn aŭ demandojn, ne hezitu kontakti Karlos per retadreso je karlos.peskera.alonso@tejo.org aŭ en Telegramo je @Fydus por ricevi respondojn kaj klarigojn.
Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas virinojn, neduumulojn, transgenrulojn kandidatiĝi.
