Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Partoprenu studsesion en Budapeŝto pri seksismo

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KoE) kaj la Eŭropa Junulara Centro en Budapeŝto (EYCB) organizas la studsesion X Lingvo: la efiko de seksismo en ĉiutaga komunikado. La studsesio donos la eblon al 30 junuloj de la membroj-landoj de la Konsilio de Eŭropo trejniĝi pri la temoj de seksismo kaj parola komunikado. Niaj partoprenantoj per la studsesio havos la ŝancon:

La studsesio okazos de lundo, la 6-a de decembro, ĝis vendredo, la 10-a de decembro 2021 (vojaĝaj tagoj ne inkluzivitaj, la partoprenantoj devas alveni dimanĉe antaŭ la studsesio kaj foriri sabate post la studsesio) en la Eŭropa Junulara Centro en Budapeŝto, Hungario. Ni serĉas 30 partoprenantojn, ĉefe 18-30 jaraĝaj (ankaŭ partoprenantoj pli ol 30-jaraĝaj estas bonvenaj kandidatiĝi kaj eventuale ĉeesti). La laborlingvo estos la angla. Estas partoprenkotizo de 50€ pagenda al la Konsilio de Eŭropo; Ĉiuj kostoj por loĝado, manĝoj, vojaĝoj kaj vizaj kostoj estos pagitaj de la Konsilio de Eŭropo. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.

Ni serĉas entuziasmajn junulojn, kiuj estas:

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie ĝis lundo, la 8-a de novembro. Vi povas kontakti spyros@tejo.org por demandoj aŭ klarigoj.

Partoprenantoj kiuj bezonas vizon: Se vi ŝatus kandidatiĝi al la studsesio kaj bezonos vizon por Hungario por ĉeesti la agadon, ni kuraĝigas vin kandidatiĝi kiel eble plej frue. Aplikoj de homoj, kiuj bezonas vizon estos taksataj senĉese pro ankaŭ la situacio de KOVIM-19, kiu malfaciligas la partoprenon al similaj edukaj agadoj. La vizo estos donita nur dum la daŭro de la studsesio kaj ĉiuj partoprenantoj devas atendi la tutan programon de la agado.

KOVIM-19: Konsiderante la pandemion de KOVIM-19, la studsesio ankaŭ povus esti tuŝita. En la okazo ke ĝi fizike okazos, ni sekvos ĉiujn sanajn rekomendojn kaj ni prenos ĉiujn necesajn sekurecajn mezurojn: vizaĝaj maskoj, manaj higienoj kaj malinfektado. Ĉiuokaze, la sekureco de la partoprenantoj, trejnistoj kaj organizantoj estas nia absoluta prioritato, do ĝustigoj povas okazi depende de kiel la pandemio disvolviĝos en la sekva periodo. Depende de la evoluoj kaj la lando en kiu vi loĝas, vi estos invitita partopreni fizike aŭ interrete.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas spertajn virinojn, neduumulojn, transgenrulojn kandidatiĝi.