Partoprenu trejnadon en Bratislavo pri intersekcia aliro

[:eo]La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Slovaka Esperanto-Junularo (SKEJ) organizas la trejnadon Diversa, sed Egala: Edukado de Junuloj pri Intersekcia Aliro. La trejnado donos la eblon al 20 aktivaj junuloj, junularaj laboristoj, NFE-trejnistoj kaj edukistoj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo esti trejnitaj pri la temo de intersekcieco kaj kontraŭbatalo de diversaj formoj de diskriminacio en ĉiutaga laboro kun junuloj. Per la trejnado, la partoprenantoj havos la eblon:

  • Enkonduki trejnistojn al la intersekcia aliro kiam ili projektas kaj liveras edukajn agadojn kun junuloj en la kunteksto de NFE.
  • Evoluigi la kapablon de niaj partoprenantoj pri la homrajtbazita aliro kiel trejnistoj kaj edukistoj, kun specifa fokuso pri intersekcieco kaj kontraŭbatalado de diversaj formoj de diskriminacio.
  • Ekipi la trejnistojn per la necesaj iloj por disvastigi la rezultojn de la internacia agado tra sia persona aŭ profesia vojaĝo kiel trejnistoj.

Aldone, dum ĉi tiu trejnado ni celas ke la partoprenantoj produktu du praktikajn rezultojn:

  1. Trejnada manlibro/ilaro por NFE-trejnistoj, edukistoj kaj junularaj laboristoj enkondukantaj ilin en la temon de la intersekcia aliro por edukaj agadoj de/kun kaj por junuloj, precipe tiuj kiuj venas de vundeblaj grupoj.
  2. Serio de mallongaj filmetoj de la TK-partoprenantoj pri la koncepto de intersekcieco kaj pritraktado de multnombraj diskriminacioj laborante kun junuloj por konsciigi pri ĉi tiuj temoj inter junularaj organizoj, edukaj kaj instituciaj koncernatoj kaj junuloj ĝenerale.

La trejna kurso okazos de la 12-a de oktobro (alvenotago) ĝis la 18-a de oktobro 2021 (forirotago) en Bratislavo, Slovakio. Ni serĉas 20 partoprenantojn, ĉefe 18-35-jaraĝulojn.
La partopreno kostas nur 50€, pagotaj al TEJO. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de la organizantoj, kaj ni repagos ĝis 140€ por viaj vojaĝkostoj. La partoprenantoj respondecos pri sia propra sanasekuro.

Ni serĉas entuziasmajn junulojn, kiuj:

  • Aĝas inter 18-35 jarojn;
  • Loĝas en membroŝtato de la Konsilio de Eŭropo (vi povas trovi la liston ĉi tie);
  • Kapablas ĉeesti 5-tagan-trejnan-agadon;
  • Respektas diversecon kaj fervore lernemas;
  • Ideale jam aktiva ene de iliaj lokaj socioj, kun iom da sperto en junularaj agadoj, precipe kiel neformala edukado (NFE) trejnistoj aŭ edukistoj aŭ junularaj laboristoj.
  • Interesita pri la temo de intersekcieco kaj pritraktado de malsamaj formoj de diskriminacio kiam vi laboras kun junuloj.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie ĝis la 29-a de septembro 2021. Se vi havas demandojn aŭ komentojn, ne hezitu kontakti Spyros je spyros@tejo.org.

KOVIM-19: Malgraŭ la bona nuna situacio tiel rilate en Eŭropo kaj Slovakio, pro la KOVIM-19-pandemio, la trejnado povas devi esti modifita. Ni sekvos la oficialajn sanrekomendojn. Ni atendas ke ni ĉiuj kondutu respondece kaj prioritatigu la sanon kaj sekurecon de si mem kaj de la tuta grupo. Ĉiukaze, la sekureco de la partoprenantoj, trejnistoj kaj organizantoj estas nia absoluta prioritato. Do, ŝanĝoj povas okazi akorde kun la evoluo de la pandemio en la sekva periodo.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas spertajn virinojn, neduumulojn, transgenrulojn kandidatiĝi.

[:en]

The World Esperanto Youth Organisation (TEJO) in cooperation with the Council of Europe (CoE) and the Slovak Esperanto Youth (SKEJ) are organizing the training course (TC) ‘Diverse, but Equal: Educating Young People on the Intersectional Approach’. The training course will give the opportunity to 20 active young people, youth workers, non-formal education (NFE) trainers and educators from Council of Europe member states to be trained in the topic of intersectionality and tackling different forms of discrimination in their everyday work with young people. Our participants will have the chance through the training course:

  • To introduce trainers to the intersectional approach when they design and deliver educational activities with young people in the context of NFE.
  • To develop our participants’ capacity on the human rights based approach as trainers and educators, with a specific focus on intersectionality and combating multiple forms of discrimination.
  • To equip these trainers with the necessary tools in order to disseminate the outcomes of the international activity throughout their personal or professional journey as trainers.

Additionally, during this training course we aim that the participants produce two intellectual/practical outputs:

  1. A training manual/toolkit for NFE trainers, educators and youth workers introducing them to the topic of the intersectional approach for educational activities by/with and for young people, especially those who come from vulnerable groups.
  2. A series of short videos by the TC participants on the concept of intersectionality and tackling multiple forms of discrimination while working with young people in order to raise awareness on these topics among youth organisations, educational and institutional stakeholders and young people in general.

The training course will take place between Tuesday 12th of October (arrival day) until Monday 18th of October 2021 (departure day) in Bratislava, Slovakia. We are looking for 20 participants, mainly 18-35 years old. There is a participation fee of 50 euros to be paid to the organizers. The accommodation and meals will be organized and covered by the organizers, and up to 140 euros reimbursed for traveling costs. The participants will be responsible for their own insurance.

We are looking for enthusiastic young persons who are:

  • Between 18-35 years old;
  • Residing in a Council of Europe member state (you can find the list here);
  • Able to attend a 5-days-educational-activity;
  • Respectful for diversity and eager to learn;
  • Ideally already active within their local societies, with some experience in youth activities, especially as Non-Formal Education (NFE) trainers or educators or youth workers.
  • Interested in the topic of intersectionality and tackling different forms of discrimination when working with young people.

You can apply by filling the form here by 29 September 2021. You can contact spyros@tejo.org for any questions or clarifications.

COVID-19: Given the COVID-19 pandemic, the training course may be affected too. We will follow all health recommendations and take all necessary safety measures: face-masks, hand sanitizers & disinfection. We expect everyone to behave responsibly and prioritize the health and safety of themselves and the entire group. In any case, the safety of the participants, trainers and organisers is our absolute priority, so adjustments may occur depending on how the pandemic develops in the next period.

Diversity and equal opportunities are very important to TEJO. We especially ask experienced women, non-binary or transgender people to apply.


Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to Top