Home > Malfermaj alvokoj > Partoprenu trejnadon pri egaleco dum IJK en Badajoz

Dum la #IJK2018 – Internacia Junulara Kongreso en Badajoz, okcidenta Hispanio, kadre de la Erasmus+ projekto Florigu Egalecon inter Junuloj (FEJ), okazos trejnado pri egaleco.

En Esperantujo, same kiel en la socio, homoj spertas malegalecon surbaze de siaj diversaj ecoj kaj identecoj. La celo de ĉi tiu trejnado estos malfermi la temon, detale pridiskuti ĝin, kaj edukiĝi por ekhavi spertojn kaj strategiojn per kiuj ni povas labori por elradikigi la ekzistantajn malegalecojn. Ĉi tiu trejnado fokusiĝos pri genra (mal)egaleco, sed traktos ĝin kiel nedisigeble interligita kun aliaj faktoroj, kaj en diversaj kuntekstoj.

Konkretaj temoj pri kiuj vi lernos dum la trejnado estas: genra egaleco, kontraŭ diskriminacio, handikapuloj en nia movado, neperforta/egala komunikado, stereotipoj, egalrajtaj organizoj, antaŭjuĝoj pri genro kaj sekso, pluraneco, labormalegaleco.  (la listo de temoj estas provizora kaj kelkaj eroj povas ŝanĝiĝi)

Provizora horaro de la trejnado:

Kun tiu temposkemo vi havos sufiĉe da tempo por ĝui la IJK-programon kaj partopreni ekskursojn.

Kiun ni serĉas

Ni serĉas partoprenantojn, kiuj estos diligentaj kaj laboremaj pri siaj roloj. Fine de la trejnado vi ricevos diplomon, kaj ni esperas, ke vi ekagos jam dum via venonta Esperanto-aranĝo.

Kondiĉoj

Post partopreno al la plena trejnado vi ricevos repagon de IJK-kotizo (tranoktado en plurlita ĉambro, ĉiuj manĝoj, sen ekskursoj) kaj vojaĝkostojn.

Via devas loĝi en kaj vojaĝi el Britio, Germanio, Slovakio, Italio, Hispanio aŭ Nederlando.

Kandidatiĝu ĝis la 28-a de junio 2018 ĉi tie: https://goo.gl/forms/NEh90S80WKvBAqy12

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.