Home > Aliaj > Partoprenu trejnadon pri rajtbaziteco dum KKPS

Ni ĝojas anonci ke, sabate la 3-an de novembro, okazos aktivula trejnado dum la renkontiĝo KKPS 2018!
KKPS okazos de la 2-a ĝis la 4-a de novembro en Hunsel, suda Nederlando. Kadre de ĝi, TEJO sukcesis venigi trejniston de la Forumo Junulara Eŭropa, kiu parolos pri la rajtbazita sinteno (angle rights-based approach) kiu fundas la agadon kaj labormetodon de FoJE de jaroj. Tiu metodo insistas je la neceso aktive respekti la rajtojn de ĉiuj, interalie junuloj.
TEJO interesiĝas pri la rajtbazita metodo ĉar ĝi defendas lingvajn rajtojn.
La trejnado estos bonega oportuno por lerni pli pri tiu sinteno kaj ekhavi ideojn pri kiel konkretigi ĝin en via asocia agado! La trejnado okazos en la angla.

Por partopreni

Se vi interesiĝas kaj volas partopreni la trejnadon, kontaktu la oficiston por eksteraj rilatoj de TEJO Quentin Weber-Seban ĉe kventino@tejo.org antaŭ la 15-a de oktobro.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.