
Komisionoj
Komisionoj estas grupoj en TEJO, kiuj kunligas aktivulojn kun similaj interesoj, por ke ili povu agadi en la sama kampo aŭ projekto. Multaj komisionoj ankaŭ havas branĉojn, subgrupoj pri specifaj temoj. Al ili rajtas aliĝi kaj partopreni ĉiuj membroj de TEJO, kaj ankaŭ nemembroj ofte estas bonvenaj.
Trovu en la suba listo temon, kiu interesas vin, kaj aliĝu al ĝia babilgrupo aŭ retlisto, aŭ skribu al la kontaktpersono.
Aktivula Trejnado
La Komisiono de TEJO pri Aktivula Trejnado kunigas homojn kiuj volas trejni aliajn TEJO-membrojn pri tre diversaj temoj aŭ volas lerni kiel trejni aliajn. La komisiono kune elpensas temojn kaj planojn por trejnadoj okazontaj kadre de diversaj E-aranĝoj.
Edukado, Scienco kaj Kulturo
Ĉi tiu komisiono de TEJO kunigas homojn, kiuj interesiĝas pri diversaj temoj. Krom la temoj kiuj estas priskribitaj en la titolo de la komisiono, ankaŭ estas laboro por agado pri universitata agado, kiu ja povas tuŝi la 3 temojn (Edukado, Scienco kaj Kulturo).
Branĉoj:
- Edukado
- Scienco
- Kulturo
- Universitata Agado
Eksteraj Rilatoj
La komisiono prizorgas la eksterajn rilatojn de TEJO kun aliaj eŭropaj kaj mondaj junularaj organizoj cele al kunlaboro, interŝanĝo kaj politika lobiumado pri temoj, kiuj gravas al TEJO kaj al junaj esperantistoj. Ekaktivu, kaj iĝu reprezentanto de TEJO!
Branĉoj:
- IKRJO
- Forumo Junulara Eŭropa
- Konsilio de Eŭropo
- UN kaj Unesko
- UNITED
- UNOY
Informado
TEJO komunikas al membroj kaj al la ekstera mondo per multaj komunikiloj. Ĉu vi volas helpi, diskuti aŭ lerni pri merkatiko? Informiĝu kaj aliĝu!
Branĉoj:
- Subtekstigo
- Tradukoj
- Junaj Amikoj
Kongresoj
Jen estas la homoj, kiuj okupiĝas pri la organizado de la Internacia Junulara Kongreso, la movada TEJO-programo dum internaciaj aranĝoj, kaj tiuj, kiuj volas interŝanĝi spertojn kaj helpi la teamojn, kiuj organizas Esperantistajn eventoj por junuloj.
Branĉoj:
- Kongresoj
- Moviĝebloj
Landa kaj Faka Agado
Estas esperantistoj ĉie en la mondo kun diversaj naciecoj, fakoj kaj ŝatokupoj. La Komisiono pri Landa kaj Faka Agado (LFA) helpas konstrui forte interkonektitan mondan reton de junaj esperantistoj kaj junularaj organizoj kaj liveri al ili la servojn de TEJO.
Branĉoj:
- Afriko
- Azio-Oceanio
- Eŭropo
- Norda kaj Centra Ameriko
- Suda Ameriko
Projektoj
En ĉi tiu komisiono ni zorgas pri trovi kaj organizi projektojn por TEJO. Ni serĉas la financojn, starigas teamojn kaj ekpretigas la planojn por internaciaj projektoj.
Branĉoj:
- Eŭropaj projektoj
- Interkontinentaj projektoj
Talento
La komisiono pri Talento okupiĝas pri la homaj rimedoj de TEJO.
Ĝi havas branĉon en ĉiu kontinento.
Branĉoj:
- Talento
- Adoleska Agado
- Egaleco