Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Ni serĉas novan grafikiston de la revuo Kontakto

TEJO serĉas novan grafikiston por la revuo Kontakto. Kiel grafikisto, vi kunlaboros proksime kun la redaktoro, por enpaĝigi la enhavojn kaj realigi viajn ideojn pri la grafikaaspekto de la revuo. Atendas vin memstara laboro kaj la eblo realigi viajn kreemajn ideojn. La laboro okazas per interreto (per la preferataj rimedoj de la dungito), do homoj el ĉiuj landoj povas kandidatiĝi. 

Laborhoroj: varie laŭ la eldono kaj la propra laborritmo

Salajro: po 250€ por numero (sesfoje jare)

Loko: distance/hejme

Komenco: plej baldaŭ kiel eblas, por ekprepari la unuan numeron de 2023

Laborpriskribo

Kondiĉoj

Se vi interesiĝas, bonvolu sendi vian kandidatiĝon al kandidatigxoj@tejo.org ĝis la 10-a de aprilo. La kandidatiĝo enhavu motivleteron, kaj vivresumon pri viaj spertoj (ideale kun ekzempleroj) rilate al enpaĝigado kaj grafika laboro.

Elektitaj kandidatoj estos kontaktitaj de TEJO por diskuti la sekvajn paŝojn de la kandidatiĝo. La malferma alvoko fermiĝos kiam ni plenigos la postenon.  

Se vi havas aldonajn demandojn pri la posteno, ne hezitu kontakti nin ĉe info@tejo.org.

TEJO estas egalŝanca dunganto, kiu ne diskriminacias surbaze de raso, haŭtkoloro, religio, sekso, genro, seksemo, etno, aĝo, handikapo, kaj genetikaj datumoj.