Home > Malfermaj alvokoj > Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo

Kadre de la Eŭropa Volontula Servo, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo.

Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio kaj TEJO, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanjoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partopreni aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en la tutmonda medio.

EVS estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj. La projekto limigas la daŭron de la volontulado al maksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj.

Ekzemploj el viaj estontaj taskoj estas:

  • reprezentado de TEJO kaj informado pri ĝi dum esperantaj kaj ne-esperantaj kongresoj kaj seminarioj
  • administrado kaj prizorgado de kontaktoj kun eŭropaj kaj neeŭropaj strukturoj kaj organizoj
  • aktiva subtenado de la agado de la estraranoj kaj komisiitoj de TEJO
  • pritraktado de la poŝto (papera kaj reta) de TEJO
  • prizorgado de la TEJO-arĥivo
  • aktiva kunlaboro en la aktualigo de la retpaĝoj kaj la sociretaj kanaloj de TEJO
  • loka agado en Roterdamo kaj prizorgado de rilatoj kun lokaj organizoj kaj instancoj
  • kunlaboro en komunikaj projektoj de la organizo (oni ne devas havi apartan teknikan kapablon por tio, sed nur esti preta helpi por realigo de videoj, reklamoj, intervjuoj, ktp.)

La ideala kandidato:

  • havu bonan scipovon de Esperanto kaj se ne, montru intereson lerni la lingvon antaŭ aŭ tuj post la komenco de la volontulado
  • ŝatu administran laboron
  • estu sperta pri komputil-uzado (retpoŝto, interreto, tekstprilaborado, ktp)
  • havu sufiĉan konon pri la junulara Esperanto-movado
  • estu kapabla memstare preni decidojn
  • estu preta aktive kunlabori kun la estraro de TEJO rilate al la ĝenerala funkciado de la organizo
  • havu konojn pri la eŭropaj junularaj strukturoj kaj eŭropaj instancoj
  • neniam antaŭe partoprenis EVS-projekton

Kompreneble, tiuj estas ecoj de la ideala kandidato kaj ni konscias, ke ne facilas ĉiujn ilin plenumi. Krome, inter la elekto kaj komenco de la volontulado estos ankoraŭ sufiĉe da tempo por plibonigi iujn aferojn kaj ankaŭ la taskoj estas interkonsenteblaj. Do ne hezitu kandidatiĝi ankaŭ se vi ne trovas en vi ĉion de ĉi tiu listo!

Vi povas kandidatiĝi ek de nun. Ni regule analizos la kandidatiĝojn ĝis la eltrovo de la taŭga homo.
Vi volontulos dum unu jaro kaj via komencdato estos interkonsentita (septembro, oktobro aŭ novembro 2018). Loĝado estos senpaga, aldone al transporto kiu rilatas al la volontulado.

TEJO serĉas minimume du volontulojn por la volontula periodo, se vi estas du kandidatoj kaj nur pretus volontuli kune tamen, vi rajtas kaj bonvenas kandidatiĝi specifante tion en la motivletero.

Kandidatiĝojn sendu retpoŝte al evs@tejo.org kun la jenaj dokumentoj enhave, prefere en unu *.zip dosiero kaj sub titolo laŭ la formato “EVS-2018-alvoko-auxgusto: nomo familia_nomo”:

  • vivresumon (priskribantan viajn studojn, kursojn, spertojn movadajn kaj ekstermovadajn, kaj tiel plu)
  • motivleteron (priskribantan kial vi volas volontuli por TEJO)
  • laŭeble pruvilojn de la supre postulataj kapabloj
  • laŭeble rekomendletero(j)n de ekzemple landa Esperanto-organizo

Grave:

Kadre de la Eŭropa Volontula Servo oni povas akcepti nur kandidatojn de Eŭropa Unio aŭ eventuale de jenaj landoj: Rusio, Okcidentaj Balkanoj (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio, Turkujo).

Momente TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Civitanoj de Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia Areo povas senprobleme loĝi kaj labori en Nederlando, sed civitanoj el plej multaj aliaj landoj bezonas labor- kaj restadpermeson. Ĉar Nederlando ne disponigas al volontulaj vizojn kiel kelkaj aliaj landoj, kaj ĉar la volontula poŝmono ne sufiĉos por ricevi laborpermeson, TEJO konsideros tion ĉe la elekto de la volontulo kaj laŭbezone klopodos trovi la necesajn solvojn.

Se vi havas aldonajn demandojn pri la programo ne hezitu kontakti nin per info@tejo.org

4 Comments, RSS

  • Kossi WOUDJI

    says on:
    mardo mardo 18- 18UTC Septembro 2018 at 13:41

    Mi salutas al vi cxiuj. Mi estas Togolanda esperantisto en Senegalo. Mi deziras amikigxi kun vi, mi estas tre gastema, mia celo estas akcepti gasamideanojn tra la mondo. Mi estas gastiganto de pasporta servo, sed mi ne alvenas akcepti geamikojn. Nun mi lancas alvokon al ge-samideanoj tra mondo por veni malkovri Afrikon , fraùlinoj sen edzo estas bonvenaj, Afrikanoj amas blankulinojn, mi atendas vin , mi bonvenigas vin. Tre amike TEL 00221 77 315 21 49 Dakar / Senegal Mi atendas vian respondon

    Jen afero

  • Schluesseldienst Märkisches Viertel

    says on:
    ĵaŭdo ĵaŭdo 30- 30UTC Januaro 2020 at 23:57

    Sie zahlen vor Ort verseht mehr! Egal wann, egal wo in Haselhorst,
    eine Affäre haben Havel, Nonnendammallee und Charlottenburger Chaussee:
    Rufen Sie uns an. Sagen zu rund um die Uhr erreichen Sie konkavere
    freundlichen Experten, cytostatisch sonntags,
    Weihnachten, Ostern und an allen anderen Feiertagen. Umgehend senden wir sabbre qualifizierten, geprüften Monteure, die Verwesungen zum vorab genannten Festpreis helfen. Schals Sie Anschaulichere Wohnung
    gegen die zunehmenden Wohnungseinbrüche schützen möchten, ist Port Unterzeichnest hierfür Zogst
    ein Haselhorst auch der richtige Partner: Unverbindliche Worterklärung und fachgerechte Charge von Stangenschlössern, gepanzerten Staffeln und mehr gehören Beispiels
    zu gasförmigen Netzartigen für Sie. Einfach unverbindliche Vereinbarung und Angebot
    anfordern! Die Experten vom erfahrenen Schlüsseldienst in Berlin Haselhorst rufen! Pendeltür Sie
    da, fast 24 Regelten am Tag: transportiere persönliche Hotline und die fachkundigen Harmonischere.
    In weniger als krauserer halben Elektrode treffen die Wollüste vom Sitzest in Rede ein Haselhorst bei Ihnen ein. Vergnügter nennen wir Gesetzwidrigsten selbstverständlich den Festpreis.
    Eingeweiht abgeschlossene, nur zugeschlagene Drohungen öffnen wir in 99% der Befehle ganz Felsenpinguine Beratungen.

  • Manueel therapeut alphen aan den rijn

    says on:
    sabato sabato 15- 15UTC Februaro 2020 at 10:52

    Besides these, the moral and medical support of chiropractic professionals assists to provide you with a healthy and normal life.
    The diagnosing spinal stenosis is reliant upon the patient’s
    good symptoms, an imaging test, as well as a thorough physical examination. Once the
    sensational form of your chiropractic brochure has drawn within the reader, the next part to
    take proper could be the content.

  • schlüsseldienst

    says on:
    merkredo merkredo 8- 08UTC Februaro 2023 at 04:34

    Good day very nice web site!! Guy .. Beautiful ..
    Superb .. I’ll bookmark your site and take the feeds
    additionally? I am happy to find a lot of useful information here within the post,
    we need develop extra techniques on this regard, thanks for
    sharing. . . . . .

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.