
La Internacia Junulara Kongreso (IJK) 2026 okazos de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2026 en Tiana, Katalunio. Por la sukceso de IJK gravas la partopreno de junuloj el ĉiuj mondopartoj, kiuj kontribuas al la programo kaj organizado de la kongreso.
Financa subteno estas havebla por tiuj, kiuj deziras partopreni en la kongreso, kaj pro siaj kompetentoj kaj kontribuoj al la movado meritas tion, sed ne disponas pri ekonomiaj rimedoj por tion realigi. Ĉiun jaron TEJO malfermas konkurson, en kiu ĝi elektas kandidatojn kiuj kontentige plenumas certajn kondiĉojn.
Kiel la fonduso povas subteni vin
La fonduso kovras:
- ekde 50% ĝis 75% de vojaĝkostoj en la plej malmultekosta kaj laŭeble plej direkta maniero;
- ĝis 100% de kostoj de loĝado kaj manĝado en la plej malmultekosta kategorio dum la kongreso;
- ĝis 100% de la programkotizo; kaj
- ĝis 100% de la vojaĝasekuro bezonata dum la tuta vojaĝo.
Laŭ financaj rimedoj disponeblaj, TEJO povas kovri ankaŭ la kotizon de via kandidatiĝo por vizo al Hispanio kaj povas sendi al vi oficialan invitleteron, se vi tion bezonas.
La fonduso ne kovras poŝmonon, ekskursojn, aliajn kongresajn servojn, kaj eventualajn kromvojaĝojn aŭ elspezojn kiuj ne rilatas al la kongreso.
Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi estas:
- esti individua membro de TEJO je la momento de kandidatiĝo;
- aĝi inter 18 kaj 35 jarojn dum IJK;
- posedi konversacian lingvonivelon de Esperanto, ekde minimume nivelo A2 de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) pri lingvoj*;
- havi validan pasporton je la momento de kandidatiĝo, kun minimume ses (6) monatoj da valideco ĝis la fino de la tuta vojaĝo**;
- sendi plenigitan formularon kun rekomendleteroj el minimume du (2) individuaj membroj de TEJO;
- havi klarajn planojn pri estonta agado en la Esperanto-movado, ekz. kiel IJK povas pozitive helpi ilin daŭrigi sian aktivadon en TEJO kaj/aŭ la loka movado; kaj
- klarigi neeblon alimaniere financi propran partoprenon en la kongreso.
Prioritataj estas kandidatoj, kiuj kandidatiĝas por sia unua IJK. Kandidatoj kiuj partoprenis antaŭan IJK-n laŭeble klarigu en siaj motivleteroj kial ili aparte bezonas partopreni ĉi tiun kongreson kaj kion ili povas alporti al ĉi tiu kongreso.
*Povas okazi intervjuo por pritaksi la lingvan kapablon de la kandidato.
**Kandidatoj sen valida pasporto je la momento de kandidatiĝo ne estos konsideritaj.
Aliaj kondiĉoj ne nepraj sed favore konsiderataj estas:
- bona regado de Esperanto, minimume el KER-nivelo B2, laŭeble pruvita per atestiloj;
- aktivado en TEJO, landa/faka aŭ loka organizo aŭ/kaj antaŭa sperto pri organizado de eventoj; kaj
- loĝado en la B-, C-, aŭ Ĉ-landoj laŭ la landokategorioj de la kongreso.
Junuloj de la tuta mondo rajtas kandidatiĝi por la konkurso.
Ne rajtas kandidatiĝi stabanoj de TEJO, homoj kiuj jam antaŭe ricevis subtenon de la fonduso, kaj homoj kiuj antaŭvidas partopreni la kongreson per alia tipo de financa subteno (ekzemple, projektoj kaj subvencioj de TEJO aŭ de aliaj organizoj).
Elektitaj kandidatoj devas:
- ĉeesti la tutan kongreson;
- plenumi taskojn delegitajn antaŭ la kongreso;
- partopreni antaŭkongresan trejnadon, preparajn kunsidojn kaj aliaj kapabligajn aktivaĵojn por organizantoj kaj helpantoj;
- kontribui al la kongresa programo per minimume unu (1) aktivaĵo;
- kunorganizi specialan grupan programeron kun aliaj subtenatoj de la fonduso;
- deĵori kiel helpanto en difinitaj periodoj dum la kongreso;
- realigi postkongresan informadon pri IJK al esperantista aŭ/kaj neesperantista publiko (ekz. artikolon, filmeton, kanton aŭ alitipan artaĵon, aŭ prelegon);
- partopreni retrokupladon pri la kongreso;
- reiri al sia hejmlando post la kongreso kaj daŭrigi agadon en la loka Esperanto-movado per la spertoj kaj konoj akiritaj dumkongrese;
- dokumenti ĉiujn elspezojn rilate sian partoprenon en IJK kaj sendi pruvilojn pri elspezoj al la Kasisto de TEJO.
Elektitaj kandidatoj subskribas kun TEJO interkonsenton pri reciproka subteno. Per la interkonsento la elektito akceptas plenumi ĉiujn devojn supre listigitajn. Ĉiuj reguloj de la konkurso troviĝas en la nova Regularo pri la Konkurso “Partoprenu IJK-n”.
Kiel kandidatiĝi
Ĉu vi kredas ke vi plenumas ĉiujn kondiĉojn kaj pretas plene kaj energie kontribui al IJK 2026? Kandidatiĝu nun!
Por kandidatiĝi, plenigu ĉi tiun formularon. En la formularo vi skribos pri viaj bazaj detaloj, motivoj, profilo, kaj detaloj de la subteno kiun vi petas.
Vi ankaŭ devas kolekti minimume du (2), maksimume kvar (4) subtenleterojn de aliaj individuaj membroj de TEJO. La subtenleteroj devas esti subskribitaj. Vi ankaŭ devas sendi skanitan foton de via pasporto. Aliaj aldonaj dokumentoj (pliaj atestiloj, vivresumoj, ktp) estas bonvenaj. Ĉiuj dosieroj devas esti en PDF-formato laŭeble.
La limdato por kandidatiĝi estas dimanĉo, la 22-a de marto 2026, 23:59 UTC. Kandidatoj povas esti kontaktitaj por intervjuo laŭnecese. La rezultoj estos anoncitaj en aprilo 2026.
Ne hezitu skribi al Albert Stalin Garrido, Oficisto pri Kongresoj de TEJO, ĉe albert.stalin@tejo.org se vi havas demandojn. Bonŝancon en via kandidatiĝo!
Subtenu la fonduson “Partoprenu IJK-n”
Subtenu la junularan Esperanto-movadon kaj kontribuu al la daŭripovo de niaj novaj generacioj de aktivuloj!
Se vi troviĝas en bona ekonomia pozicio kaj ŝatus helpi tiujn, kiuj ne estas, por ke ankaŭ ili partoprenu nian kongreson, bonvolu donaci al la fonduso “Partoprenu IJK-n”. Jen diversaj kialoj kaj avantaĝoj de via donaco.
Vi povas sendi vian donacon per unu el niaj pagmetodoj, indikante en la priskribo de via pago: “Donaco + Partoprenu IJK-n 2026 + Via Nomo&Lando/Anonima” Dankon pro via malavara subteno!
TEJO kore dankas al ĉiuj esperantistoj kaj organizoj, kiuj subtenas la fonduson “Partoprenu IJK-n”.


matusaraujo89@gmail.com