Home > Aliaj > Prezidanta blogo: Lingvopolitikaj pozicioj de TEJO

Kiel rilatas TEJO al la angla lingvo? Ĉu TEJO subtenas je EDE? Kio estas la lingva problemo de internacia komunikado? Ĉu ni deziras, ke la mondo havu nur unu lingvon? Tiujn kaj plurajn aliajn demandojn rilatajn al lingvopolitiko pritraktis lastatempe Komitato de TEJO.

Surbaze de diskutoj en Kievo Nico Huurman pretigis dokumenton, kiu estis aprobita de la komitato dum la Eksterordinara Komitatkunveno de TEJO okazinta dum Junulara E-Semajno en Gdansko. La dokumento celas doni al TEJO-aktivuloj koherajn respondojn al ofte starigitaj demandoj de ekstera publiko. Ĝi unuavice aplikeblos en ekstera reprezentado de TEJO. Aliflanke ĝi povas havi helpan rolon por ĉiuj Esperantistoj kies opinioj kaj ideoj kongruas kun tiuj de TEJO esprimitaj en la dokumento.

Elŝutu: Lingvopolitikaj pozicioj de TEJO

PS. Por tiuj, kiuj malpacience atendas komunikon pri IJK 2012 kaj 2013 – necesas ankoraŭ kelketaj tagoj ĝis plena certeco kaj publikigo de oficiala komuniko.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.