Fakaj sekcioj

Ni ĉiam ĝojas pri novaj fakaj sekcioj (kutime unu po fako). Estas kelkaj kriterioj por iĝi FS (vi trovas ilin ankaŭ en la Statuto de TEJO, ĉapitro 3 – Statuto, artikolo 9 – Fakaj sekcioj):

  1. ĝi kunigas tra la mondo junajn uzantojn de Esperanto, kiuj interesiĝas pri la koncerna fako;
  2. ĝi estas simpatia al la celoj de TEJO;
  3. ĝi estas aŭ aparta asocio aŭ integra parto de faka asocio aliĝinta al UEA;
  4. ĝi estas laŭorde organizita;
  5. ĝi estas vaste malfermita al junuloj, sen ekskluzivoj pro nacieco, loĝloko, raso, sekso, genro, genra orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno aŭ lingvo;
  6. membreco en ĝi estas libervola; kaj
  7. ĝi estas demokratie gvidata.
  8. havas almenaŭ 3 kalkuleblajn membrojn

Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI)

Biciklista Esperantista Movado Internacia estas grupo de esperantistoj, kiuj biciklas iomete pli ofte kaj serioze ol la averaĝa internaciul(in)o. BEMI provas aranĝi almenaŭ unu internacian biciklo-karavanon ĉiujare, sed ankaŭ servas kiel kontaktilo por tiuj biciklistaj esperantistoj, kiuj preferas vojaĝi solaj. La BEMI-anoj kunsidas, se eblas, dufoje jare: somere dum IJK (Internacia Junulara Kongreso) kaj vintre dum JES (Junulara E-Semajno). Dum tiuj kunsidoj estas planataj la sekva(j) karavano(j).

Oficiala retpaĝo de BEMI

EUROKKA (Esperanto-Universala-Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio)

EUROKKA (Esperanto-Universala-Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio) estas Esperanto-rokmuzika asocio. La agadkampo de EUROKKA estas tutmonda celante disvolvi kaj disvastigi en la Esperanto-movado sed ankaŭ ekster ĝi Esperanto-muzikan kulturon, la muzikbandojn kaj artistojn kiuj kantas Esperante.

Oficiala retpaĝo de EUROKKA

VMEO: Esperanto kaj Libera Scio​ / Wikimedia EO

Vikimedia Esperanta Asocio estas neprofitcela civitana asocio registrita en Slovakio, kiu kunigas edukadon kaj Esperanton por antaŭenigi tutmondan interkomprenon kaj liberan edukadon. Ĝi estas Faka Sekcio de TEJO kaj Uzanto-Grupo rekonita de la Fondaĵo Vikimedio. La asocio subtenas Vikimediajn projektojn, kreas kaj disvastigas edukajn rimedojn en aŭ pri Esperanto, kaj kunlaboras kun partneraj organizoj en Slovakio kaj tutmonde. Ĝiaj agadoj inkluzivas konkursojn, prelegojn, trejnadojn kaj pledadon por libera kulturo kaj sciosocio.

Oficiala retpaĝo de VMEO

Eble nova faka sekcio?

Ĉu vi jam pensis pri kiom bone estus videbligi vian fakon kaj tiel trovi pli da samideanoj? Eksciu kiel iĝi sekcio de TEJO.

Se vi havas ideon, demandon pri fakaj sekcioj, aŭ kiel krei ilin, skribu al faka.agado@tejo.org!

Scroll to Top