Landaj sekcioj

La landaj sekcioj ludas gravan rolon en la laboro de TEJO. En la komitato de TEJO sidas komitatanoj kiuj reprezentas la landajn sekciojn kaj partoprenas en la decidoj pri la ĝenerala agado de TEJO.

Ni ĉiam ĝojas pri novaj landaj sekcioj (kutime por unu lando, unu sekcio). Estas kelkaj kriterioj por iĝi Landa Sekcio (mallongigo: LS); vi trovas ilin ankaŭ en la Statuto de TEJO, Ĉapitro 3, Artikolo 8 – Landaj kaj fakaj sekcioj:

  1. ĝi kunigas tra sia lando junajn uzantojn de Esperanto;
  2. ĝi subtenas la celojn de TEJO;
  3. ĝi estas aŭ aparta asocio aŭ integra parto de landa asocio aliĝinta al UEA;
  4. ĝi estas laŭorde organizita;
  5. ĝi estas vaste malfermita al junuloj, sen ekskluzivoj pro nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno aŭ lingvo;
  6. membreco en ĝi estas libervola; kaj
  7. ĝi estas demokratie gvidata.

Ĉu vi estas landa junulara organizo? Eksciu kiel iĝi sekcio de TEJO.

Se vi starigas novan landan sekcion, aŭ se vi nove eniris la estraron de landa sekcio, legu ĉi tie pri taskodivido por la estraro de landa sekcio kaj aliaj konsiloj por landaj sekcioj ĉe la TEJO-Akademio.

Jen kelkaj el la landaj sekcioj de TEJO:

Argentino

Juna Esperantistaro Argentina – JEA

Benino

Benina Organizaĵo de Junaj Esperantistoj – BOJE

Brazilo

BEJO – Brazila Esperantista Junulara Organizo

Britio

JEB – Junularo Esperanta Brita

Ĉeĥio

Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ)

Danio

Dana Esperantista Junulara Organizo (DEJO)

Filipinoj

Filipina Esperanto-Junularo (FEJ)

Finnlando

Finnlanda Esperantista Junulara Organizo (FEJO)

Francio

Junulara Esperantista Franca Organizo (JEFO)

Germanio

Germana Esperanto-Junularo (GEJ)

Hispanio

Hispana Esperantista Junulara Societo (HEJS)

Hungario

Hungara Esperanto-Junularo (HEJ)

Scroll to Top