Home > Kio estas TEJO? > Kiel iĝi sekcio de TEJO

Al TEJO rajtas aliĝi kiel sekcioj landaj kaj fakaj junularaj organizoj, kutime unu por ĉiu malsama lando/fako:

  • Landaj organizoj (nomataj Landaj Sekcioj post aliĝo, jen listo).
  • Fakaj organizoj (nomataj Fakaj Sekcioj post aliĝo, jen listo).

Ĝeneralaj informoj

Profitoj

Kiel sekcio de TEJO vi:

  • Influos la decidojn de TEJO kaj la direkton de la junulara movado.
  • Rajtos havi retejon en nia servilo, ekzemple programistoj.tejo.org.
  • Kunkonstruos projekton de kreskigo kaj plifortigo de nia tutmonda movado.
  • Ricevos plividebligan helpon por via asocio kaj agadoj per niaj kanaloj, ekzemple en la paĝaro kaj sociaj retoj.
  • Havos kontakton kun aliaj junularaj organizoj el la tuta mondo kaj lernos pri kiel pli efike agadi.
  • Iĝos oficiala partnero de prestiĝa organizo kun rilatoj en Eŭropa Junulara Forumo, IKRJO (voĉo de la junularo ĉe Unesko) kaj aliaj.
  • Povos disponi bitkonton por ricevi monon kaj pagi internacie sen ĝirkostoj.
  • Viaj membroj iĝos asociaj membroj de TEJO kaj UEA.
  • Havos prioritaton por nia organizo, ekzemple por elekto en internaciaj projektoj, propono de programeroj en IJK, ricevo de merkatika helpo, ktp.
  • Rajtos havi maskan retpoŝtadreson @tejo.org.
  • Ricevos rabaton por pagreklamoj en la revuo Kontakto.
  • Kaj pli!

Kriterioj

La kriterioj por iĝi sekcio estas la jenaj, pri kiuj vi povas trovi pli da informo en la ĉapitro 3 de nia Statuto:

  • Kunigi junajn esperantistojn.
  • Havi organizitan funkciadon (statuton, asembleojn kaj membrokalkuladon).
  • Havi minimume tri membrojn (almenaŭ funkciantan Estraron).
  • Esti sendepende jure registritaj aŭ integra parto de aliĝinta asocio de UEA.
  • Subteni la celojn kaj valorojn de TEJO.

Respondecoj

Krom profitoj ni kalkulas kun via kontribuo por la projekto de tutmonda junulara organizo:

  • Aktive kontribui al la informfluo kun TEJO, ĉefe sciigante per la cirkulero pri la agado de via organizo ĉiumonate kaj plenigante movadan enketilon ĉiujare.
  • Por havi voĉon en la supera decida organo vi devos elekti komitatanon.
  • Pagado de eta kotizo laŭ la kvanto da membroj (Ĝenerala Regularo de UEA, punktoj 4 kaj 5)

Oftaj demandoj

  • Ĉu TEJO povas helpi nin krei novan sekcion?
    Certe! Sendu mesaĝon al ni kaj ni ekparolu pri tio.
    Dume eble helpos vin ke ni pretigis ekzemplan statuton de sekcioj kaj gvidliniojn pri disdivido de taskoj en landaj sekcioj.
  • Kio okazas se la aĝlimo de nia organizo estas malsama al tiu de TEJO?
    Ĉe ni membras homoj ĝis 35 jaroj (inkluzive), kaj viaj membroj iĝas niaj asociaj membroj, sed vi rajtas elekti alian aĝlimon kiu pli kongruas kun via situacio kondiĉe ke la Komitato de TEJO pritaksu ĝin junulara. Tio signifas ke: A) Se via limo estas pli alta, ni ne kalkulos ilin kiel membroj; B) Se la limo estas pli malalta, ni ne kalkulos kiel membroj tiujn super via propra aĝlimo, escepte se vi havas homojn sen rajto voĉdoni (ekzemple simpatiantojn), kiujn ni kalkulos ĝis 35 jaroj.
  • Kial ekzistas la membrec-kriterio pri jura registriĝo?
    La jura statuso estas grava strategia paŝo por kreski kaj plifortiĝi, ekzemple por ebligo de aliĝo al interkontinentaj projektoj Erasmus+ (aŭ nedependeco de nejunulara organizo kiu preferas resti ĉe pli tradiciaj skemoj), por aliĝi al landa junulara konsilio, ricevi subvenciojn, kaj ofte por ricevi bazajn servojn de publikaj instancoj, kiel provizado de loko por instruado. Tial ni instigas plenumi tiun paŝon per la aldono de tiu membrec-kriterio, kaj krome ni estas malfermaj al havigo de monhelpo por tiu celo. Se vi interesiĝas pri ĝi, bonvolu sendi al ni 1) motiviĝleteron, 2) kun indiko pri la registriĝprocezo kaj kostoj, 3) kaj promeson aliĝi kiel sekcio.
  • Kiel reoficialigi sekcion kiu malaktiviĝis?
    Kvankam nia Statuto antaŭvidas la eblecon eksigi sekcion pro neplenumo de membreckriterioj per voĉdonado de la Komitato, tio ne ofte okazas. Tial, konsultu la paĝon kie aperas la aliĝintaj organizoj: se vi aperas, por montri vian reaktiviĝon vi devas sendi informojn pri la nova estraro, la membraro kaj nomunumi Komitatanon A. Kaze ke vi ne plu aperas kiel sekcio, vi devos komenci la normalan procezon de aliĝo por novaj junularaj organizoj.

Kiel aliĝi

La procezo por iĝi landa/faka sekcio havas tri fazojn:

  1. Sendu kandidatiĝon kun via statuto en Esperanto (bv indiki ĉu temas pri la originala versio aŭ traduko) kaj plenigu aliĝilon.
  2. Ni starigos laborgrupon kiu analizos la kongruon de via(j) regularo(j) kun la principoj kaj valoroj de TEJO, por doni al la Komitato (mal)aprobrekomendon. Eventuale ĝis la publika decido ni faros al vi proponojn kaj sugestojn.
  3. Se vi volas daŭrigi, ni sciigos nian (mal)rekomendon kaj komenciĝos voĉdonado pri la akcepto de via organizo kiel nova sekcio de TEJO.

Se vi havas ajnan dubon, demandon aŭ por sendi vian kandidatiĝon bonvolu sendi mesaĝon al ni: