Ni kunlaboras kun multaj organizoj en kaj ekster la Esperanto-movado inter kiuj, krom niaj landaj kaj fakaj sekcioj, ni volas substreki kaj konatigi nian rolon en la jenaj partneradoj:
En la movado
Universala Esperanto-Asocio
TEJO estas la junulara sekcio de la Universala Esperanto-Asocio.
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
TEJO havas observanton ĉe la estraro de ILEI kaj reciproke, ILEI ĉe la estraro de TEJO.
Muzaiko
En Muzaiko regule aperas informoj de TEJO Aktuale.
Ekster la movado
Forumo Junulara Eŭropa
TEJO estas membro de FoJE kiel internacia neregistara organizo.
Michael Boris Mandirola de TEJO estis membro de la Konsulta Konsilio pri Membro-Aliĝoj de FoJE dum du mandatoj, de 2015 ĝis 2018.
TEJO regule partoprenas ĉiujare la plej grandan junularan kunvenon de FoJE: YO!Fest. Ĝi alterne okazas en Strasburgo kune kun la Eŭropa Junulara Okazaĵo (EJO, EYE en la angla) dum paraj jaroj ekde 2014 kaj en malsamaj okcidenteŭropaj urboj (Bruselo, Mastriĥto) dum malparaj jaroj ekde 2011. Por pli da informoj pri la agado de TEJO dum EJO kaj YO!Fest, konsultu nian apartan retejon dediĉita al la agado dum la jaroj 2016 ĝis 2018.
Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj
La ĉefaj celoj de IKRJO estas fortigi:
- reprezentadon de la malsamaj voĉoj de la junularaj organizoj,
- kunlaboradon inter junularaj organizoj je regionaj kaj tutmondaj niveloj,
- kunordigon de politikaj enmetoj por tutmonda junulara politiko.
TEJO, en la oficperiodo 2014-2015, membras en la 7-organiza ĉefa plenuma organo de IKRJO (Task Force).
UNITED por Interkultura Agado
TEJO aktive partoprenas eventojn de UNITED almenaŭ unu foje jare.
UNOY Packonstruantoj
Aktivuloj de TEJO povas partopreni kaj en eventoj de la reto mem kaj en alispecaj eventoj nome de UNOY.
Eŭropa Komisiono – Erasmus+
Erasmus+ estas la programo de Eŭropa Unio por subteni edukado, trejnado, junularo kaj sportoj en Eŭropo. Ĝia buĝeto de €14.7 bilionoj donos eblecojn por pli ol 4 milionoj da eŭropanoj por studi, trejniĝi, akiri spertojn kaj volontuli eksterlande. (Viziti retejon).
TEJO-aktivuloj daŭre profitas de la programoj subvenciitaj kadre de Erasmus+.
Konsilio de Eŭropo (KdE)
Fundita en 1949, en la Konsilio de Eŭropo membras 47 eŭropaj ŝtatoj (preskaŭ ĉiuj landoj en la eŭropa kontinento). Ĝi havas similajn valorojn (demokration, homaj rajtoj, regado de la leĝo) kun la Eŭropa Union (EU), kvankam ĝi ja estas aparta organizo. La Konsilio de Eŭropo laboras ĉefe pere de interregistraraj traktatoj, male de EU kies strukturo pli similas al tiu de federacio.
Ekde 2020 TEJO profundigis sian kunlaboradon kun la KdE, precipe per organizado de projektoj financitaj kan kunorganizitaj de ĝi. Okazis ekzemple studsesio pri seksismo kaj lingvo (X-Lingvo) en septembro 2020 kaj studsesio pri klimato en Strasburgo estas planita por marto 2021 (Klimata Generacio) kaj unu trejnado pri intersekcieco kun SKEJ en Slovakio en marto 2021.