Home > > Malferma alvoko: iĝu estrarano de TEJO

Ekde januaro, ŝanĝoj en la Estraro de TEJO igos la postenon de Ĝenerala Sekretario vaka. Sekve la Elekta Komisiono malfermas alvokon por trovi kandidatojn al la Estraro de TEJO.

Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2026 naskita inter la 1-a de septembro 1990 kaj la 31-a de aŭgusto 2008. Aliaj dezirindaj trajtoj de kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj flekseblo. En okazo de alelekto por aktuale oficanta Estraro, la procezo estas senprokrasta kaj laŭeble rapida. Proksimuma komencdaton: 15-a februaro

Ekzemploj de sekretariaj taskoj estas:

  • kontaktiĝo kun landaj kaj fakaj sekcioj por nomumo de komitatanoj;
  • starigado de voĉdonoj;
  • kontrolado de membrecoj;
  • registrado de aktivuloj en Centra Reto;
  • organizado de estraraj kaj komitataj kunsidoj;
  • livero de estraraj raportoj.

Cetere, estus utile se kandidatoj povos subteni la Estraron en iu(j) ajn el la subaj agadkampoj:

  • Universitata Agado
  • Adoleska Agado
  • Egaleco
  • Eksteraj Rilatoj
  • Patronoj
  • Dungitoj
  • Volontuloj

Bonvenas kandidatiĝoj de membroj kiuj interesiĝas pri la sekretaria posteno kaj/aŭ pri iu(j) el la supre menciitaj kampoj.

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis la 30-a de januaro 2026 kun via vivresumo, motiviĝletero kaj indiko pri la fakoj, kiujn vi pretus transpreni en la Estraro.

Se vi scias pri taŭga kandidato, konvinku tiun sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org, tiel ke la komisiono mem povu kontakti la eblan kandidaton.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Fica a saber como são processados os dados dos comentários.