Home > Dokumentoj > Novembro 2014 [Cirkulero 118]

 

Enhavo

Komitatanoj kaj komisiitoj kiuj kontribuis al ĉi tiu numero de la cirkulero:

  • Łukasz ŻEBROWSKI – prezidanto
  • Tomasz SZYMULA – Ĝenerala Sekretario
  • Nico HUURMAN – kasisto; financoj, subvencipetado, eksteraj rilatoj
  • Michael Boris MANDIROLA – unua vicprezidanto, landa agado, edukado, adoleska agado
  • POÓR Veronika – homaj rimedoj, aktivula trejnado, scienca kaj faka agado
  • Paweł FISCHER-KOTOWSKI – volontulo
  • Sara SPANÒ – komisiito de TEJO pri Aktivula Trejnado
  • BAGÓ Sarolta – komitatano A (Hungario)
  • Michele GUERRIERO – komitatano A (Italio)
  • AZUMA Juki – komitatano A (Japanio)
  • Pradip GHIMIRE (Esploristo) – komitatano A (Nepalo)
  • Arina OSIPOVA – komitatano A (Rusio)
  • Michal MATÚŠOV – komitatano A (EUROKKA)

Łukasz ŻEBROWSKI – prezidanto

FARIS:

  • partoprenis estrarkunsidon de TEJO kaj programeron “TEJO-Estraro respondas” okazintan kade de Malferma Tago de la Centra Oficejo
  • lanĉis novan retejon ĉe tejo.org! 🙂
  • partoprenis la Ĉeliman Aŭtunan Renkontiĝon en Rabka-Zdrój
  • kandidatiĝis kaj elektiĝis al 10-a Afrika-Eŭropa Trejnado por Junularaj Organizoj okazonta lastan semajnon de januaro 2015 en Nairobi, Kenio
  • aliĝis kaj antaŭpagis por IJK 2015

FARAS:

  • kune kun Tim plu laboras pri la nova tejo.org
  • kunlaboras pri kreado de katalogo de trejnmaterialoj ĉe tejo.org
  • laboras pri la trijara strategio de TEJO
  • pretiĝas por la Afrika-Eŭropa renkontiĝo

FAROS:

  • kolektos teamon de tradukistoj por la nova retejo
  • sekve malpli prioritate:
    • kun Dorota prilaboros evaluadon de la seminario pri organizado de eventoj
    • kunmetos sonon kun prelego de la seminario pri organizado de eventoj kaj publikigos ĝin
    • enkondukos korektojn al trejnmaterialoj pri organizado de aranĝoj haveblaj en tejo.org
    • komencos prepari retan trejnadon pri kreado de programo en aranĝoj

Tomasz Szymula – ĝenerala sekretario

Faris

  • elektiĝis ĝensek,
  • partoprenis estrarkunsidon en Roterdamo,
  • organizis ĈAR pornovulan renkontiĝon – dum ĝi kunsidis pri JES2015,

Faras

  • lernas pri malfacila arto de ĝensekeco kaj kreas manlibron pri la temo,

Faros

  • programos aŭtomatan cirkulerilon,
  • okupiĝos pri buĝeto de JES2015.

Nico HUURMAN – kasisto; financoj, subvencipetado, eksteraj rilatoj

Faris

  • Organizis KKPS-n en Wijk aan Zee, kun rekorda nombro de partoprenantoj, 47
  • Administris dum KKPS trejnsesion kadre de Grundtvig-partnerado. Temo estas Merkatumado, venis partoprenantoj de niaj partneroj el Italio, Pollando, Skotlando kaj Francio.
  • Urĝe korektis la formalaĵon por du subvencipetoj de TEJO, kiuj ne povis kiel kutime havi la subskribon de la Ĝenerala Direktoro.
  • Partoprenis Estrarkunsidon de TEJO en Roterdamo

Faras

  • Finpretigas jarkalkulon de TEJO pri 2013 (ciferoj jam longe pretas, mankas nur la aspektigo) por la komitatkunsido dum JES
  • Preparas buĝeton de TEJO pri 2015 por la komitatkunsido dum JES
  • Kunlaboras flanke pri la pretigo de subvencipeto pri jara laborplano ĝis 17a de decembro.

Faros

  • Ĉeestos en JES en Weißwasser / Běła Woda

Michael Boris MANDIROLA – unua vicprezidanto, landa agado, edukado, adoleska agado

Faris

  • LKK-kunsidis por venonta IJK
  • partoprenis PSKK-n kaj tie estis trejnita pri merkatiko
  • reprezentis TEJOn ĉe la Ĝenerala Asembleo de la Forumo Junulara Eŭropa en Kluĵ’ (Rumanujo)
  • estis nomumita al la KonsilKonsilio pri membreco de FoJE
  • TEJO-estrarkunsidis en Roterdamo
  • transdonis al Tobiasz kaj Tomek la adoleskan komisionon
  • diversajn aliajn aferojn

Faras

  • kutimiĝas al uzado de Trello
  • finas la KODEJO-raporton
  • traktas la klasifikigon de la landaj sekcioj
  • sekvas la revigliĝon de HEJS
  • sekvas la juran sendependiĝon de IEJ
  • kontaktas por starigo de la Amerika Komisiono
  • instigas landajn sekciojn agadi celebre al Montevideo 60
  • puŝas la refunkciadon de la komisiono por la regularformo de TEJO
  • traktas la landagadajn kunlaboremulojn
  • diversajn aliajn aferojn

Faros

  • enmetos kolekton da salutleteroj vikien
  • fondos Eŭropan landagadan komisionon
  • partopreno JESn kaj eble trejnos tie pri eksteraj rilatoj
  • rekontaktos junularajn asociojn kiuj montris interesiĝon al iĝi LS de TEJO
  • diversajn aliajn aferojn

Tina TIŠLJAR – dua vicprezidanto; kongresoj

ne kontribuis

POÓR Veronika – homaj rimedoj, aktivula trejnado, scienca kaj faka agado

La komisiono de TEJO pri Homaj Rimedoj:

Mi:

  • partoprenis la informan tagon pri subvencipetoj organizita de FoJE
  • partoprenis la Ĝeneralan Asembleon de FoJE kie aktive kaj sukcese lobiis por TEJO kaj babiladis kun multaj homoj
  • pluumis rilatojn komencitajn dum reprezentado
  • reskizis la unuan parton de la rettrejnado pri Eskteraj Rilatoj
  • transprenis la respondeckampon: Eksteraj Rilatoj de TEJO
  • ekpostumis la respondojn al la demandaro por individuaj membroj
  • daŭre kungvidas diversajn rettrejnadojn
  • zorgis pri homaj rimedoj
  • partoprenis la Estrarkunvenon de TEJO
  • kunverkis subvencipeton de TEJO
  • provlegis TEJO-Aktuale
  • zorgis pri Trampolino
  • intervjuis kaj muntis por Muzaiko

Alexandre RAYMOND – informado, kulturo, Pasporta Servo

ne kontribuis

Paweł FISCHER-KOTOWSKI – volontulo

Faris

  • demisiis kiel ĝenerala sekretario de TEJO
  • ekvolontulis plentempe en la Centra Oficejo
  • partoprenis en KAEST (Modra-Harmónia, Slovakio)
  • dissendis mesaĝon kun demandaro al la individuaj membroj de TEJO (se vi ne ricevis ĝin, tio signifas, ke vi ne estas IM – membriĝu!)
  • kolektis kaj ordigis dokumentojn de la kandidatoj en la konkurso “Partoprenu IJK-n” (27 personoj!)
  • partoprenis en la dissendado de “Kontakto” (5/2014)
  • partoprenis en la estrara kunveno en Roterdamo (kaj ĝin protokolis)
  • aliĝis al JES 2014 kaj IJK 2015
  • plenumis kutimajn taskojn de la volontulo:
    • traktado de la poŝto kaj retpoŝto
    • aktivado de TEJO en Facebook kaj Twitter
    • provlegado de TEJO-aktuale
    • teknika helpo en la provlego de “Kontakto” kaj “TEJO tutmonde”
    • laŭtlegado por la revuo “Esperanto”

Faras

  • prizorgas la resendon de la dokumentoj por la raporto pri la projekto “Genro kaj Egaleco”
  • pretigas la protokolon pri la estrara kunveno
  • pretigas resumon de la estrara kunveno por la Komitato
  • ordigas en la reta dosierujo de TEJO
  • ordigas en la oficejo

Faros

  • verkos priskribon pri la strukturo de TEJO por tejo.org
  • ferios ekde la 17-a de decembro 2014 (tamen prizorgos la aferojn rete)
  • partoprenos en la Junulara E-Semajno (Weißwasser, Germanio)
  • revenos en la Centran Oficejon la 5-an de januaro 2015
  • plenumos kutimajn taskojn de la volontulo

Sara SPANÒ – komisiito de TEJO pri Aktivula Trejnado

Dum novembro la Komisiono de TEJO pri AT:

  • daŭrigis la rettrejnadojn pri grupformado, teamlaboro kaj projektmastrumado, pri intertraktado, pri eksteraj rilatoj kaj pri kiel esti efika komitatano A kaj B;
  • alportis, kunlabore kun KER, perfektigajn modifojn al la rettrejnado pri eksteraj rilatoj
  • daŭrigis la kunplanadon, kunlabore kun UEA, de sia onta aktiva partopreno en la venontaj AMO-seminarioj (la venonta estos AMO-8, okazonta dum JES)
  • antaŭenigis la realigadon de la venontaj rettrejnadoj;
  • kunlabore kun KER, pluumis la kontakton kun juna, profesia neesperantista trejnisto, tre aktiva junularmedie (Eliza Popper el Hungario), por plispertigi aktivulojn kaj trejnistojn per kontakto kun malsamaj trejnaliroj kaj trejnmetodoj.
  • konkrete antaŭenigis la interŝanĝon de ideoj kaj proponoj pri la strukturo de la parto pri Aktivula Trejnado kadre de la nova retejo de TEJO.

BAGÓ Sarolta – komitatano A (Hungario)

Faris

  • (Stela, Bakacsi Dani kaj mi) partoprenis ĈAR, kie kunsidis kun PEJ-aktivuloj por priparoli detalojn, organizajn taskojn de JES 2015/2016 (kiun okazigos PEJ + HEJ, en la hungara urbo Eger)
  • (Ditta) plu detaligis kondiĉojn kun la onta JES-ejo
  • (ni) plu serĉis taŭgan IJS-ejon
  • (mi) komencis ĉeforganizi la sekvan HEJ-eventon, JER (taskodivido kaj planostarigado en trello + mi veturis al onta ejo, raportis pri la rezulto de ĝi al la teamo)

Faras

  • HEJ daŭrigas organizadon de siaj renkontiĝoj (JER, IJS) + kunlaboron kun PEJ pri JES 2015
  • ĝeneralaj taskoj (centra retpoŝto, retejoj, k. s.)

Faros

  • daŭrigos kion faras
  • eble starigos novan retejon por ijs.hu
  • kreos novan datumbazon por HEJ (verŝajne de 0 – kaj teknike, kaj enhave -, ĉar la nuna jam troaĝiĝis, samkiel la anoj en ĝi. interalie tial ni planas ekde januaro havi aniĝ-kotizon, por ke la aneco havu ian pezon kaj signifon, kaj ni vere povu kalkuli je niaj anoj. eĉ se estos malmulte da, pli bone, ol la nuna aro, kies plejparto iam plenigis paperaĉon, sed neniam aperas dum niaj eventoj…)

Defioj

  • nia ĉefa problemo estas: kiel allogi novajn homojn, kiuj lernis Eo-n por ekhavi sian diplomon? (nu, ĉar en Hungario sen certanivela lingvoekzameno oni tion ne ricevas, kaj do Eo. iĝis tre populara lingvoekzameno)
  • ni strebis kunlabori kun HEA (t. e. la landa Eo-organizo por plenkreskuloj) kaj okazigi printempe kongreson, kie ni koncentriĝus pri tiu ĉi demando, sed la ideo (nun) ne realiĝos, kvankam estus vere grava temo. ni havas la impreson, ke ne estas sufiĉe da kontakto inter la diversaj (samlandaj) Eo-organizoj, kaj oni ja malmulton povas atingi nur per sia forto…

    –> verŝajne tio ne estas speciala, “nur hungara” problemo. se iu havas ajnan konsilon por solvi la aferon aŭ similan sperton, ĝi certe bonvenas!

Michele GUERRIERO – komitatano A (Italio)

Faris

  • la du geprezidantoj de IEJ kaj IEF (Michele Guerriero kaj Michela Lipari) renkontiĝis en Romo por pridiskuti landajn agadojn kaj interŝangxi opiniojn

Faras

  • aranĝas IJF-n
  • pridiskutas novan projekton pri Esperanto kaj italaj stacidomoj
  • pridiskutas renovigon de la statuto de IEJ
  • kunlaboras kun Torina Esperanto Centro por aranĝi la ĉi-jaran Zamenhofan feston

Faros

  • ekplenigos novan retejon de IEJ

AZUMA Juki – komitatano A (Japanio)

Faris

  • JEJ invitis s-ron Azuma Juki en redaktan komisionon de La Junuloj.
  • la estraro de JEJ elektis s-ron Azuma Juki por la posteno de komitatano a de TEJO el Japana Esperanto-Junularo.
  • la estraro de JEJ interŝanĝis opiniojn pri “Komisiono pri Azia Junularo” kun alilandaj junularaj organizoj.
  • la estraro de JEJ kaj s-ro Azuma Juki havis diskuton pri “Komisiono pri Azia Junularo” plurfoje.
  • danke al subvencio, kiun lanĉis JEJ ĉijare, unu membro de JEJ sukcese trapasis lingvan ekzamenon (Kvalifikaj Ekzamenoj de Esperanto laŭ JEI) je la plej alta nivelo.
  • JEJ helpis unu membron, kiu estas komencanto de Esperanto, aliĝi al Komuna

    Seminario en Vjetnamio.

  • JEJ sendis mesaĝon al JEI kaj KLEG, la du plej grandaj organizoj en Japanio, ke ili subvenciu vojaĝon de s-ro Azuma Juki, komitatano A, por venonta IJK.
  • kunlernantoj kaj prizorgantoj de “lernu Esperanton en LINE-Grupo” sendis al eminentuloj kaj kompetentuloj demandon pri gramatikaĵo kaj ricevis respondojn.
  • JEJ kaj s-ino Gražina Opulskienė (Litovio) interŝanĝis informojn pri junulara movado en la du landoj por ebla kunlaboro.

Faras

  • komenciĝas trejnado por verkemuloj, nome partoprenontoj en KIK, Konkurso: Internacie Kontribui .
  • JEJ lanĉis novan projekton “lernu Esperanton kun eksterlandaj esperantistoj per skype” kun la celo subteni eksterlandajn junularajn organizojn finance nestabilajn. unua kunlaboronto estas s-ro Max Elbo kaj Meksika Esperanto-Junularo (MEJ). gvidanto ricevas duonon el tuta kotizo (1 eŭron duonhore) kaj rezervas alian duonon en la konto de sia junularo (MEJ).
  • JEJ nun preparas “LISTO de Utiligendaj Junuloj” por aliaj organizoj en Japanio. Celo estas montri junulojn kiuj posedas talenton aŭ havas rimarkindajn spertojn. JEJ ne celas profiti, sed doni okazojn ambaŭflanken. laŭ nia plano, junuloj – membroj de JEJ – havos okazojn konatiĝi kun homoj de aliaj organizoj inkluzive de lokaj societoj; kaj homoj de aliaj organizoj povos refreŝigi kaj ampleksigi siajn eventojn aŭ kursojn kontraŭ parta aŭ tuta pago de necesa kosto.
  • JEJ kunlabore kun aktivuloj de Korea Esperanto-Junularo (KEJ) organizas “lernu Esperanton en LINE-Grupo” en kiu partoprenas 2 koreoj kaj 10 japanoj. materialo estas Ekzercoj de “Fundamenta Krestomatio”.
  • oni kunlaboras en redakta komisiono por eldoni venontan numeron de La Junuloj.

Faros

  • JEJ kunlaboros kun s-ro Albert Stalin Garrido, la komitatano B de TEJO kaj ĝenerala sekretario de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ).
  • JEJ aperigos deklaron rilate al “Komisiono pri Azia Junularo”.
  • JEJ enketos membrojn ĉu aprobi la planon buĝeti por enlanda veturo de estraranoj ekde venonta periodo.
  • JEJ enketos membrojn ĉu aprobi la planon kovri membrokotizojn de s-ro Azuma Juki por JEI kaj KLEG.
  • s-ro Nitta Takamichi, prezidanto de JEJ, faros filmeton aŭ verkos mesaĝon por kongresanoj de Komuna Seminario laŭ la peto de VEJO.

Pradip GHIMIRE (Esploristo) – komitatano A (Nepalo)

Faris

  • Aranĝis prelegon de franca esperantistino Monique en sidejo de nia organizo.
  • Helpegis dum la kurso organizita de Nepala Esperanto Asocio.Raporto kaj foto pri kurso troviĝas en ĉi ligilo. http://www.espero.com.cn/2014-11/20/content_34094288.htm
  • Faris ekskurseton al Ŝivapuri nacia parko kun ĝenerala sekretario de Nepala Esperanto Asocio.
  • Bonvenigis junulon (Santos Dhamala) el orienta societo de Nepalo. Kaj diskutis pri nuntempa kondiĉo de orienta movado.

Faras

  • Disvastigas informojn pri 11a internacia himalaja renkontiĝo.

    http://www.esperanto.org.np/arangxoj/speciala-ekskurso-2014/11a-himalaja-renkontigxo-1

  • Varbas aŭskultantojn por prelego de prezidanto de NEJO.

Faros

  • S-ro Biswa Goutam(prezidanto de NEJO) prelegos 6an de decembro.
  • Faros videan kurson por komencantoj per nepala lingvo.
  • NEJO-anoj skribos artikolojn por revekigi revuon de Nepala Esperanto Asocio (Revuo montejo)
  • Riĉigos retejon de NEJO per novaj informoj.
  • Akceptos gastojn el Koreio kiu atingos Nepalon fine de decembro.

Arina OSIPOVA – komitatano A (Rusio)

Faris

  • tritaga lingva trejnado (en Jekaterinburgo)
  • okazigita TEJO-horo kaj programero “Legantoj de Kontakto” en Jekaterinburg kadre de la Aŭtuna lingvotrejando
  • preparado de Lingva festivalo (Moskvo)
  • senditaj 2 filmoj por la konkurso de ĈRI “Teo kaj Amo”

Faras

  • pripensado de gejunula programo dum Rusiaj E-Tagoj (julio 2015)
  • preparado por Zamenhof-festo en diversaj urboj
  • organiza laboro por la taga programo de JES
  • daŭras E-kursoj en multaj rusiaj urboj
  • senditaj kontribuoj por TEJO-Tutmonde

Faros

  • partopreni JESon
  • tradukado de la IJK-paĝaro al la rusa

Michal MATÚŠOV – komitatano A (EUROKKA)

  • eldono de novaj albumoj ĉe Vinilkosmo (http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/790677) :

    KARMA de Jim Petit (progresiva mondmuziko) kaj

    Sen elizi’ de Ĵak Le Puil (konzoisto)

  • finpretigo de la albumo Superbazaro de Martin & la talpoj (gitara poproko, alternativa roko) http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/802089 – eldono komence de Decembro 2014