Home > Dokumentoj > Februaro 2015 [Cirkulero 120]

Al la numero kontribuis:

  1. Łukasz ŻEBROWSKI (Prezidanto)
  2. Tomasz SZYMULA (Ĝenerala Sekretario)
  3. Nico HUURMAN (Kasisto)
  4. Michael Boris MANDIROLA (Vicprezidanto)
  5. POÓR Veronika (Estrarano)
  6. Paweł FISCHER-KOTOWSKI (Volontulo)
  7. Tobiasz KUBISIOWSKI (Komitatano A, Komisiito pri Komisiono pri Adoleska Agado)
  8. NGUYỄN THỊ Phượng (Flama) (Komitatano A, Komisiito pri Komisiono pri Landa Agado: Azio)
  9. Allan ARGOLO (Komitatano A)
  10. Filippo BOTTA (Komitatano A)
  11. Baptiste DARTHENAY (Komitatano A)
  12. Sarolta BAGÓ (Komitatano A)
  13. AZUMA Juki (Komitatano A)
  14. Víctor Iván SOMBRA ARGÜELLES (Komitatano A)
  15. Alina Calibe BRÜCKER (Komitatano A)
  16. Michal MATÚŠOV (Komitatano A)
  17. Dorota RODZIANKO (Komitatano B)
  18. Judith MEYER (Komitatano C)
  19. Olga ŜILAJEVA (Komitatano C)

Łukasz ŻEBROWSKI

Prezidanto

Faris:

  • okazigis monkolekton por la Esperanto-centro en Rumonge, Burundo kaj danke al ĝi aĉetis por ili porteblan komputilon (en Varsovio) kaj ekranon/televidilon (surloke)
  • partoprenis en la 10-a Afrika-Eŭropa Trejnado por Junularaj Organizoj okazinta lastan semajnon de januaro 2015 en Nairobi, Kenio
  • en la unua semajno de januaro vizitis Burundon kaj tie interalie:
    • vizitis eventualan IJK-ejon en Buĵumburo
    • vizitis Esperanto-centron en Rumonge kaj treansdonis la komputilon kaj ekranon aĉetitajn danke al monkolekto
    • renkontiĝis kun lokaj esperantistoj kaj lernantoj de Esperanto en Buĵumburo, Rumonge, Gasanda kaj Ngozi
  • renkontiĝis kun Sharifa Abas en Kenjo por priparoli evoluigon de junulara E-movado tie

Faras:

  • klopodas rekapti la laborritmon kaj trarigardi ĉiujn atendantajn retpoŝtmesaĝojn post la 2-semajna foresto
  • kunverkas subvencipeton al Eŭrop-Afrika fondaĵo por venigi 2 afrikanojn al IJK en Germanio
  • kune kun Tim plu laboras pri la nova tejo.org
  • kunlaboras pri kreado de katalogo de trejnmaterialoj ĉe tejo.org
  • laboras pri la trijara strategio de TEJO

Faros:

  • verkos raportojn pri la vizitoj en Afriko, prilaboros kaj publikigos fotojn
  • helpos al Konstanze Schönfeld dum ŝia ĉirkaŭ unumonata volontulado por TEJO
  • finfaros la proponon pri trijara strategio de TEJO
  • poste malpli prioritate:
    • kun Dorota prilaboros evaluadon de la seminario pri organizado de eventoj
    • kunmetos sonon kun prelego de la seminario pri organizado de eventoj kaj publikigos ĝin
    • enkondukos korektojn al trejnmaterialoj pri organizado de aranĝoj haveblaj en tejo.org
    • komencos prepari retan trejnadon pri kreado de programo en aranĝoj

Tomasz SZYMULA

Ĝenerala Sekretario (respondeca pri: Komisiono pri Adoleska Agado)

Faris:

  • Ĉefe okupiĝadis pri universitato, sed:
  • Ĝisdatigis la manlibron pri: patronaj leteroj, novaj komitatanoj, cirkulero, membraj datumbazoj
  • Verkis patronan leteron (dankon pro helpo al Paweł)
  • Unu el miaj universitataj projektoj estis la cirkulerilo 🙂
  • Kreis novan datumbazon (ĉe g-kalkultabeloj) kun informoj pri la komitato (nepra por bona funkciado de la cirkulerilo)
  • helpis al Łukasz prepari la komputilon por Rumonge

Faras:

  • Daŭre programadas la trello-aŭtomaton,
  • Daŭre ekzameniĝas

Faros:

  • publikigos pagsistemon de JES

Nico HUURMAN

Kasisto

Faris:

  • Kun Pawel provizis aldonajn respondojn pri la fina raporto de la subvencio por la seminario Genra Egaleco
  • Havis kontakton kun nederlanda nacia agentejo pri la kontrakto kaj aliaj kondiĉoj de la subvencio por EVS
  • Havis kontakton kun sendanta organizo en Pollando pri la EVS-projekto
  • Havis kontakton kun Pawel pri la praktika organizado de la EVS-projekto

Faras:

  • Verkas baze de ekzempla teksto la ‘volontulan kontakton’ inter TEJO kaj la sendanta organizo por la EVS-projekto

Faros:

  • Interkonsentos kun nederlanda plenkreska e-organizo pri komuna ejo por venontaŭtuna KKPS

Michael Boris MANDIROLA

Vicprezidanto (respondeca pri: Komisiono pri Landa Agado)

Faris

  • Traktis kun Costanza pri volontulado en TEJO.
  • Sekvis preparon de venontaj Erasmus+-partneradoj.
  • Komunikis kun GEJ kaj VEA pri burokratiumo ĉe la nacia agentejo.
  • Kunredaktis TEJO-kontribuon al FoJE-realigplanon
  • Partoprenis unuan kunsidon de FoJE-CBMA en Bruselo
  • Partoprenis nacian konsilantaron de IEF
  • Eklaboris pri IJF-programo rilata al Jarmilaj Evoluigaj Celoj kaj Post2015-agendo.

Faras

  • Komunikas kun Ariadna pri la Amerika komisiono
  • Komunikas kun Arina pri la kultura komisiono
  • Analizas aliĝpeton de KolombEJO al TEJO.
  • Cerbumas pri eŭropafrikaj projektoj.
  • Kunorganizas venontajn IJF-n kaj IJK-n.

Faros

  • Plenlanĉos Eŭropan Komisionon de TEJO
  • Lanĉos KODEJO 2014.
  • Multajn aliajn aferojn

Tina TIŠLJAR

DuaVicprezidanto

Ne kontribuis

POÓR Veronika

Estrarano (respondeca pri: Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, Komisiono pri Aktivula Trejnado, Komisiono pri Scienca kaj Faka Agado, Komisiono pri Homaj Rimedoj)

En januaro 2015 la komisiono pri Eksteraj Rilatoj:

  • Projekto
  • Afriko
    • plenigis demandaron pri Eŭropa-Afrika kunlaboro (JM)
    • pretiĝis al reprezentado de TEJO en Afriko (transprenis taskojn de informado rilate al reklamado/superrigardo de tradukigo de varbiloj kaj kunsidis) (LZ, VP, JM, FrM, MBM)
    • reprezentis TEJOn dum la trejnado organizita de la Nord-Suda Centro en Kenjo (LZ)
  • Eŭropo
    • prizorgis la semajnajn kurierojn de FoJE (Forumo

      Junulara-Eŭropa) (SS, DB)

    • reklamis la eblon kaj trovis novan reprezentanton por Membrokonsilio de FoJE (LS)
    • partoprenis skajpkunsidon kun la interŝanĝa grupo en FoJE (VP) – ekorganizis kunsidon pri la realigplano de FoJE (MB)
    • partoprenas la unuan kunsidon de la Konsulta Konsilio pri Membro-Aliĝoj, organo de FoJE (MB)
  • ekplanas pri kiel agi kun la komisiito pri multlingveco, konsultas EEUn (VP, MBM)
    • priparolis la Eŭropkonsilian pozicion pri vizoj kaj kiel TEJO(-KER) reagu al tio (CK, MBM, VP)
  • Mondo
    • komencis kunmeti dokumentojn pri daŭripovo en la daŭripova subgrupo (RZ, FrM)
    • pretiĝas al reprezentado de TEJO dum ECOSOC Junulara kunveno en Novjorko (FrM, SS)
    • pretiĝas al reprezentado de TEJO en IKRJO-rilata kunveno (FrM, SS) – Landaj Sekcioj
    • helpis ideumi al la organizantoj de IJF pri Jarmilaj Evoluigaj Celoj al la organizantoj de IJF (RZ)
    • zorgas kaj sekvas la ER agadon de LSj (MBM, VP, PH)
    • konsilis rilate al propono al la Unesko, por ke la jaro 2017 estu proklamita la jaro de Zamenhof (LZ, VP)
  • Trejnadoj
    • kunlabore kun AT varbis seminarion por trejnistoj (SS) – kunlabore kun YEN sendis du kandidatiĝojn por trejnado pri minoritataj lingvoj (VP, CK, AMKL, ER)
    • varbis pri studprogramo pri daŭripovo en Ĝenevo (FeM) – Aliaĵoj
    • kontribuis al diversaj retaj konsultadoj (FeM, JM)
    • sendis kontribon al YO!Mag pri IJK (CK)
    • metis varbadon pri IJK al la retpaĝo de UNITED (PFK)

La komisiono pri Homaj Rimedoj

  • ekprilaboris gvidliniojn pri kiel organizi novulan programon – priparolis eblan zorgadon pri novuloj kiuj aperas en Facebook – ekplanis kiel realigi la celon pri estrara transdono
  • daŭrigis zorgadon pri la demandaro por individuaj membroj – diskutis realigadon de propono rilate al regule informi membrojn pri ebloj aktiviĝi en TEJO

Mi

  • peris informojn pri komuna monpeto organizita de la Flandra Nacia Junulara Konsilio rilate al pretiĝo al Unesko kaj verkis enhavon pri TEJO – muntis por Muzaiko
  • gvidis kunvenon pri kion faras kaj faru TEJO
  • partoprenis dum JES trejnadon de AMO-seminario pri Eksteraj Rilatoj, gvidatan de Michael Boris Mandirola
  • babiladis kun multaj aktivuloj, aktivemuloj dum JES
  • partoprenis diversajn kunsidojn, kunvenojn TEJO-rilatajn – klopodis zorgi pri la vekiĝantaj Landaj Sekcioj kiu aliĝis al la retlisto pritema (se vi, aŭ via LS interesiĝas, skribu al

    landa.agado@tejo.org)

  • respondis demandojn, peris informojn

Alexandre RAYMOND

Estrarano (respondeca pri: Komisiono pri Informado, Komisiono pri Kulturo, Komisiono pri Pasporta Servo)

Ne kontribuis

Paweł FISCHER-KOTOWSKI

Volontulo

Faris:

  • pretigis la volontulan TEJOkasraporton pri la 6-a JES
  • verkis la protokolojn pri kunsidoj de TEJO en la 6-a JES
  • kunsidis kun Nico Huurman kaj kune kolektis mankantajn informojn kaj dokumentojn por la raporto de la projekto “Genro kaj Egaleco”
  • helpis en la pretigo de la patrona letero
  • partoprenis en la dissendado de “Kontakto” 2014:6
  • partoprenis en la dissendado de la respondiloj pri la Jarlibro 2015 (LS kaj FS de TEJO)
  • aliĝis al la 71-a IJK (ankaŭ vi faru! http://ijk2015.tejo.org/aligxo/)
  • plenumis kutimajn taskojn de la volontulo:
    • traktado de la poŝto kaj retpoŝto
    • aktivado de TEJO en Facebook kaj Twitter
    • provlegado de TEJO-aktuale
    • teknika helpo en la provlego de “Kontakto” kaj “TEJO tutmonde”
    • laŭtlegado por la revuo “Esperanto”

Faras kaj faros:

  • kunlaboras kun la elekta komisiono
  • kontaktas kun la sendanta organizo el Pollando (EVS)
  • veturos al Pollando por trakti pri la EVS-aferoj
  • ordigos en la reta dosierujo de TEJO
  • verkos priskribon pri la strukturo de TEJO por tejo.org
  • atendos la novan portempan volontulon (Costanza Schönfeld, marto 2015)
  • plenumos kutimajn taskojn de la volontulo

Tobiasz KUBISIOWSKI

Komitatano A (Pola Esperanto-Junularo), Komisiito pri Komisiono pri Adoleska Agado

Faris

  • realiĝis al UEA kaj TEJO,
  • aliĝis al la 100-a UK en Lillo,
  • komencis Trelligon de la Komisiono de Adoleska Agado,
  • dissendis la januaran *pejaktuale,
  • tradukis al la pola subtekston por la filmeto pri denaskuloj (por la Internacia Tago de Gepatra Lingvo),
  • helpis traduki al la angla proponon festi la jaron 2017 kiel jaron de Zamenhof far UNESCO.

Faras

  • cerbumas pri la Komisiono de Adoleska Agado,
  • preparas la februaran *pejaktuale.

Faros

  • partoprenos JES-kunsidon,
  • konstruos datumbazon por JES 2015,
  • dissendos *pejaktuale.

NGUYỄN THỊ Phượng (Flama)

Komitatano A (Vjetnama Esperantista Junulara Organizo), Komisiito pri Komisiono pri Landa Agado: Azio

Agadoj de VEJO

Faris :

  • Organizis la 33an Komunan Seminarion en Ho Chi Minh urbo.
  • Ĝojo – la juna esperantistino elektiĝis kiel respondeculo de Informada Komisiono de VEA. Kaj samtempe redaktoro de Verda Mesaĝo (Revuo de Vjetnama Esperanto Asocio)

Faras kaj faros :

  • VEJO organizas ĉiumonatan kunsidon.
  • Prepari por kongreso de VEJO
  • Findecidas daton por la 4a SoRen kaj eklaboros por organizado.

Allan ARGOLO

Komitatano A (Brazila Esperantista Junulara Organizo)

BEJO Faris/Faras/Faros

  • Sukcese okazigis la 6-an eldonon de NOVA (Novjara Aranĝo) en urbo Aracaju dum la jarŝanĝo. Venonta NOVA okazos en Amazonio, tuj antaŭ la 51-a BKE.
  • Kunorganizis la 50-an BKE/35-an BEJK (Brazila Kongreso de Esperanto k Brazila Esperantista Junulara Kongreso), okazintaj en Rio-de-Ĵanejro. Venontaj BKE/BEJK okazos en Manaŭo, ĉefurbo de Amazonio, de la 22-a ĝis la 26-a de januaro 2016. Cetere, unuafoje la norda regiono de Brazilo gastigos nacian e-aranĝon.
  • Ebligis la partoprenon de 3 junuloj en la supre menciitaj eventoj per monhelpado.
  • Ebligis la okazigon de la 2-a AMO-seminario en brazilo, kadre de la 50-a BKE.
  • Apogis intensivan kurson laŭ la metodo “Esperanto por Lernejaj Klasoj”, de prof. Josias Barboza kaj ebligis trejnadon de brazilaj junuloj kaj de la kubano Geomar Martínez, por apliko de tiu metodo.
  • Fulme disvastigis esperanton dum la 9-a Bienalo de UNE (Nacia Unuiĝo de Studentoj), ĉefa studenta organizaĝo de brazilo.
  • Daŭrigis/as subvencion por brazilaj junuloj en la postdiplomiĝa kurso en Poznano.
  • Kreis BARK-n (BEJO-Ataŝea Reguliga Komisiono) kaj aprobis la 4-an eldonon de la konkurso BEJO-ataŝeo. La tasko de la komisiono estas igi la konkurson pli efika kaj profitdona al la organizo kaj al la movado.
  • Decidis pri plibonigo de la informfluo en la organizo, kio inkluzivas aktualigon de la retejo, ŝanĝon en la retlisto (transiro de yahoo al google) k daŭrigo de la paĝo ĉe facebook. Daŭrigis/as ankaŭ la kunredaktadon de la ĉefa informilo pri e-movado en brazilo, nome BEL informas.
  • Decidis pri la 2-a VINA (Vintra Aranĝo) kiu okazos de la 4-a ĝis la 7-a de junio en urbo Valinhos (ŝtato San-Paŭlo). Informoj baldaŭ aperos.
  • Zorgos pri aktualigo de sia statuto, por alĝustiĝo al brazila leĝaro.

Mi Faris/Faras/Faros

  • Ĉefe zorgis pri la okazintaj kongresoj en Rio-de-Ĵanejro paralele al strebo postvivi en universitato.
  • Zorgis/as/os pri lokaĵoj en AERĴ (Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro)
  • Kunstarigos BEJO-sekcion en Rio, por plivigligo de lokan e-junularon.

Filippo BOTTA

Komitatano A (Dana Esperanta Junulara Organizo)

Faris

  • kontaktis estron de norvega junularo por estonta komuna projekto – akordis kun Kosmo por la kunordigo de eŭropa projekto de TEJO

Faras

  • kunordigas aranĝon okaze de Roskilde-Festivalo

Faros

  • Partoprenos al du eŭropaj projektoj de TEJO

Baptiste DARTHENAY

Komitatano A (Hungara Esperanto-Junularo)

Faris

  • Kreado de Ĉapelo, reuzebla jQuery kromaĵo por ĉapeligi tekston en retaj formularoj
Pasporta Servo
  • Cimoriparoj
  • Respondadi retpoŝte al la demandoj, petoj
  • Enigo de datumojn papere senditaj

Faras

  • Plibonigas / Daŭrigas la suprajn
  • Renovigo la dizajnon de paĝmarkilo por Esperanto Nederland

Faros

  • Listigi la voĉdoneblajn farendaĵojn por la venontaj versioj de Pasporta Servo
  • Programos la internan informsistemon por la Hungara Esperanto-Junularo

Sarolta BAGÓ

Komitatano A (Hungara Esperanto-Junularo)

Faris

  • ĉeforganizajn taskojn de semajnfina internacia renkontiĝo – temas pri JER 205, fine de marto, proksime al Budapeŝto – vi ĉiuj tre bonvenas! 🙂 detaloj ĉe www.jer.hu
  • (kun)organizajn taskojn por somera, tutsemajna internacia aranĝo – IJS 2015, tuj post la IJK, elkora invito al vi ĉiuj! 😉 www.ijs.hu
  • tradukis la subtekstojn (al la hungara) de filmeto, kiu prezentas denaskulojn kaj denaskulecon, vidu ĉe http://amara.org/de/videos/wDBdCoaBnyw4/info/esperanto-kiel-denaskulo/
  • tradukis kun Stela (Eszter Besenyei, ĉeforganizanto de JES 2015) novan, ĝis nun sekretan-surprizan materialon por la sekva JES – do plia kialo por ke vi partoprenu! temas pri vere interesa afero 😉
  • strebis (kun malmulte da rezulto 🙁 ) revigligi nian komisionan retliston (kultura komisiono)

Faras

  • daŭrigas la organizajn taskojn por JER, IJS, kaj ĝenerale por HEJ
  • iom plu strebos por la komisiono

Faros

  • daŭrigos
  • tradukos subtekstojn (al Eo) por filmo projekciinda dum JER
  • eble kreos novajn Eo-karaokeaĵojn por la sama aranĝo

AZUMA Juki

Komitatano A (Japana Esperanto-Junularo)

Faris:

  • Redaktaj komisionanoj komencis uzi fejsbukon kiel diskutejon por pli efika komunikado.
  • Japana Esperanto-Junularo (JEJ) publikigis numeron 103 de sia organo (La Junuloj).

Faras:

  • JEJ klopodas por realigi interretan balotadon.
  • Oni kunlaboras en redakta komisiono por eldoni venontan numeron de La Junuloj.

Faros:

  • JEJ okazigos balotadon por ŝanĝi regulon, kiu limigas nombron de prezidanto kaj kasisto.

Víctor Iván SOMBRA ARGÜELLES

Komitatano A (Meksika Esperanto-Junularo)

Faris

  • Eron de la rettrejnado por novaj komitatanoj
  • Proponis la aperigon de la financa jara raporto de TEJO sur ĝia paĝo

Faras

  • Retan trejnadon por novaj komitatanoj

Faros

  • Kunvenos meze de februaro por paroli pri kiel aktivigi la Meksikan Esperanto-Junularo-n
  • Retan trejnadon por novaj komitatanoj

Movado (Landa Sekcio: Meksika Esperanto-Junularo)

  • Okazis esperantista kunveno en la ĉefurbo de Meksikio sed mankis la partopreno de MEJ-anoj

Alina Calibe BRÜCKER

Komitatano A (Biciklista Esperantista Movado Internacia)

La 1an de januaro 2015 inter la 16a kaj 17a horo dum JES en Weißwasser(Germanujo) okazis oficiala membrokunveno de BEMI. La estraro kaj mi raportis pri pasintaj okazajoj kaj pri la karavanoj en 2014 kaj tiam sekvis raporto pri la BEMI-ĉemizoj : La unuaj BEMI-ĉemizoj aperis en 2003 pro iniciato de Zef Jégard. La stoko estis jam de kelkaj jaroj elĉerpita krom la ekstremaj grandecoj. Cyrille Pinardon en 2014 zorge refaris kaj plibonigis la desegnon kaj mem antaŭfinancis private la produktadon de 300 ekzempleroj en diversaj grandecoj. La rezulto estas tre bona. Eblas vidi kaj mendi la ĉemizojn en lia retejo www.horizonto.net Estas somera versio kun mallongaj manikoj kontraŭ 39€ kaj vintra kun longaj kontraŭ 43€, plus sendokostoj.

Plu oni ankaux parolis pri tio ke cxijare la ‘ekstremista frakcio’ pligrandiĝas, ĉar pliaj membroj de BEMI planas partopreni en brevetoj. Almenaŭ du intencas veturi Paris-Brest-Paris. Krome per aliĝo al valona federacio BEMI povas doni al membroj licencon kun asekuro. Tiu asekuro certe validas dum brevetoj en Belgio. Ĝi validas ankaŭ ĉe diversaj aliaj biciklosportaj eventoj. Ĉu ĝi asekuras dum karavano, tion Ivo devas esplori. Kiu interesiĝas pri tia asekuro, tiu anoncu sin ĉe Ivo ĝis la 15-a de januaro. Pri la reta cxeesto: BEMI ĉeestas en interreto je tri lokoj:

1. diskutlisto ĉe yahoogroups, uzata laŭ bezono

2. retpaĝo bemi.free.fr

La paĝo dormas, necesas ke iu transprenu kaj revivigu ĝin. Carsten faros tion.

3. facebook-grupo

Okazis sxangxoj en la estraro: Lasta aktiva agado de la prezidanto okazis en 1993. La membroj akceptas lian demision, kaj elkore dankas lin ke li lasis nin trankvile fari la laboron. Carsten kandidatis kiel nova prezidanto.

En la voĉdono ĉiuj ses voĉdonis por Carsten. Ivo proponis elekti plian estraranon. En la voĉdono ĉiuj ses subtenis la proponon. Por la posteno kandidatis Alina. En la voĉdono ĉiuj ses vocxdonis por Alina. BEMI komencas la novan jaron kun nova estraro:

Carsten Mischke (prezidanto)

Ivo Miesen (ĝenerala sekretario)

Alina Brücker (estrarano, reprezentanto en la komitato de TEJO)

Jen cxio pri nia kunsido.

Krome oni poste decidis okazigi tri karavanojn en 2015:

1. Al PSI oni startos marde, 31-a de marto 2015 en Hannover kaj alvenos vendrede, la 3an de aprilo en Winterberg. Tio estas cxirkaux 210 km en 4 tagoj.

2. Al IJK oni startos merkrede, 29a de julio 2015 en Mol (Belgio) kaj alvenos dimancxe, la 2a de auxgusto en Wiesbaden. Tio estas cxirkaux 360 km en 5 tagoj.

3. Fulmkaravano al KISO, diancxon, la 9an de auxgusto de Wiesbaden al Marburg cxirkaux 130 km en unu tago.

Michal MATÚŠOV

Komitatano A (Esperanto-Universala Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio)

Faris:

  • laborado pri muzika programo dum Junulara E-Semajno (JES) 2014-2015 en Germanio
  • kunkreis kompilon “Compil 1D-MP #01” de FLIM (Federacio de la Sendependaj Eldonejoj de MezPirineoj) kiu estas senpage elŝutebla kaj enhavas 2 Esperantlingvajn kantojn – http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/816092
  • publikigis muzikvideon de Jonny M por la kanto Majstroj de l’ diskej’ – http://youtu.be/wfsVigtwdwA
  • publikigis muzikvideon de Martin & la Talpoj por la kanto Gefratoj – http://youtu.be/EeXMv94AU
  • teĥnike prilaboris sian elŝutejon kaj plirapidigis ĝin http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/

Faras:

  • preparado de muzika programo por UK 2015 en Lille, Francio

Dorota RODZIANKO

Komitatano B

Faris:

  • kunorganizis kaj partoprenis JES 2014 (Junulara E-Semajno) kiu okazis en Weißwasser, Germanio (http://jes.pej.pl/) respondecante pri administrado kaj akceptado de la partoprenantoj
  • realiĝis al TEJO kaj PEJ (Pola Esperanto-Junularo)
  • kune kun Nils Klünder prilaboradis administran sistemon por IJK 2016
  • komencis kunmetadi gvidliniojn pri novula programo
  • skribis miajn rimarkojn pri la nova TEJO-retejo
  • partoprenis LKK-kunsidon de UK 2016 (https://www.facebook.com/uk2016)
  • sukcesis ripozeti! 🙂

    http://blogo.ikso.net/2015/02/negtabulumado-en-malaltaj-tatroj/

Faras/Faros:

  • kun Nils prilaborados administran sistemon por IJK 2015
  • preparas gvidliniojn pri novula programo
  • praparas novajn varbilojn por SES 2015 (Somera Esperanto-Studado) http://ses.ikso.net/
  • kompilos postJESan mesaĝon al partoprenintoj de JES 2014 kaj dissendos ĝin
  • kunlaborados pri okazigo de SES 2015, IJK 2015, SAT-kongreso 2014 kaj aliaj aranĝoj.
  • varbos pri eblo iĝi volontulo kadre de EVS (Eŭropa Volontula Servo) ĉe E@I (Edukado@Interreto)

    http://blogo.ikso.net/2015/02/farigxu-ecxei-volontulo-ekde-marto-aux-aprilo/

Judith MEYER

Komitatano C

Faris:

  • trejnis homojn pri uzado de reto 2.0 en esperantaj organizoj – partoprenis en germana kunsido pri la estonteco de la JES – verkis priskribon de proponata seminario pri komunikado (kun Sara) – elpensis agadojn pri la Tago de la Denaska Lingvo
  • dissendis alvokojn por trovi denaskulojn por nia filmeto – trejnis denaskulojn pri kreado de taŭga filmeto
  • rememorigis kontribuantojn pri la filmado
  • ĝojis pri ensendo de kontribuoj
  • partoprenis en KER kunsido pri afrika agado
  • agadis por Esperanto en nove formiĝanta organizo por poliglotoj – alskribis Esperantistojn por kontribui al la Poliglota Kunveno

Faras:

  • redaktas / kunmuntas la filmetojn de la denaskuloj
  • cerbumas pri nova Esperanto-konkurso antaŭ la Poliglota Kunveno

Faros:

  • enretigos la muntotan filmeton
  • subtitoligos la muntotan filmeton en Esperanto
  • alskribos homojn por traduki ĝin en kiel eble plej multe da lingvoj (helpo bonvena!)
  • verkos tekstojn kaj organizos varbadon okazontan la 21an de februaro (helpo bonvena!)
  • daŭre elserĉos eblecojn antaŭenigi Esperanton ene de la poliglota komunumo

Olga ŜILAJEVA

Komitatano C

Faris:

  • havis ŝtatan ekzamenon kaj ricevis la duan profesion – tradukisto de la angla
  • verkis sciencan kontribuon por Kontakto
  • helpetis al organizantoj de la konkurso “Teo kaj Amo”
  • gajnis la 11-an lokon (duan premion) en la konkurso
  • estis senpage invitita en Ĉinion kiel oficiala raportisto de la konkurso

Faras:

  • aktivas en laborgrupo pri proksimiĝanta BRIKS-kunveno en Rusio
  • kunverkis leteron al la prezidento Putin pri ebla uzo de Esperanto kiel labora lingvo de BRIKS
  • kunlaboras kun Rusia Junulara Unio pri BRIKS-demandoj
  • tradukas paĝaron de la IJK en Germanio
  • preparas TEJO-programon por Rusiaj Esperanto-tagoj (RET)
  • okupiĝas pri revigligo de REJM

Faros:

  • daŭre preparos materialojn por agadi dum la BRIKS-kunveno
  • tradukos paĝaron de IJK kaj poste paĝaron de TEJO
  • pripensos kontribuojn por EsPrimo-11