Home > Dokumentoj > Aprilo 2015 [Cirkulero 122]

Al la numero kontribuis:

  1. Łukasz ŻEBROWSKI (Prezidanto)
  2. Tomasz SZYMULA (Ĝenerala Sekretario)
  3. Michael Boris MANDIROLA (Vicprezidanto)
  4. POÓR Veronika (Estrarano)
  5. Paweł FISCHER-KOTOWSKI (Volontulo)
  6. Tobiasz KUBISIOWSKI (Komitatano A, Komisiito pri Komisiono pri Adoleska Agado)
  7. Sara SPANÒ (Komisiito pri Komisiono pri Aktivula Trejnado)
  8. Arina OSIPOVA (Komitatano A, Komisiito pri Komisiono pri Kulturo)
  9. Allan ARGOLO (Komitatano A)
  10. Baptiste DARTHENAY (Komitatano A)
  11. Sarolta BAGÓ (Komitatano A)
  12. Michele GUERRIERO (Komitatano A)
  13. AZUMA Juki (Komitatano A)
  14. Enric BALTASAR (Komitatano A)
  15. Michal MATÚŠOV (Komitatano A)
  16. Ariadna GARCÍA GUTIÉRREZ (Komitatano B)
  17. Romualda JEZIOROWSKA (Komitatano B)
  18. Dorota RODZIANKO (Komitatano B)
  19. Judith MEYER (Komitatano C)
  20. Olga ŜILAJEVA (Komitatano C)

Łukasz ŻEBROWSKI

Prezidanto

Faris:

* helpis al Tuśka dun ŝia volontulado por TEJO (EVs kaj tradukado de tejo.org)

* verkis raporton por Kontakto pri ebleco organizi IJKn en Burundo

* kunsidis pri Erasmus+ projekto kun Afriko

* ĝoje sciigis la Komitaton pri du sukcesaj subvencipetoj de TEJO (la administra kaj Seed Funding por venigi afrikanojn al IJK)

* respondis demandojn de Libera Folio pri sukcesaj subvencipetoj de TEJO: http://www.liberafolio.org/2015/tejo-ricevis-eu-subvencion-de-20-000-euroj

* kreis kunordigan dokumenton pri Esperanto-aranĝoj en Eŭrop en junio-septembro 2016

* preparis novan trello-tabulon por superrigardi subvencipetojn

Faras:

* kunlaboras kun afrikaj subvenciitoj pri ilia vojaĝo al IJK

* kune kun Tim kaj Tuśka laboras pri la nova tejo.org kaj ĝia tradukado (kaj problemoj aperantaj dum tradukado)

* kunlaboras pri kreado de katalogo de trejnmaterialoj ĉe tejo.org

* finpreparas la trijaran strategio de TEJO

* kolektas informojn pri subvenciebloj por Afriko

Faros:

* verkos raportojn por tejo.org pri la vizito en Afriko kaj publikigos fotojn

* verkos KER-raporton pri trejnado en Kenjo

* partoprenos kunvenon de PEJ

Tomasz SZYMULA

Ĝenerala Sekretario (respondeca pri: Komisiono pri Adoleska Agado)

Faris

  • partoprenis la estrarkunsidon en Novara
  • partoprenis en JER
  • voĉdonadon pri kondomoj
  • novan buĝeton de JES
  • la trian fojon senrezulte alvokis por verkanto de la esperantuja rakonto por duolingo kaj tristas pri tio

Faros

  • ekserĉos realigantojn de la kondoma projekto

Nico HUURMAN

Kasisto

Ne kontribuis

Michael Boris MANDIROLA

Vicprezidanto (respondeca pri: Komisiono pri Landa Agado)

ĉi tie mi petas (por certcerta sekureco de la enhavo vi povas ankaŭ kiel komento)

(tsz)

Tina TIŠLJAR

DuaVicprezidanto

Ne kontribuis

POÓR Veronika

Estrarano (respondeca pri: Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, Komisiono pri Aktivula Trejnado, Komisiono pri Scienca kaj Faka Agado, Komisiono pri Homaj Rimedoj)

En marto 2015 la komisiono pri Eksteraj Rilatoj:

  • Financoj
    • diskutis pri kiel havi sufiĉe da mono por daŭrigi niajn agadojn samaltkvalite kiel antaŭe, aŭ eĉ pli, por plivastigi nian agadon
    • dankis al FoJE la eblon partopreni en Info Day kaj menciis ke TEJO ankaŭ ricevis la administran subvencion
  • Retpaĝo pri KER
  • Eŭropo
    • Sara Spanò, Danilo Bastos kaj Veronika Poór prizorgis la > semajnajn kurierojn de FoJE (Forumo Junulara-Eŭropa)
    • kontribuis al la bulteno de EEU
    • Léon Schnelldorfer, Michael Boris Mandirola kaj Veronika Poór pretiĝas por la reprezentado en la Membrokonsilio de FoJE
    • Anna Maria Koniecpolska-Lachowska kaj Emanuele Regano pretiĝas al seminario “Mind your language”
    • Francesco Maurelli estis selektita de FoJE por partopreni en CELAC-EU Youth Days, do li estas unu el 20 junuloj, kiuj reprezentas la Eŭropan Junularon tie
    • Veronika Poór estis selektita de FoJE por partopreni en kunveno pri junulara laboro kaj por partopreni en la Digital Storytelling Workshop
  • Mondo
    • diversaj aktivuloj kandidatiĝis al diversaj eventoj
    • Fernando Maia Jr. respondis al reta enketo: Youth Policies > Monitoring and Evaluation Guidance: Questionnaire for Youth Organizations
  • aliaĵoj
    • kontaktis UEA-n por paroli pri la rettrejnado de TEJO
    • multaj aktivuloj multe retumis kaj pri tio ĝisdatigis la aliajn 🙂

En marto 2015 la komisiono pri Homaj Rimedoj:

  • parolis pri varbado de komisiono
  • parolis pri sciigo de LSj kaj FSj pri la eblo uzi Lernu-n kiel > varbilon
  • dissendis mesaĝon kaj enketilon al individuaj membroj

En marto 2015 mi:

  • zorgis pri diversaj estraraj taskoj, partoprenis estrarkunsidon – konsilis al Tuŝka pri taskoj, pri la subvencipetado
  • ĝuis partopreni kaj kunorganizi la bonetosan lokan klubon en Világcsücsök
  • klopodis pretiĝi pri la kuntrejnado kun trejnistino, kiu lernis Esperanton cele al kune trejni
  • ĝojegis pro la ricevo de pluraj subvencioj
  • ĝuis la kunlaboron en Muzaiko kaj kun la komisiitoj pri scienca kaj faka agado kaj aktivula trejnado

Alexandre RAYMOND

Estrarano (respondeca pri: Komisiono pri Informado, Komisiono pri Kulturo, Komisiono pri Pasporta Servo)

Ne kontribuis

Paweł FISCHER-KOTOWSKI

Volontulo

Faris:

* partoprenis en la estrara kunveno en Novara, Italio

– protokolis

– prizorgis la repagojn

* partoprenis en la dissendado de la Dua Bulteno (100-a UK)

* prelegis pri TEJO en la Esperanto-klubo de Alkmaar

* verkis priskribon pri la strukturo de TEJO por tejo.org

* plenumis kutimajn taskojn de la volontulo:

* traktado de la poŝto kaj retpoŝto

* aktivado de TEJO en Facebook kaj Twitter

* provlegado de TEJO-aktuale

* teknika helpo en la provlego de “Kontakto” kaj “TEJO tutmonde”

* laŭtlegado por la revuo “Esperanto”

Faras kaj faros:

  • plenumos kutimajn taskojn de la volontulo

Tobiasz KUBISIOWSKI

Komitatano A (Pola Esperanto-Junularo), Komisiito pri Komisiono pri Adoleska Agado

Faris

  • partoprenis skajpkunsidon pri JES,
  • partoprenis Junularan Esperanto-Renkontiĝon en Verőce (Hungario) kaj tie:
    • kunsidis pri JES 2015,
    • gvidis fulmokurson de la pola kaj hungara lingvoj,
  • voĉdonis pri la kondoma decido.

Faras

  • preparas adoleskan programon por la sekva JES,
  • varbas por la JES (http://jes.pej.pl/2015)

Faros

– partoprenos la kunvenon de Pola Esperanto-Junularo en Varsovio (https://www.facebook.com/events/1610349202528186/),

– dissendos la aprilan *pejaktuale.

Sara SPANÒ

Komisiito pri Komisiono pri Aktivula Trejnado

Dum marto la Komisiono de TEJO pri AT:

  • pliintensigis la uzadon de Trello por organizi sian laboron; – daŭrigis la rettrejnadojn pri grupformado, teamlaboro kaj projektmastrumado, pri intertraktado, pri eksteraj rilatoj kaj pri kiel esti efika komitatano A kaj B;
  • daŭrigis la kunplanadon, kunlabore kun UEA, de sia onta aktiva partopreno en la venontaj AMO-seminarioj;
  • antaŭenigis la realigadon de la venontaj rettrejnadoj;
  • kungvidis trejnseminarion – okazintan dum renkontiĝo en Italio lige al Grundtvig-partnerado – kunlabore kun juna profesia neesperantista trejnistino (Elisa Vola el Italio);
  • kunplanis trejnseminarion – okazigotan dum IJF lige al

    Grundtvig-partnerado kunlabore – kunlabore kun juna profesia neesperantista trejnistino (Eliza Popper el Hungario);

  • konkrete antaŭenigis la laboron pri la strukturo de la parto pri Aktivula Trejnado kadre de la nova retejo de TEJO;
  • ekpripensis la enhavon de novaj Eŭropaj projektoj fokusitaj pri aktivula trejnado.

Arina OSIPOVA

Komitatano A (Rusia Esperantista Junulara Movado), Komisiito pri Komisiono pri Kulturo

REJM faras

  • preparas junularan programon por regiona ural-siberia renkontiĝo EsPrimo

http://ural-sib.org/eo/informletero-no-2

  • praktikas Esperanton por sukcesaj rezultoj de KER-ekzameno maje

REJM faros

  • preparos junularan programon por Rusiaj Esperantaj Tagoj en julio
  • tradukos la informon pri IJK 2015 al la rusa
  • tradukos TEJO-paĝaron
  • gvidos la grupon pri IJK 2016 en rusia social reto Vkontakte

Allan ARGOLO

Komitatano A (Brazila Esperantista Junulara Organizo)

BEJO Faris/Faras/Faros

– Enkondukis malgrandan projekton okaze de la internacia tago de la patrina lingvo.

– Daŭrigas plibonigadon de la informfluo en la organizo: aktualiĝatas la retejo, la retlista transiro (de yahoo al google) efektiviĝis kaj la paĝo ĉe facebook daŭre viglas.

– Daŭrigis/as ankaŭ la kunredaktadon de la ĉefa informilo pri e-movado en brazilo, nome BEL informas.

– Reaktivigis la aferon pri kreado de Komisiono pri Eksteraj Rilatoj por BEJO

– Subtenis la kreadon de KarEJO, junulara e-grupo de rio-de-Ĵanejro

– Kune kun Brazila Esperanto-Ligo, lanĉis publikan enketon por taksado de nuntempaj Brazilaj Kongresoj de Esperanto (BKE) kaj Brazilaj Esperantistaj Junularaj Kongresoj (BEJK)

– Starigis laborbrigadon por la biblioteko de BEL en Braziljo

– Zorgas pri la 2-a VINA (Vintra Aranĝo) kiu okazos de la 4-a ĝis la 7-a de junio en urbo Valinhos (ŝtato San-Paŭlo). Jen la aliĝilo kaj la paĝo en facebook .

– Zorgos pri aktualigo de sia statuto, por alĝustiĝo al brazila leĝaro.

– Enpostenigis la junulo Matheus Arantes kiel BEJO-ambasadoro. Li vojaĝos tra eŭropo dum 3 monatoj kaj tie reprezentos BEJO.

Mi Faris/Faras/Faros

– Kunstarigis KarEJO (junulara esperanto grupo de rio-de-Ĵanejro), kio fakte estas BEJO-sekcio en Rio. Jen nia paĝo

– Zorgis/as/os pri lokaĵoj en AERĴ (Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro)

– Kunorganizis Trejnadon por kursgvidantoj de esperanto en rio

– Kunorganizas e-renkontiĝon de ŝtato rio-de-ĵanejro, okazonta maje

– Aranĝis plian numeron de la revueto Rio Esperantista, kontrolebla ĉi tie.

– Prilabor(et)as muntadon de videoj laŭ registraĵoj de pluraj prelegoj en esperanto okazintaj en brazilo.

Baptiste DARTHENAY

Komitatano A (Hungara Esperanto-Junularo)

Pasporta Servo

  • Respondado de la retmesaĝoj
  • Plu programado:
    • la profiloj estas videblaj de ĉiuj, kaj redakteblaj de la administrantoj, tio por helpi la kontrolado
    • la paĝoj estas malpli pezaj kaj ŝarĝas (multe) pli rapide
    • aŭtomata sistemo por db-savkopioj

Hungara Esperanto-Junularo

  • Pluprogramado de la interna datenbazo kaj dissendolisto-sistemo
  • Helpeto pri la teknika parto de la HEJ-manlibreto (kun MkDocs)
  • Grafika arto: reklambildoj, mojosaj insignoj, ktp.
  • Helpanto dum JER kaj faris la retpaĝon

Esperanto-Nederlando

  • Nova paĝmarkilo por EoNL: grafika arto kaj antaŭprint-laboro.

Sarolta BAGÓ

Komitatano A (Hungara Esperanto-Junularo)

Faris

  • mi ĉeforganizis JER 2015
  • mi partoprenis kunsidojn tie pri la venonta JES (http://jes.pej.pl/2015/), kiun PEJ kaj HEJ kunorganizas + diskuton pri TEJO
  • burokrataĵoj: ni (re)akceptis la novan statuton, ekde nun HEJ havas oficiale estron (Teodóra Tóth; la nova leĝo devigis nin elekiti iun)
  • ni kelkaj kunsidis post JER, kie interalie ni decidis regule organizi personajn kunsidojn por efikigi nian labroon kaj regajni la entuziasmon
  • ni produktigis pompajn Eo-insignojn (donaco + interna reklamado)
  • ni konsentis pri produktigi allogajn novajn reklamilojn pri Eo. kaj HEJ (verŝajne flugfoliojn kaj/aŭ paĝmontrilojn)

Faras

  • mi-ni aranĝas post-taskojn de JER (dankletero kaj enketilo, fotaro, adresaro)
  • ni faras niajn burakratiajn taskojn koncerne la statutoŝanĝon k.s.
  • Teó (nia freŝbakita estrino) helpas traduki la TEJO-retejon al Eo.
  • ni strebas reklami JES kaj IJS-n dum IJF

Faros

– ni daŭrigos la ĉiusemajnan novan Eo-klubon en Budapeŝto

– ni regule kunsidos (persone)

– kaj ni daŭrigos niajn agadojn koncerne la eventojn, kiujn ni kunorganizas (IJS, JES)

Michele GUERRIERO

Komitatano A (Itala Esperantista Junularo)

FARIS:

  • organizis, plumastrumis, partoprenis IJF-n 2015 en Brusson (AO). Granda sukceso kaj multe da komplimentoj;
  • dum IJF 2015 nova estraro de IEJ estis elektita: Emanuele Regano (Prezidanto), Zuzana Kozuchova (Vicprezidanto), Andrea Manfredi (Trezoristo), Alberto Vitale (Gxenerala Sekretario), konsilantoj: Konstanze Sjoerd, Filippo Botta, Michael Boris Mandirola, Walter Bruno. Michele Guerriero kaj Lobo Fenris ne rekandidatigxis;

    Rimarku ke en la estraro de IEJ estas kaj pluestraranoj (Michael Boris Mandirola, Zuzana Kozuchova, Andrea Manfredi) kaj pluRestraranoj (Zuzana Kozuchova prezidantino de SKEJ, Filippo Botta prezidanto de DEJ);

  • dua komitatano por IEJ elektitis: Emanuele Regano;

FARAS:

  • pripensas sendependigi IEJ-n de IEF. La propono estis prezentita dum la jarasembleo de IEJ;
  • renovigas retejon de IEJ;
  • plukunlaboras en la organizado de IJK en Wiesbaden;
  • plukunlaboras en la organizado de Itala Kongreso;

FAROS:

  • pri la estontaj projektoj, la nova komitatano de IEJ Emanuele Regano klarigos, per ideoj de la estraro de IEJ mem

AZUMA Juki

Komitatano A (Japana Esperanto-Junularo)

Faris:

  • Japana Esperanto-Junularo (JEJ) publikigis numeron 105 de sia organo (La Junuloj).
  • Okazis estrar-balotado kaj elektiĝis nova estraro.
  • Subvenciis du membrojn de JEJ por trapasi KER-ekzamenon.

Enric BALTASAR

Komitatano A (Kataluna Esperanto-Junularo)

Faris

– Kreis la portalon Poemoj.net (marto)

Faras

– Publikigas unu poemon ĉiutage en poemoj.net

– Administras veganarto.net

– Publikigas unu fojon semajne en finavenko.net

– Publikigas preskaŭ ĉiutage Esperanto-lecionojn en enricbaltasar.com

– Aranĝas la Hispanan Esperanto-Kongreson de 2015 (majo)

Faros

– […]

Michal MATÚŠOV

Komitatano A (Esperanto-Universala Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio)

Faris:

  • ekdistribuado de la muzika albumo “Emocioj” (liriko kaj ĥoro) de Veselin Damjanov kaj Joëlle Rabu ankaŭ en Elŝutejo de Vinilkosmo
  • en TEJO voĉdonis pri kondomoj

Faras:

  • preparado de muzika programo por UK 2015 en Lille, Francio
  • konstanta informado pri Esperanta muziko en http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo kaj sociaj retejo

Ariadna GARCÍA GUTIÉRREZ

Komitatano B

FARIS:

  • Dum la 4a Kuba Esperanto Renkontiĝo (KERo 2015) prezentis esplorojn pri praktika uzo de Esperanto en rilato kun mia studfako Informaj Sciencoj, pri la renovigo de la Informa Arkitekturo de la retpao Ameriko.org.
  • Prezentis prelegeton pri “Kiel atingi niajn eblajn uzantojn” en la fako Informado
  • Denove kontaktis kun Michael Boris por insisti pri restarigo de la Amerika Komisiono de TEJO. De tio ĉi ni havis novan rezulton: mi skribis al Guido Martín, de la Universitato de Kostariko por priparoli la temon kaj la disponon de la esperantistoj en tiu lando kunlabori por tiu celo

FARAS:

  • Atendas reagon de tiu esperantisto el Kostariko kaj agadas ĝenerale por KEA en facebook-retpagxo ĉar nun mem mi jam ekkomencis prepari mian diplomiĝan universitatan laboron kiu ankaŭ temos pri Esperanto, specifife pri esperanta terminologio.
  • Mi estas je via dispono por bezonatajn taskojn

FAROS:

  • Daŭre insistos pri la temo Amerika Komisiono de TEJO
  • Daŭre laboros en Aktivulaj Trenadoj

Komento: Mi volas informi ke mi, kiel Komitatano B por TEJO en mia lando, informis al la junaj esperantistoj pri mia tasko kaj dispono estis ponto inter ili kaj vi en TEJO por sendado de komentoj, sugestoj, demandoj, sed pri tio gxis nun alvenis nenio al mi. Mi klopodas informi kiel eble plej multe pri la atingoj de TEJO intertempe.

Romualda JEZIOROWSKA

Komitatano B

Faris

– partoprenis PEJ-semajnfinon en Bjalistoko

– tradukadis tekstojn pri koncertoj al la polan por IJK 2016

– partoprenis kunsidon de Elekta Komisiono kaj ekis parolojn kun eblaj kandidatoj

– organizis kaj ĉeestis kunsidon de LKK en Vroclavo (vizito en kongresejo kaj studentahejmo por IJK 2016)

Faras

– partoprenas IJF en Brusson (Italio) – kadre de projekto Erasmus+

– preparas kunsidon de Pola Esperanto-Junularo kun elekto de nova estraro (Varsovio 17-19.04)

– parolas kun eblaj kandidatoj nome de Elekta Komisiono

Faros

– ĉeestos kunvenon de PEJ kaj kandidatiĝos al la nova estraro de ĝi

– helpos reorganizi PEJ – novaj defioj, difinoj de roloj ĉe nova estraro

– daŭrigos laboron pri Elekta Komisiono

– daŭrigos serĉadon de helpantoj por IJK 2016

– helpetos pri tradukado de TEJO.org

Dorota RODZIANKO

Komitatano B

Faris:

– helpis al Tuśka ĉe skribado de monpeto por akcepti novajn volontulojn por TEJO

– voĉdonis pri la kondoma decido

– aliĝis al TER (Tutslovakia Esperanto-Renkontiĝo, http://ter.esperanto.sk/), kiun organizas revivigata Slovakia Esperanta Junularo.

Faras/os:

– varbis pri eblo iĝi volontulo kadre de EVS (Eŭropa Volontula Servo) ĉe E@I (Edukado@Interreto) ekde aŭtuno 2015

– kun Nils prilaborados administran sistemon por IJK 2015 (Internacia Junulara Kongreso, http://ijk2015.tejo.org/)

– preparas/-os gvidliniojn pri novula programo

– kompilos postJESan mesaĝon al partoprenintoj de JES 2014 kaj dissendos ĝin

– kunlaboradas pri okazigo de SES 2015 (Somera Esperanto-Studado, ses.ikso.net), IJK 2015 (Interancia Junulara Kongraso, ijk2015.tejo.org), SAT-kongreso 2015 (sat.ikso.net), UK 2016 (Universala Kongreso de Esperanto, www.nitra2016.sk/eo/) kaj aliaj aranĝoj

– kun Lukiz prilaboros evaluadon de la seminario pri organizado de eventoj

Judith MEYER

Komitatano C

Faris

– Preparis Esperantaĵojn por la Poliglota Kunveno, ekzemple jOmO-koncerton, konkurson pri lernado de Esperanto kaj altnivelan parolkonkurson, gufujon – Plusendis diversajn ideojn kaj novaĵojn

Faras

– Tro okupiĝos pri la Poliglota Kunveno ĉi-monate, do nenion planas

Faros

– Maje analizos la rezultojn de la denaskula kampanjo

Olga ŜILAJEVA

Komitatano C

Faris

– kunverkis leteron al la prezidento Putin pri ebla uzo de Esperanto kiel labora lingvo de BRIKS

– trovis kontaktojn por kunlabori dum BRIKS-kunveno

Faras

– aktivas en laborgrupo pri proksimiĝanta BRIKS-kunveno en Rusio

– daŭre kunlaboras kun Rusia Junulara Unio pri BRIKS-demandoj

– prepariĝas por vojaĝi al filmefstivalo “Teo kaj Amo” en Ĉinion

Faros

– daŭre preparos materialojn por agadi dum la BRIKS-kunveno

– partoprenos filmfestivalon en Ĉinio, vojaĝos tra Ĉinio