Home > Dokumentoj > Junio 2015 [Cirkulero 124]

Al la numero kontribuis:

  1. Łukasz ŻEBROWSKI (Prezidanto)
  2. Tomasz SZYMULA (Ĝenerala Sekretario)
  3. POÓR Veronika (Estrarano)
  4. Paweł FISCHER-KOTOWSKI (Volontulo)
  5. Tobiasz KUBISIOWSKI (Komitatano A, Komisiito pri Komisiono pri Adoleska Agado)
  6. Sara SPANÒ (Komisiito pri Komisiono pri Aktivula Trejnado)
  7. Emanuele REGANO (Komitatano A)
  8. Sarolta BAGÓ (Komitatano A)
  9. Michal MATÚŠOV (Komitatano A)
  10. Dorota RODZIANKO (Komitatano B)
  11. Enric BALTASAR (Komitatano A)
  12. NGUYỄN THỊ Phượng (Flama) (Komitatano A, Komisiito pri Komisiono pri Landa Agado: Azio)
  13. AZUMA Juki (Komitatano A)
  14. Judith MEYER (Komitatano C)
  15. Albert Stalin TANCINCO GARRIDO (Komitatano B)
  16. Olga ŜILAJEVA (Komitatano C)

Łukasz ŻEBROWSKI

Prezidanto

Faris:

  • patriĝis! 🙂
  • verkis artikolon por Revuo Esperanto pri subvencipetoj de TEJO
  • finpreparis la trijaran strategio de TEJO, atendas estraran aprobon kaj baldaŭ prezentos al la komitato

Faras:

  • kunlaboras kun afrikaj subvenciitoj pri ilia vojaĝo al IJK
  • kune kun Tim kaj Tuśka laboras pri la nova tejo.org kaj ĝia tradukado
  • kunlaboras pri kreado de katalogo de trejnmaterialoj ĉe tejo.org

Faros:

  • prezentos al la komitato la trijaran strategion de TEJO
  • helpos al Tomasz pri TEJO-komitataĵoj dum IJK

Tomasz SZYMULA

Ĝenerala Sekretario (respondeca pri: Komisiono pri Adoleska Agado)

Faris/Faras

  • helpis pri trelligo de TEJO tutmonde
  • respondadis demandojn de novaj lernantoj de la nova kurso ĉe Duolingo kaj lernadis-korektadis frazojn,
  • partoprenis retan estrarkunsidon,
  • aldonis Emanuele al la Komitato
  • strebas finfari ĉiujn aferojn kiuj finendas sed ne transdonindas al la sekva ĝensek/estraro

Faros

  • finokupiĝos pri tejo programeroj dum IJK
  • grafikojn por PEJ-gaĝetoj (skribiloj, sakoj, legsignoj ktp) – se iu pretas helpi al mi transformi RGB .svg al CMYK estus mirinde 🙂
  • se eblos preparos emblemproponon por konkurso por la Vroclava IJK

Nico HUURMAN

Kasisto

Ne kontribuis

Michael Boris MANDIROLA

Vicprezidanto (respondeca pri: Komisiono pri Landa Agado)

Ne kontribuis

Tina TIŠLJAR

DuaVicprezidanto

Ne kontribuis

POÓR Veronika

Estrarano (respondeca pri: Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, Komisiono pri Aktivula Trejnado, Komisiono pri Scienca kaj Faka Agado, Komisiono pri Homaj Rimedoj)

En majo 2015 en la komisiono pri Eksteraj Rilatoj:

  • Ĉeeste okazis
    • prizorgis TEJO-budon ĉe la YOFest en Bruselo
    • Veronika Poór partoprenis la kunsidon de la gvidorgano de IKRJO – Ĉeeste planitas kaj certas
    • Naga Siva Kotha estis akceptita por reprezenti TEJOn en IYONS kunveno
    • Klára Ertl partoprenos la 9an Junularan Forumon de Unesko kaj pretiĝkunvenon por ĝi
    • skipo de TEJO partoprenos la III ECPD Junularan Forumon – Zuzana Kozuchova kandidatiĝis kaj estis akceptita por partopreni Eventon pri Kvalito de Laborkreado por Gejunuloj
    • partopreno en la Movada Foiro de UK
  • Ĉeeste planitas sed ne certas
    • Ana Ribeiro kaj Rafael Zerbetto kandidatiĝis por Euro-BRICS kunveno – Mlossi Saidi estis proponita por esti unu el la du junuloj, kiuj altnivele reprezentos la tutmondan junularon en la Globa Forumo pri junularo, paco kaj sekureco kaj aldone pluraj aktivuloj kandidatiĝis por partopreni ĝin
    • Léon Schnelldorfer kandidatiĝis al Eŭrop-Araba Junulara Forumo – Rete
    • pli ol 10 TEJO-aktivuloj kandidatiĝis al diversaj laborgrupoj de FoJE
    • Walter Bruno, Michael Boris Mandirola, Francesco Maurelli kaj Veronika Poór respondis al ampleksa reta konsultado de membroorganizoj de FoJE
    • Veronika Poór partoprenis kunsidon de la interŝanĝaj organizoj – grupo en FoJE

En majo la komisiono de TEJO pri homaj rimedoj:

  • daŭrigis pripensadon pri kiel pli bone varbi la eblojn agi en TEJO, kaj proponis ke estu en Lernu fadeno Aktivu por TEJO kaj tion proponis por la Estraro de TEJO
  • kunlabore kun Chuck Smith ebligis ke tiuj, kiuj sekvas en Duolingo Esperanton aŭdu pri TEJO kaj eble vizitu ties retpaĝon

Mi:

  • ĝojis pro eblo lerni Esperanton per Duolingo
  • ĝojegis pro la apero de speciala eldono pri Esperanto de la scienca ĵurnalo INDECS, kiun mi iomete kunkreis
  • partoprenis la TEJO-budon dum YoFest
  • partoprenis la Task-Force kunvenon de IKRJO
  • partoprenis plurajn retkunvenojn, inter ili pri la junulara programo de UK (venu ĉiuj, kiuj povas! 🙂 )
  • ĝuis kunkrei kun Sara, la komisiito de TEJO pri Aktivula Trejnado novan rettrejnadon pri subvencipetoj
  • partoprenis la lokan, Budapeŝtan klubon Világcsücsök
  • muntis por Muzaiko

Alexandre RAYMOND

Estrarano (respondeca pri: Komisiono pri Informado, Komisiono pri Kulturo, Komisiono pri Pasporta Servo)

Ne kontribuis

Paweł FISCHER-KOTOWSKI

Volontulo

Faris:

  • partoprenis en YO!Fest en Bruselo
  • ĝisdatigis la informojn en la TEJO-parto de la Jarlibro 2015
  • plenumis kutimajn taskojn de la volontulo:
    • traktado de la poŝto kaj retpoŝto
    • aktivado de TEJO en Facebook kaj Twitter
    • provlegado de TEJO-aktuale
    • teknika helpo en la provlego de “Kontakto” kaj “TEJO tutmonde”
    • laŭtlegado por la revuo “Esperanto”

Faras kaj faros:

  • daŭre tenas kontakton kun la subvenciitoj de “Partoprenu en IJK” por organizi iliajn vojaĝojn kaj repagojn
  • plenumos kutimajn taskojn de la volontulo

Tobiasz KUBISIOWSKI

Komitatano A (Pola Esperanto-Junularo), Komisiito pri Komisiono pri Adoleska Agado

Mi

Faris:

  • engaĝiĝis en organizado de Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo 2015,
  • kadre de organizado de JES:
    • traktis administrajn aferojn,
    • partoprenis kunsidon,
  • verkis etan laboraĵon pri Interlingvistikaj Studoj en Poznano por lernejo.

Faras:

  • traktas novajn aliĝojn kaj antaŭpagojn por JES 2015.

Faros:

  • daŭre traktos la administrajn aferojn por JES 2015,
  • partoprenos skajp-kunsidon pri Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo 2015,
  • (espereble) verkos artikolon pri Komisiono de Adoleska Agado

Sara SPANÒ

Komisiito pri Komisiono pri Aktivula Trejnado

Dum majo la Komisiono de TEJO pri AT:

  • antaŭenigis la realigadon de la venontaj rettrejnadoj – inter kiuj tiun pri subvencipetado, por lanĉi ĝin komence de junio;
  • daŭrigis la rettrejnadojn pri grupformado, teamlaboro kaj projektmastrumado, pri intertraktado, pri eksteraj rilatoj kaj pri kiel esti efika komitatano A kaj B;
  • daŭrigis la kunplanadon, kunlabore kun UEA, de sia onta aktiva partopreno en la venontaj AMO-seminarioj;
  • kunlabore kun la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, starigis kontaktojn kun profesiaj trejnistoj kaj reklamis partoprenon en trejnadoj de neesperantistaj organizoj;
  • pliintensigis la uzadon de Trello por organizi sian agadon; – pripensas starigon de novaj EU-projektoj fokusitaj pri AT, kaj en Eŭropo kaj en aliaj kontinentoj.

NGUYỄN THỊ Phượng (Flama)

Komitatano A (Vjetnama Esperantista Junulara Organizo), Komisiito pri Komisiono pri Landa Agado: Azio

Agadoj de VEJO kaj mi

Faris:

  • Organizis la 3an SoRen ( Somera Renkontiĝo ) ĉe plaĝo Do Son de Hai Phong urbo. La evento kun temo : Al Maro, dauxris dum 2 tagoj, partoprenis pli ol 20 junaj esperantistoj vjetnamaj kaj eksterlandaj.

Faras kaj faros:

  • VEJO restrukturiĝas kaj organizos kongreson en venonta monato kaj laŭ plano nova prezidanto de VEJO estos: Nepo Nguyen kaj komitatano A de TEJO estos Tran Thi Hoan. Tiel ke ĉi tio estas mia lasta kontribuo al TEJO cirkulero kiel prezentanto komitatano A de VEJO.
  • Kaj ankaŭ mi komencos kunlabori kun KAEM pri nova subvencio por ĉi jara KS.

Sarolta BAGÓ

Komitatano A (Hungara Esperanto-Junularo)

Faris

  • ni (HEJ) plu organizas IJS-n (Internacia Junulara Semajno, pli ĉe www.ijs.hu) – ni detaligis la programon, kaj kreis novaj (radio)reklamon
  • ni iom ekdiskutis pri niaj prioritatoj, kaj konstatis ke ni devos kunsidi por (re)klarigi niajn celojn (la demando leviĝis koncerne ne Eo-rilatajn, sed subtenindajn projektojn, kaj ankaŭ ĉar ni organizas vere bonajn renkontiĝojn, sed tio prenas multege da tempo kaj forto, kaj ne tro restas ekz. por kapti novulojn ks.)
  • ni pluraj aliĝis ĉe Duolingo por fari hungaran Eo.-kurson, kaj ni disvastigas la informon pri tiu ĉi eblo kaj pri la nova Eo-kurso

Faras

  • plu organizas-reklamas IJS-n
  • kelkaj el nia teamo kunlaboras pri JES (Junulara Eo-Semajno, pli ĉe http://jes.pej.pl/2015/)

Faros

  • ni diskutos niajn celojn, prioritatojn kaj planos la sekvan agadon
  • ni planas partopreni en la nova TEJO-rettrejnado pri subvencipeto (kaj eble eĉ pri la grupa agado)
  • ni daŭrigos kion ni faras

Emanuele REGANO

Komitatano A (Itala Esperantista Junularo)

Mi estis elektita prezidanto de IEJ kaj ĝia komitatano, ekde tiam mi laboras ene de IEJ ĉefe pri projektoj de nova retejo kaj sendependiĝo.

AZUMA Juki

Komitatano A (Japana Esperanto-Junularo)

Faris:

  • Havis retan estraran kunsidon.

Faras:

  • Laboras en redakta komisiono por eldoni venontan numeron de la organo (La Junuloj).
  • Du membroj komencis kurson “Lernu Esperanton kun Eksterlandaj Esperantistoj per Skype”, kiun lanĉis Japana Esperanto-Junularo kunlabore kun Meksika Esperanto-Junularo.

Enric BALTASAR

Komitatano A (Kataluna Esperanto-Junularo)

Faris:

  • Aranĝis la Hispana kaj Valencia Esperanto-Kongresoj, kun ~90 partoprenintoj

Faros:

  • Partoprenos UK

Michal MATÚŠOV

Komitatano A (Esperanto-Universala Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio)

Faris:

  • decidis ne plu eldonadi fizikajn muzikajn albumojn (do kiel KD-oj) kaj plu eldonadi nur ciferecajn (MP3, OGG/Vorbis, FLAC)
  • helpis disvastigadi informojn pri muzika konkurso de Kontakto: http://kontakto.tejo.org/p/regularo-de.html
  • mastrigas novan albumon de Gijom “Nenifar’”

Faras:

  • finpreparas novan muzik-albumon de Amindaj “Amindaj amas vin” (kuba latina muziko), aperonta meze de junio
  • preparadas muzikan programon por UK 2015 en Lille, Francio
  • konstante informadas pri Esperanta muziko en http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo kaj aliaj sociaj retejoj

Dorota RODZIANKO

Komitatano B

Faris:

  • skribis rimarkojn pri la monpeto de TEJO
  • partoprenis TER (Tutslovakian Esperanto-Renkontiĝon (http://ter.esperanto.sk/) kiun organizas SKEJ (Slovakia Esperanto-Junularo)

Faras/os:

  • kun Nils prilaboradas administran sistemon por IJK 2015 (Internacia Junulara Kongreso, http://ijk2015.tejo.org/)
  • preparas gvidliniojn pri novula programo (aliĝu al la teamo kaj kunverku! skribu al hr@tejo.org)
  • kunlaboradas pri okazigo de SES 2015 (Somera Esperanto-Studado, ses.ikso.net), IJK 2015 (Interancia Junulara Kongraso, ijk2015.tejo.org), SAT-kongreso 2015 (sat.ikso.net), UK 2016 (Universala Kongreso de Esperanto, www.nitra2016.sk/eo/) kaj aliaj aranĝoj

Albert Stalin TANCINCO GARRIDO

Komitatano B

Faris:

  • Kunvoki kaj ekorganizi la Unuan Nacian Kongreson deFilipina Esperanto-Junularo (legu la novaĵon: http://bit.ly/FEJkongreso1);
  •  Sukcese prelegi pri Esperanto kadre de prelego priartefaritaj lingvoj antaŭ publiko kadre de mia lingvistika klaso en laUniversitato de Filipinoj (UP);
  •  Verki anglalingvan analizeseon pri la avantaĝoj kajmalavantaĝoj de la ekzisto de E-denaskuloj, kadre de la sama lingvistika klaso(legu: http://bit.ly/eseopridenaskuloj);
  •  Gvidi la partoprenon de filipinaj Esperantistoj enmanifestacioj, plej laste por alvoki la nuligon de la ekzekuto de filipinaninoen Indonezio kaj protesti kontraŭ altigoj en universitataj kostoj (legu novaĵon:http://bit.ly/fejkontrauched);
  •   Desegni T-ĉemizojn por filipinaj Esperantistoj,portontajn por publika reklamado;
  •  Gvidi la aliĝon de FEJ al la nacia grupo “Rise for Education” (“Staru por Edukado”),alianco de junularaj grupoj kiuj antaŭenigas ĉies rajton al bonkvalita edukado;
  •  Sukcese pligrandigi la limojn de FEJ sukcese varbintedu membrojn el la urbo Iligan, ĉe la fora sudo de Filipinoj kaj unu filipinaninonel Belgio, la plej unua ino en FEJ; kaj entute 8 novajn membrojn nur en Majo2015, kio estas certe grandega atingo;
  •   Rekomendi meritajn Esperantistojn al senpaga membrecoen UEA/TEJO; kaj
  •   Ekverki vortaron (“Esperanto-filipina” kaj male), launua tia.

Faras:

  •  Revoluciigi la agadsistemon ene de FEJ, provizante almembroj agade kontribui al la organizado de la Nacia Kongreso de FEJ per siajkapabloj laŭ tri laborkomitatoj formitaj (Sekretaria kaj Financa, Publikiga kajPropaganda, Logistika kaj Teknika);
  •  Fari taŭgan meĥanismon por ebligi al la filipinanojeklernantaj Esperanton en Duolingo trovu la organizon kaj pligrandigi la landankomunumon;-  Verki la malnetojn de la Statuto de FEJ kaj de laagadraporto ekde ĝia fondiĝo, por eventuala prezento kaj aprobo de membroj kajpublika dispono;-  Verki prezenton pri la historio de la filipinaEsperanto-movado, por publika dispono;
  •  Prezenti kaj priprelegadi Esperanton inter lamaldekstraj studentaktivistoj en la Universitato de Filipinoj, vidinte laintereson de kelkaj homoj tie pri la lingvo;
  •  Provi alianciĝi kun naciaj junularaj grupoj kiel la NaciaUnio de Studentoj de Filipinoj (NUSP) kaj la Gildo de Kolegiaj Redaktoroj deFilipinoj (CEGP);
  •  Ekgardi la studprogreson de filipinaj lernantoj de lakurso “Esperanto por anglaparolantoj” ĉe Duolingo per ĝia nova interfaco http://dashboard.duolingo.com;
  •  Daŭre organizi la Unuan Nacian Kongreson de FEJ, trovantefinancajn fontojn; kaj
  •  Alfrontadi la problemojn pri junaj Esperantistojneengaĝiĝemaj en la E-movado;

Faros:

  •   Plene okupi mian Esperanto-movadan laboron per gvidadode la organizado de la Unua Nacia Kongreso de FEJ por certigi ĝian sukcesan okazigon;
  •   Raporti al universitatoj kaj naciaj amaskomunikilojpri la Nacia Kongreso kaj la venonta Esperanto-tago 2015 kaj partneriĝi kun ilipor diskonigi Esperanton kaj la eventon kaj allogi pli da interesiĝantoj;
  •   Kunsidadi kun aliaj filipinaj Esperantistoj porpriparoli kaj pritrakti eblajn problemojn en Esperanto-lernado kaj movado kajeble okazigi ankaŭ instrusesiojn;
  • Plani, organizi, kaj lanĉi ampleksan reklamadon deEsperanto en lernejoj kaj universitatoj kadre de la ĵus komenciĝinta akademiajaro en Filipinoj;
  • Daŭre gardi la studprogresojn de laDuolingo-lernantoj kaj trovi pliajn filipinanojn;
  • Establi la Nacian Oficejon de FEJ trovinta ĉambronpor ĝi; kaj
  • Krei kaj funkciigi enspezigan meĥanismon por provifinance vivteni la agadon de FEJ.

Judith MEYER

Komitatano C

Faris:

  • Okazigis la Poliglotan Kunvenon, inkluzive de multaj flugfolioj pri Esperanto, konkurseto pri lernado de Esperanto por komencantoj kaj komencintoj, libroservo de Esperanto-libroj, prelego en Esperanto pri tonaj lingvoj, instruado de la Bambo kaj diversaj Eo-kantoj dum multlingva jOmO-koncerto
  • Aliĝis al reta EJF grupo pri Edukado
  • Kandidatiĝis por Eŭrop-Ĉina evento en Bruselo
  • Verkis raporton pri la “Esperanto: Like a Native” filmeto – pli ol 120.000 homoj jam spektis!

Faras:

  • Ekkontribuas al la Esperanto-kurso de Duolingo kaj al la varbado por Esperanto per ĝi
  • Atendas decidon pri la Eŭrop-Ĉina evento

Faros:

  • Instruos la germanan dum IJK
  • Esploros eblecon okazigi intensan Esperanto-kurson en Usono dum mia oktobra vizito
  • Instigos homojn okazigi Urban Semajnfinon dum mia vizito al Usono

Olga ŜILAJEVA

Komitatano C

Faris:

Aprile kaj maje mi vojaĝis tra Ĉinio, tie faris:

  • partoprenis premidonceremonion de la konkurso, organizita de Ĉina Radio Internacia “Teo kaj amo”, gajnis la duan premion
  • partoprenis en Grava Kunsido pri organizado de la grupo “Ĉina E-junularo” (vi scias, ke ĉina junularo ĝis nun ne estas reprezentita en TEJO)
  • partoprenis kunsidon de pekinaj esperantistoj, kie prezentis la kinofestivalon
  • faris intervjuojn por la radioj ĈRI kaj El Popola Ĉinio
  • vojaĝis
  • skribis artikolon por Kontakto pri la kinofestivalo
  • prelegis en universitato de mia urbo pri la festivalo kaj do – pri Esperanto.

Faras:

  • skribas artikolon por la revuo Esperanto pri la kinofestivalo – skribas artikolojn en lokaj gazetoj kun la celo, rakontante pri la festivalo, reklami Esperanton – prepariĝas (vizo, biletoj, hotelo ktp) por vojaĝi al UK-100 – ordigas aferojn kaj pensojn post la vojaĝo

Faros:

  • revenos al laboro de BRIKS-landoj.