Home > Dokumentoj > Januaro 2016 [Cirkulero 130]

Por la januara cirkulero kontribuis 23 homoj:

Estraranoj

1. Michael Boris Mandirola, Prezidanto

2. Arina Osipova, Ĝenerala sekretario

3. Ĵuliana Evandro, Vicprezidanto

4. Cédric Marchal, Kasisto de TEJO

5. Ariadna García Gutiérrez, Estrarano

 

Volontuloj de TEJO

6. Ĵeremi

7. Michal Matúšov (KuboF)

 

Oficistoj de TEJO

8. Mounir Abjiou

9. Uriel Gurdián

 

Komisiitoj kaj komitatanoj

10. Adrián Alejandro, komisiito pri kulturo

11. Alexandre Raymond (Alekĉjo), komisiito pri Moviĝeblo

12. Lars Sözüer, komisiito pri Pasporta Servo

13. Karina Oliveira, komisiito pri edukado

14. Enric Baltasar, komisiito pri Landa Agado en Eŭropo

15. Jeremie Sabiyumva, komisiito pri Landa Agado en Afriko

16. Juki Azuma, komitatano A, Japanio

17. Pradip Ghimire, komitatano A, Nepalo

18. Michele Guerriero, komitatano A, Italio

19. Gilbert Niyukuri, komitatano A, Burundo

20. Kirill Noviĉenko, komitatano A, Rusio

21. Hoan Tran, komitatano A, Vjetnamio

22. Pierre Vittet, komitatano A, Francio

23. Dorota Rodzianko, komitatano B, Pollando/Slovakio

Pli detale pri januaraj agadoj legu pli sube aŭ vizitu Trellon

Amike,

Arina Osipova

ĝenerala sekretario de TEJO

======

Michael Boris Mandirola, Prezidanto

– partoprenis JES-n

       – partoprenis kunsidon de Eŭropaj LS-j 

       – serĉis helpantojn por la 72-a IJK 

       – serĉis kandidatojn al TEJO-volontuleco

       – kungvidis la programeron “TEJO sin prezentas”

– komencis serion da ĉiumonataj kunsidoj kun la onta ĝenerala direktoro.

– kunsidis plurfoje kun oficistoj, Cédric, Enric kaj Kosmo pri Erasmus+-projektoj rilataj al la limdato de la 2a de februaro.

– kunsidis kadre de la komisiono pri membrosistemoj kaj kotizoj de UEA kaj ellaboris proponon prezentita al la Komitato de UEA

– partoprenis la kunsidon de la stabo de TEJO 

– helpis al Arina pri patrona letero kaj jarraporto

– helpis Urieln eniri sian taskaron kiel oficisto de TEJO

– komunikadis kun Enric pri diversaj landagadaĵoj en Eŭropo.

– trastudis la kandidatiĝojn de Partoprenu IJK-n

– partoprenis RetEsKun

 

AT

– korespondegis kun Elisa Vola, ĉeftrejnisto de ETEY pri la programo de trejnado por trejnistoj.

– komunikis kun Kosmo pri la temoj de la senditaj subvencipetoj por junulara partnerado – la temo estas…

 

KER

– dum JES eksperimentis kun Tuska ka JES-partoprenantojn rolludon pri lingva politiko cele al EJO en Strasburgo

– mi kunsidis kun Enric Baltasar, Sergio Nistal kaj AEGEE Léon pri eblaj komunaj projektoj

– kun Uriel Gurdian mi preparis kontribuon nome de TEJO kadre de konsultado pri la kompetentplano de Eŭropa Unio

– Oleksandra Kovyazina (Sasha Murr) transprenis de Veronika Poór la postenon en la KonsilKonsilio pri Junularo de la Konsilio de Eŭropo kaj partoprenis la unuan trejnsesion en Strasburgo.

 

Raportas krome Francesco Maurelli, komisiito pri IKRJO kaj UN

– kiel membro de IKRJO-plenumorgano, TEJO sendis resumon pri la agadoj al ĉiuj membroj de IKRJO

– mesaĝo por ĉiuj membroj pri membrigho en IKRJO estas pretigita, kaj baldaŭ dissendota al chiu unuopa membro

 

Arina Osipova, Ĝenerala sekretario

ĜENERALA SEKRETARIO

faris

– preparis decembran cirkuleron

– organizis kaj partoprenis retan EsKun januare

– preparis patronan leteron

– komunikis kun aliaj estraranoj, la volontuloj kaj la oficistoj

– komunikis kun la komitatanoj

– preparis TEJO-parton por jarraporto de UEA

 

faras

– kunlaboras kun la volontuloj

–  aĉetas biletojn al EsKu marte (Italio)

– helpas al la komitatano A kaj C de Rusio vigligi junularan movadon tie

 

faros

– prezentos TEJOn dum moskva renkontiĝo februare

– organizos februarajn retajn EsKujn

– zorgos pri nova cirkulero

 

KONGRESOJ

faris

– partoprenis retkunsidon pri IJK

– aliĝis al IJK en Vroclavo

– elektis gajnintojn de la konkurso Partoprenu IJKn

 

faras

– kunordigas la tagan programon

– priparolas budĝeton de IJK kun la kasisto de TEJO

 

faros

– kunlaboros kun respondeculoj pri la taga programo

– serĉos kontribuantojn por la taga programo

– elektos kandidatojn por IJK 2017

 

EDUKADO

faris

– ĉeestis studsesion ĉe Interlingvistikaj Studoj en Poznano, kie renkontiĝis kun la komisiito pri Edukado por priparoli ontajn agdojn

 

faras

– kontaktas ILEI-n rilate al la instruista trejnado dum IJK

 

faros

– kune kun la komisiito pri Edukado zorgos pri la projekto Ekparolu!

– varbos por studado ĉe Interlingvistikaj studoj en Poznano

 

Ĵuliana Evandro, Vicprezidanto

faris

– retkunsidis kun la Estraro;

– partoprenis Nova-n, BKE-n kaj BEJK-n en la urbo Manaūso,-Amazonio;

– estis ĵuriano de la konkurso BEJO-ataŝeo, kies gajninto, Lucas Barbosa, vojaĝos somere tra Eūropo kaj kontribuos al la teamo de la IJK en Pollando;

– prelegis pri TEJO dum la Brazila Kongreso de Esperanto;

– fariĝis prezidanto de BEJO post ĝenerala asembleo dum BEJK;

– ĉeforganizas Junularan Rekontiĝon de Nordoriento (regionan rekontiĝo).

 

Cédric Marchal, Kasisto de TEJO

faris

– ĉeestis januaran RetEsKu-n

– kunvenis pri subvencipeta strategio por februara limdato

 

faras

– prizorgas la kutimajn taskojn de kasisto (ĝirpetoj, respondoj al rilataj demandoj)

– helpas pri organizado de vojaĝoj al ETEY

– proponis skizon de la buĝeto de TEJO 2016 al la Estraro, cele al prezento al la Komitato dum februaro

– aprobas la buĝeton de IJK2016

– varbas komencantojn loke

 

faros

– gvidos subvencipetan strategion kaj verkadon de pluaj subvencipetoj

– ĉeestos venontan RetEsKu-n

 

Ariadna García Gutiérrez, Estrarano

faris

– rekontaktis kun esperantistino Jennifer Bishop el Aŭstralio por krei junularan grupon tie

– preparis alvokon por nova komisiito LA en Azio

– ricevis kaj resendis al komitata listo raporton de la komisiito pri Scienca Agado pri la prelegsesio okazinta dum JES 2015

–  lanĉis KODEJO-n 2015

– priparolis kun Enric pri projekto “Mentora Programo” kiu celas plilabori rilate landan kaj regionan agadon

– kontaktis kun aktivulo el Afriko kiu celas kunagadi por havi LS en sia loĝloko (Kongo Demokratia)

– partoprenis la monatan aranĝon de Kuba Esperanto-Asocio

 

faras

– postkuras homojn kiuj ankoraŭ ne plenigis KODEJO-n

– regule kontaktas kun miaj komisiitoj por scii kiel marŝas la teaman laboron

– respondas kaj sendas mesaĝojn rilate al mia agadkampo

– laboras kun Sarah (komisiito LA en Ameriko) pri kontaktado kun grupo da landoj po monato, ni disdividis la grupon laŭ aktivecon kaj esperantajn homfortojn tie, esplori la eblecojn havi aktivulon tie por estontece havi ankaŭ LS-n

 

faros

– sendos videon al Arina por prezento de la TEJO-estraro dum malgranda aranĝo en Moskvo okazonta ekde la 20-23 de februaro

– partoprenos la februaran estrarkunsidon

– analizos kaj raportos pri la informojn pri KODEJO

– ĝisdatigos la informoliston de LS

 

Ĵeremi, TEJO volontulo

faris

– ĉeestis januaran RetEsKu-n kaj protokolis kun Ĝenerala Sekretario de TEJO

– zorgis pri sia EVS (senda organizo) kun Mounir

– korespondis kun diversaj estraranoj, komisiitoj, komitatanoj • stabkunvenis kun estraro por laborteamo organizado kaj bonvenigis KuboF en oficejo

– prizorgis la kutimajn taskojn de la volontulo (respondo al demandoj de diversaj komisionoj, korektado de revuoj Kontakto, Tejo-tutmonde, Tejo-aktuale, helpas al sekretario de UEA, ktp.)

– pli spertiĝis pri informatiko (almenaŭ retejoj, babilejoj, Trello) dank’al dua volontulo KuboF

– plispertiĝis pri gruplaboro, teamo, stabo dank’al Veronika

– informiĝis pri FESTO tra JEFO

 

faras

– zorgas pri sia EVS (sanasekuro) kun Mounir

– korespondas kun diversaj estraranoj, komisiitoj, komitatanoj

– prizorgas la kutimajn taskojn de la volontulo (respondo al demandoj de diversaj komisionoj, korektado de revuoj Kontakto, Tejo-tutmonde, Tejo-aktuale, helpas al sekretario de UEA, ktp.)

– ordigas la ĉambron Arabio, ŝrankoj kaj arĥivoj kaj komputilaĵoj …

– pli spertiĝas pri informatiko (almenaŭ retejoj, babilejoj, Trello)

– plispertiĝas pri gruplaboro, teamo, stabo

– informiĝas pri FESTO tra JEFO

 

faros

– interesiĝos pri KER eventoj (Bruselo, Strasburgo, …)

– tradukos la retejon de TEJO al la franca

– korespondos kun diversaj estraranoj, komisiitoj, komitatanoj

– prizorgos la kutimajn taskojn de la volontulo (respondo al demandoj de diversaj komisionoj, korektado de revuoj Kontakto, Tejo-tutmonde, Tejo-aktuale, helpas al sekretario de UEA, ktp.)

– ek(kun)ordigos la paperan kaj ciferecan TEJO-arĥivon kaj Trello-tabulon

– informiĝos pri FESTO tra JEFO en Bretonio komence de aŭgusto 2016

– ĉeestos venontan Retan Estraran Kunsidon

 

Michal Matúšov (KuboF), volontulo

faris

– alvenis al la Centra Oficejo, eklaboris tie kaj eklernis pri tieaj    labormanieroj

– ekzorgis pri teĥnikaj aferoj de TEJO (retejo, serviloj, komputiloj ktp)    

       – provoj ŝanĝi domajno-registranton de TEJO (helpe kun Joop Kiefte)   

– partoprenis kaj protokolis stabkunvenon

– ĝisdatigis kelkajn artikolojn en la Esperanta Vikipedio pri agado kaj    aktivuloj de TEJO

– trejnis pri Trello

– komencis per Trello prilaboradi skemojn de ripetataj taskoj por pli    efika laborado kaj pli sukcesa scitransdonado (se vi uzas Trellon, mi    rekomendas!)

– kutimaj taskoj de volontulo

       – traktado de retpoŝto, poŝto, telefonoj, Trello

       – partoprenado en RetEsKu kaj stabkunsidoj

       – informado ĉe sociaj retejoj de TEJO

     – teĥnike helpis al lingva korektado de Kontakto, TEJO Tutmonde kaj TEJO-aktuale

       – pakado de gazetoj

 

faras

– ŝanĝas domajno-registranton de TEJO

 

faros

– kreos kreilon de retejoj ĉe tejo.org

– partoprenos kaj protokolos sekvan RetEsKuon

– tradukos la retejon de TEJO al la slovaka (se via lingvo mankas, aliĝula  teamon!)

– ek(kun)ordigos la paperan TEJO-arĥivon

– ekordigos la ciferecan TEJO-arĥivon

– (kun)ordigos la volontulan Trello-tabulon

– okupiĝos pri kutimaj volontulaj laboroj

 

Mounir Abjiou, oficisto de TEJO

faris

– verkis kaj sendis subvencipeton por EVS.

– helpis kun la trovado de nova senda organizo por Jérémie kaj konfirmis lian sendadon.

– lernis kiel uzi Mobility Tool rilate al EVS kun la helpo de Dorota.

– partoprenis kunsidojn kun Michael Boris pri estontencaj subvencioj kaj laborplanoj.

– korespondadis kun la nova senda organizo de Jérémie.

 

faras

– pretigas raporton pri la subvencioj de TEJO.

– pretigas volontulan kontrakton por Jérémie.

– pretigas la malferman EVS-alvokon por esperantistoj kaj neesperantistoj.

– pretigas novan laborplanon por la venontaj monatoj.

– fintraktas la sendadon de Jérémie.

 

faros

– malfermos la EVS-alvokon al neesperantistoj kaj varbegos pri tio.

– informos la NA pri la novaj ŝanĝoj en la senda organizo.

– esploros pli pri la uzado de Mobility Tool kaj ĝisdatigos ĝin.

– esploros pri la nunaj projektoj de TEJO kaj notos farendajn taskojn.

– verkos raporton pri EVS kaj helpos kun aliaj paralelaj projektoj laŭbezone.

 

Uriel Gurdián, oficisto de TEJO

faris

– aktualigis informojn pri oficejanoj, komitatanoj kaj komisiitoj ĉe tejo.org.

– esploris informojn pri TEJO ĉe uea.org kaj kreis resumon pri ŝanĝendaj    aferoj.

– kreis resumon por la KER-listo pri FoJE novaĵaro.

– plenigis demandaron por kontribui al la Eŭrop-unia agendo pri    kompetentoj.

– publikigis alvokon pri ETEY.

– ekis la serĉadon de partneraj organizoj por la projekto “Kapablo-konstruado sur kampo de junularo”

 

faras

– kreas resumon por la KER-listo pri FoJE novaĵaro.

– kunlaboras por la EVS-akreditigo de TEJO.

– daŭrigas la preparadon por Kapablo-konstruado.

 

faros

– preparos retan “trejnad-skatolon” por ETEY

– lanĉos donackampanjon por onta Partoprenu IJK.

– helpos al Enric pri serĉado de kunordigantoj kaj partneroj laŭbezone.

 

Adrián Alejandro, komisiito pri kulturo

faris

– ĝisdatigis la liston de kulturaĵoj rete haveblaj https://docs.google.com/document/d/1yx_nqIvMOpu6kbkwibC038br-dPMKY1a5AV8wmBp4-0/edit?usp=sharing

– parolis kun la IJKa LKK per Skype pri la kultura programo

 

faras

– okupiĝas pri la kultura programo de IJK (kaj atendas por la aliĝoj por elekti respondeculojn pri programeroj) 

 

faros

– poŝtelefonan aplikaĵon kiu informos pri TEJO kaj Esperantujo

 

Alexandre Raymond (Alekĉjo), komisiito pri Moviĝeblo

faris kaj faras

– planado por EYE 2016. Eltrovi la malplej kostajn karavanojn.

– kontakti lokojn por loĝado dum EYE.

 

faras kaj faros

– karavanojn al IJK en Pollando kaj al JES en Nordgermanio.

 

Lars Sözüer, komisiito pri Pasporta Servo

faris

– verkis artikolon pri Pasporta Servo por TEJO-tutmonde

– petis redaktoron de Libera Folio pri pacienco ĝis apero de tiu artikolo

– akompanis la definitivan interkonsenton pri laborplano kaj honorario inter la estraro kaj la ĉefprogramisto

– bonvenigis al la teamo de programistoj Sergej Meiyer Goren kiu rapide lernis la uzatan sistemon Django kaj jam vigle kaj lerte kontribuas   per plibonigoj kaj serĉado-riparado de cimoj

 

faras

– plu verkas liston de Oftaj Demandoj por la retejo

– ellaboras diversajn variantojn de buĝeto por Pasporta Servo

 

faros

– verkos respondojn al la demandoj de Libera Folio

– diskutos kun la estraro pri buĝeto

 

Karina Oliveira, komisiito pri edukado

faris

– legis informojn pri la lanĉota programo de Edukado.net, nome “Ekparolu” – kunvenis kun Arina Osipova en Poznano, por priparoli la taskojn de la komisiono

 

faras

– planas disvastigon de la projekton “Ekparolu” kaj de la “Instruista Trejnado”, kiu okazos en Poznano dum 2016/2017 (ekde septembro) -sendis artikolon pri Duolingo al la revuo Kontakto por publikigo

 

Enric Baltasar, komisiito pri Landa Agado en Eŭropo

faris

– kontaktis ĉiujn eŭropajn komitatanojn A, B kaj C

– organizis diskuton kaj decidis la komuniksistemon de la Komisiono

– kreis kaj aktivigis Trello-tabulon por la Eŭropa Komisiono

– disponigis spacon kaj helpon por projektoj

– kreis datumujon de landaj referencpunktoj

– taskigis Dorota pri volontuladoj

– bitigis la rezultojn kaj notojn de la 17-a AMO-seminario

– laboris pri la februara limdato de Erasmus+, interalie kreis prian dokumenton

– petricevis raporton de Piotr pri la projekto de universala aliĝilo

– kreis partoprenan datumujon de ideoj

– kreis movadan analizmodelon

– kunvenis kun Aleks por krei novan flugfolion

– publikigis aktivul-artikolojn en IFV

– publikigis instru-artikolojn en mia blogo

faras

– laboras pri Mentora Programo

– laboras pri Eventoreklamilo

– laboras pri Retejkreilo

– konstruas novan komisionon

– daŭrigas dokumentadon

 

faros

– publikigos artikolon pri Landa Agado en TEJO Tutmonde

– okupiĝos pri la venonta limdato de Erasmus+

 

Jeremie Sabiyumva, komisiito pri Landa Agado en Afriko

faris

– vizitis tanzanion kadre de la sesa afrika kongreso de esperanto. La celo de la vojaĝo vojaĝo estis helpi al loka kongresa komitato bone organizi ĉi tutafrikan aranĝon. Mi profitis la okazon

diskuti pri fondo de junulara organizo

– vizitis esperantistojn de kiremba, mi estis kun la sekretario de nia landa asocio, kaj ĉi grupo diligente organizas sin

 

faras

– mi nun kunverkas informojn pri la sesa afrika kongreso, kiun ni disvastigos

– sekvas progreson de la preparlaboroj de la sesa afrika kongreso

– helpas tanzaniajn junulojn plifortigi la junularan movadon

 

faros

– daŭre kunorganizos la sesan afrikan kongreson

 

Juki Azuma, komitatano A, Japanio

faris

– publikis numeron 108 de nia organo La Junuloj.

 

faras

– laboras en redakta komisiono por eldoni venontan numeron de la organo.

 

Pradip Ghimire, komitatano A, Nepalo

faris

– instruis Esperanton ĉe la oficejo de Nepala Esperanto Asocio

– propagandis AMO seminarion, kiu fine de februaro okazos en Kathmanduo.

– ĝisdatigis la retejon de Nepala Esperanto Junulara Organizo

– partoprenis Esperanto sumoon kaj zorgis partoprenantojn.

– ekskursis al kelkaj vilaĝoj 2 tagojn kun komencantoj, kiuj lastatempe lernis Esperanton.

 

faras

– komunikads kun esperantistoj, kiuj partoprenos AMO seminarion.

– ĉiusabate vizitas Esperanto domon.

faros

– laboros por la sukceso de AMO seminario.

– alvokos la kunsidon de Nepala Esperanto Junulara Organizo por elekti novan estraron.

– okupiĝos pri la 2a speciala ekskurso, kiu okazos kadre de AMO seminario.

 

Michele Guerriero, komitatano A, Italio

faris

– partoprenis en JES, HU

 

faras

– ĵus iĝis respondeculo pri la ekskursa programo de IJF, kiu ĉi-jare okazos en Pesaro (PU), centra Italujo. Aliĝu ankaŭ vi! iej.esperanto.it/ijf

– aranĝas la venontan seminarion de esperanto en Torino, kune kun la loka esperanta klubo. Ĝi okazos la 20an de februaro

– finskribas la raporton de la antaŭaj AMO-seminarioj

 

faros

– partoprenos en IJF

– partoprenos en majo en prelegara evento “Cerchiamo di capirci” (= “Ni klopodu interkompreni”) pri internacia komunikado, en regiono Piemonto

 

Gilbert Niyukuri, komitatano A, Burundo

Malgraŭ la malbona politika situacio kiu estas en la lando, ni ne lacas labori por la bono de nia bela lingvo. Ni ofte renkontiĝas por diskuti kiel progresigi la movadon, la renkontiĝoj okazas unu fojon monate (en Buĵumburo). Ankaŭ en la ĉefurbo, kie mi studas, estas kurso de Esperanto sabate.

En Ngozi provinco normale la movado bone evoluas ĉar tie la sekureco estas iomete bona. La prezidanto de nia landa asocio (ANEB), Sabiyumva Jeremie vizitis tieajn Esperantistojn por la dua fojo. Tio motivigis novajn Esperantistojn, li diris al ili kuraĝe labori por ke, en postaj jaroj, Ngozi estu kongresa aŭ seminaria loko; ke Ngozi estos kongresa loko depende de laboro de ngozaj Esperantistoj.

Nun oni sinpreparas por partopreni la afrikan kongreson kiu okazos en Tanzanio. En Rumonge, kie estas centro, sabate gelernantoj sekvas kurson kiel kutime.

Pro la krizo, ne estas facile konigi esperanton tial la nombro de aktivuloj malpliiĝas. Ni esperas ke ĉio bone iros poste.

 

Kirill Noviĉenko, komitatano A, Rusio

faris

– verkis artikolon pri lingvotrejnado en Jekaterinburgo por ILEI kaj kontribuis pri pretigado de voĉraporto por Ĉina Radio Internacia

 

faras

– subtenado de esperantlingva interfaco de la rusia socia reto VKontakte

– tradukado de la retpaĝaro de TEJO en la rusan

– pretigado de nova sonprogramo por Muzaiko.

– informado de REJManoj kaj aliaj esperantoparolantoj pri estonta aranĝo APERO, kiu okazos apud Moskvo ekde la 21-a ĝis la 23-a de februaro. (http://vk.com/apero_ek_masi)

 

faros

– kunlaboro kadre de projektoj pri tradukado de novaj filmoj kaj filmserioj en Esperanton

– pridiskutado de rivivigmanieroj de REJM dum la apudmoskva aranĝo APERO kaj reklamado pri la organizo inter venontaj gejunuloj.

 

Hoan Tran, komitatano A, Vjetnamio

faris

– VEJO-estraranoj kunvenis, kaj diskutis pri jenaj aferoj :

       – partopreno de vjetnamaj esperantistoj en la 34a Komuna Seminario (KS) en Koreio

       – organizado de la 4a SoRen (Somera Renkontiĝo) en 2016

       – preparado por Skajpo-renkontiĝo kun koreaj gejunuloj en februaro, 2016

 

faras

– preparas por la renkontiĝo kun koreaj junaj esperantistoj

 

faros

– daŭre okazigos rekontiĝojn por vjetnamaj gelernantoj ĉe Duolingo.

– renkontiĝos kun koreaj samideanoj per Skajpo la 21an de februaro.

– preparos por Printempa Renkontiĝo okazigota en marto.

 

Pierre Vittet, komitatano A, Francio

faris

– sendis mesaĝon pri la agado de JEFO (parolante ankaû pri EJO).

– JEFO komitatoj laboras pri la organizo de FESTO

– JEFO daûre kreas kaj disdonas kalendaraj kartonetoj kiu varbas pri esperanto: http://esperanto-jeunes.org/Calendriers-2016

 

faras

– daûre preparas FESTO’n.

– partoprenos (se ni estos akceptita) renkontiĝo pri libera programaro en Liono, francio: http://www.jdll.org/

 

Dorota Rodzianko, komitatano B, Pollando/Slovakio

faris

– partoprenis en Poludnica (Internacia renkontiĝo de vojaĝantoj-esperantistoj, kiu okazis en Slovakio, detalojn legu ĉe: www.poludnica.esperanto.sk) kaj dum ĝi interalie:

       – kunsidon pri la 101-a Universala Kongreso de Esperanto (UK 2016, 23-30.07.2016, Nitra, Slovakio, nitra2016.sk)

       – prelegis dum AMo-seminario pri tio kiel vojaĝi malmultekoste

– reklamis eblojn volontuli en Esperantujo

– daŭre helpadis al Mounir pri traktado de EVS-volontuloj en Centra Oficejo

– faros alvokon pri volontulado dum UK 2016 (kadre de EVS – Eŭropa Volontula Servo)

faros

– mem iĝos EVS-volontulo (en esperanta organizo E@I, ikso.net)

– daŭre helpados al Mounir pri EVS aferoj de TEJO