Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 416, 2015-10-16

Belartaj Konkursoj de UEA en 2016

La Belartaj Konkursoj de UEA en 2016 invitas partoprenantojn por la 67-a fojo. La rezultoj estos anoncataj kadre de la 101-a UK en Nitro. Partopreno al la Belartaj Konkursoj ne kondiĉas aliĝon al UK, ĉiu do rajtas partopreni. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj, escepte de la branĉo Infanlibro de la jaro. Por informiĝi pli detale pri la konkurso indas tralegi la koncernan regularon de UEA ĉe: http://malnova.uea.org/dokumentoj/regularo_belartaj_konkursoj.html.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 589 (2015-10-08).

La kongresa libroservo amase vendis en Lillo

Ankaŭ dum la ĉi-jara Universala Kongreso en Lillo la kongresa libroservo logis la kongresanojn per abundo da rabatitaj libroj, kompaktdiskoj, skribiloj, glumarkoj … Kun vendosumo de €47 983,75 estis atingita la plej bona kongresa rezulto de pli ol dek jaroj. Pleje furoris “Feliĉas ĉiuj”, teatraĵo surscenigita en la UK. Al la muzikemaj butikumantoj aparte plaĉis “Kavaliriko”, la dua albumo de la nederlanda grupo “Kapriol’!”.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 589 (2015-10-08).

Helpo de Biblioteka Apogo Bachrich al ok bibliotekoj

La fondaĵo “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich” disdonis siajn ĉi-jarajn subvenciojn, sume 1500 eŭrojn. Tra la fondaĵo starigita pere de donaco de la gefiloj de gesinjoroj Bachrich estas subtenataj Esperanto-bibliotekoj, por ke ili povu, helpe de la Libroservo de UEA, pliampleksigi sian libraron. La Biblioteka Apogo Bachrich daŭrigas la tradicion de la Biblioteka Apogo Thorsen, kiu subtenis Esperanto-Bibliotekojn ekde 1997 ĝis 2011.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 589 (2015-10-08).

Oktobra numero de “Esperanto” aperis

La oktobra numero de la revuo “Esperanto” aperis. Malfermas la numeron komentario de José Antonio Vergara, estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado, demandanta titole “Ĉu pli uneskismaj ol Unesko mem?”. Ne mankas aliaj interesaj artikoloj: Dek demandojn pri plej diversaj temoj respondas Probal Dasgupta, eksprezidanto de UEA. Amri Wandel prezentas siajn sukcese disvastiĝantajn studojn pri ekstertera vivo. Ensalutinte ĉe uea.org, vi povas elŝuti la numeron ĉe: http://uea.org/l/?prenu=eo_okt15

Pola rapidtrajno baptiĝis “Esperanto”

Kiel raportite en la lasta eldono de TEJO-aktuale, la Polaj Ŝtataj Fervojoj lanĉis voĉdonadon pri nomo de Intercity-trajno priveturanta la itineron inter Varsovio kaj Białystok. Inter tri eblecoj, la plej mutlajn voĉojn (3940) ricevis la nomo “Esperanto”. La trajno ekfunkcios decembre de 2015. Tiu-ĉi sukceso estis atingita pro diligenta diskonigado kaj voĉdonado fare de la esperanta interreta komunumo.

Aperis fotoraporto pri IIK 2015

Post kvarjara paŭzo, la Internacia Infana Kongreseto denove sukcese okazis ĉi-jare en Villeneuve-d’Ascq. Post semajno plenplena je ekskursoj, kulturaĵoj kaj kleriĝo la kongresetanoj aperis sur la scenejo dum la solena fermo de la Universala Kongreso, sinprezentante kaj rakontante pri la aranĝo. Se vi emas ekscii pli pri la impresoj de la partoprenantoj, rigardu la jenan fotoraporton.

Tujmesaĝilo por lingvemuloj: HelloTalk

Estas multaj eblecoj praktiki Esperanton aŭskultante kaj legante, sed foje lernanto sentas, ke mankas loko por simpla babilado. La tujmesaĝilo (havebla kiel aplikaĵo en App Store kaj Google Play) celas kunigi kaj progresigi lernantojn de ĉiaj lingvoj. Estas multaj esperantistoj en HelloTalk, kiuj troveblas per la aplikaĵa serĉilo.

Novaj libroj en la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB

La Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko (STEB), tenata de la Esperanto-Centro “Eventoj”, kolektas esperantlingvajn teĥnikajn kaj natursciencajn artikolojn. Liston de nove aldonitaj libroj la teamo foje dissendas per retlistoj. Se vi konas artikolojn, kiuj ne ankoraŭ estas registritaj en la biblioteko, bonvole sendu ilin al oficejo@eventoj.hu.

Laŭ anonco en la novaĵservo RET-info.

lingvo.info inter la plej bonaj germanlingvaj retejoj

Lingvo.info, lanĉita pasintjare, estas multlingva retejo celanta al informado pri eŭropaj lingvoj. Ĝi estas disponebla en 21 lingvoj, interalie en Esperanto. Subvenciate de la eŭropa komisiono, ekde decembro 2012 teamo konsistanta el naŭ partneroj. En germanio ĝi estas nomumita por iĝi “retejo de la jaro 2015” en la kategorio edukado. Vi povas helpi al la projekto voĉdonante ĉe: http://websitedesjahres.de/lingvoinfo/.

Venontaj renkontiĝoj

AŬTUNE, lingva seminario kun Christian Rivière k.a., Kastelo Greziljono, Francio, 17a ĝis 25a de oktobro 2015, http://gresillon.org/AŬTUNE

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 17a de oktobro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de novembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 19a de decembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

7-a Junulara E-Semajno, Eger, Hungario, 27-a de decembro 2015 ĝis 3-a de januaro 2016, http://jes.pej.pl/2015

LUMINESK’, Nideggen (Eifel), Germanio, 28a de decembro ĝis 4a de januaro 2016, http://luminesk.eo.tel/

Poludnica 2016 – en Záva ná Poruba, Slovakio. Poludnica 2016, 6-a ĝis la 10-a de januaro 2016 – renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj. Kadre de la renkontiĝo okazos 18. AMo-seminario. Inf.: Ján Vajs, LEK (SMOPaJ), Školská 4, SK-031 01 Liptovský Mikuláš, Slovakio. Rete: poludnica83@gmail.com

7-a NOVA – Novjara Aranĝo – en Presidente Figueiredo kaj Manaus, Brazilo, 15-a ĝis 20-a de januaro 2016. Inf.: Brazila Esperantista Junulara Organizo – BEJO bejoesperanto@gmail.com

Dua Speciala Ekskurso 2016 kun AMO Seminario – en Katmandu, Nepalo, 26-a de februaro ĝis 8-a de marto 2016. Ret-poŝto: nespa.1990@gmail.com

Mediteranea Esperanto-semajno – Les Issambres en Restadejo Val d’Esquière (Lazura Marbordo), Francio. 5-a ĝis 12-a de marto 2016. Inf.: Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR 83700 Saint-Raphaël, Francio, rete: prezmoni@hotmail.com, tel.: +33(0)4 94 83 06 88 aŭ Christine Graissaguel, Les Iles d’Or, rue du Progrès, FR-83600 Fréjus, Francio, rete: kris_grai@hotmail.fr, tel.: +33(0)4 94 95 66 18

Trilanda Kongreso – en Bandung, Indonezio. Trilanda kongreso inter Aŭstralio, Indonezio kaj Nov-Zelando. De la 23-a ĝis la 28-a de marto 2016. Inf.: Ilia Sumilfia Dewi, Prezidanto de Indonezia Esperanto-Asocio iea@esperanto.or

Printempa Semajno Internacia, PSI – en Bad Hersfeld, Germanio. De la 25-a de marto ĝis la 1-a de aprilo 2016. Printempa, familia kunveno kun ekskursoj, prelegoj kaj kursoj por plenkreskuloj kaj infanoj. Inf.: Germana Esperanto Asocio, Katzbachstr. 25, DE-10965 Berlin, Germanio. Rete: petra.dueckershoff@esperanto.de

Ekskurso tra Irano al Urgup (Turkio) – en Boruĝerdo-Irano. De la 28-a de marto ĝis la 6-a de aprilo. Urboj por ekskursoj: Tehran-Antalya-Konya-Urgup-Konya-Tehran. Inf.: FOTROS Tour&Travel Agency, No.36, 1 St floor, Eastern Sepand St, NEJATOLLAHI Ave, Tour&Travel Agency, Irano. Rete: masud8422@yahoo.com

Informiĝu pri pliaj renkontiĝoj ĉe: http://www.eventoj.hu

Kolofono

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al jan.kozek@icloud.com.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://tejo.org/dokumentoj-kategorio/tejo-aktuale/

Redaktoro: Jan Kozousek, Aŭstrio, jan.kozek@icloud.com

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj