Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 419, 2015-12-11

Konkurso: Partoprenu en la 72-a IJK en Pollando!

Ĉu vi ŝatus partopreni al la 72-a IJK okazonta venontsomere en Vroclavo, Pollando, sed ne disponas la financajn rimedojn? Jam tradicie la fonduso pretas helpi al la individuaj membroj de TEJO partopreni la kongreson, kovrante ĝis 80 elcentojn de la vojaĝkostoj, loĝadon en la plej malmultekosta kategorio kaj la programkotizon. Por aliĝi kaj informiĝi pli detale legu la alvokon ĉe: https://tejo.org/2015/12/konkurso-partoprenu-en-la-72-a-ijk-en-pollando/

Mounir Abjiou: la nova oficisto

Danke al administra subvencio de Eŭropa Unio, TEJO ĉi-jare denove havis la eblon dungi plentempan oficiston. Por la posteno kandidatiĝis ok homoj, inter ili sep viraj kaj unu ina. Post skajpaj intervjuoj kun la kandidatoj la Estraro decidis elekti la 23-jaraĝan marokan esperantiston Mounir Abjiou, jam konatan en la junulara movado pro la kelksemajna volontulado en la Centra Oficejo de UEA. Legu pli detalajn informojn ĉe: https://tejo.org/2015/12/mounir-abjiou/.

Elektoj en UEA komenciĝas

En 2016 okazos elektoj por la gvidorganoj de UEA. Parto de ĝi estos elektoj de komitatanoj B, kiuj reprezentu la individuajn membrojn en la Komitato. Laŭstatute, unu komitatano B estas elektata po ĉiu komencita milo da IM. Por kandidatiĝi, oni sendu skriban dokumenton (do ne retmesaĝon aŭ telefakson) al la Centra Oficejo de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando), kiu enhavu subskribojn de la proponintoj (minimume dek el tri diversaj landoj), skriban konsenton de la kandidato, biografieton kaj priskribon de la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ne ampleksu pli ol 150 vortojn. Proponoj devas atingi la Centran Oficejon ĝis la 29-a de februaro 2016.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 599 (2015-12-07).

Decembra numero de Esperanto enretas

La decembra numero de la revuo Esperanto estas grandparte dediĉita al la mirinda sukceso de la Esperanta kurso ĉe Duolingo; Chuck Smith, konata kiel fondinto de la esperantlingva Vikipedio kaj pioniro en la programado de esperantlingvaj poŝtelefonaj aplikaĵoj, parolas en la rubriko Dek Demandoj ne nur pri Duolingo, sed ankaŭ ĝenerale pri la estonteco de la movado. Humphrey Tonkin, eksa prezidanto de UEA kaj TEJO, en la rubriko Malferme pritraktas Unuiĝintajn Naciojn, ĉe kiuj li reprezentas UEA-n. Sur la TEJO-paĝo legeblas raportoj pri la 3-a Monda Forumo pri Loka Ekonomia Evoluigo kaj pri la 102-a Japana Kongreso de Esperanto. Ensalutinte en uea.org, vi povas elŝuti la numeron ĉe: http://uea.org/l/?prenu=eo_dec15.

Malferma Tago de adiaŭoj kaj jubileoj

Por la 43-a fojo la stabo de la Centra Oficejo de UEA invitis al “Malferma Tago de UEA” la 28-an de novembro. Laŭtradicie la programo komenciĝis per prezentado de novaĵoj el la Libroservo de UEA. Apartan prilumon ricevis la tria volumo de eseoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj Tamen ĝi moviĝas. Prezentita estis ankaŭ baldaŭ aperonta reviziita eldono de la klasika verko La danĝera lingvo. La riĉan programon krome konsistigis diversspecaj prezentoj kaj prelegoj, inter aliaj bildkarta prezento de la pensiiĝonta Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller, prelegoj de Humphrey Tonkin pri la temo UN ĉe la solvo de nova epoko kaj Povilas Jegorovas pri la historio de la Baltiaj Esperanto-Tagoj. Ankaŭ la filmkulturo estis reprezentata: Projekciiĝis la dokumenta filmo de Roman Dobrzyński, La reveno al Finnlando.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 598 (2015-12-04).

45-a Internacia Infana Kongreseto invitas!

La Internacia Infana Kongreseto estas aranĝo por Esperantistaj infanoj inter 6 kaj 16 jaroj, kiu ĉi-jare – post trijara paŭzo – okazis en Villeneuve-d’Ascq. Lige kun la 101-a Universala Kongreso en Nitro okazos la 45-a IIK en bestokuracista lernejo. Logas favoraj prezoj por manĝoj kaj loĝigo, estos krome ebleco por la infanoj dormi kun siaj gepatroj. La kongreso estos gvidata kaj organizata de internacia teamo, kiu konsistas el spertuloj pri zorgado pri infanoj kaj adoleskuloj. Retpaĝo enhavanta informojn kun prezoj, fotojn de la kongresejo, provizorajn programon kaj .skipon estas konsultebla ĉe: http://bertosch.free.fr/iik2016/.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 598 (2015-12-04)

Forpasis Ignat Bociort (1924-2015)

La eminenta rumana esperantisto prof. d-ro Ignat Bociort forpasis la 2-an de decembro en Berlino en la aĝo de 91 jaroj. Bociort doktoriĝis pri filozofio en la Humboldt-Universitato en Berlino. Dum kelkdek jaroj li rolis kiel ĉefa disvastiganto de Esperanto en Rumanio: En 1978 li atingis enkondukon de Esperanto kiel nedeviga sed egalrajta kurso en la filologiaj fakultatoj, kio ebligis eldonadon de Esperantaj lerniloj kaj vortaroj ĉe universitataj eldonejoj; por mencii nur kelkajn ekzemplojn de liaj fruktodonaj agadoj. Ekde 1998 Bociort estis Honora Membro de UEA.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 598 (2015-12-04).

Okazis la 21-a Kongreso de Ukraina Esperanto-Asocio

Tridek homoj, inter ili eminenta gasto, la vicprezidanto de UEA Stefan MacGill, ariĝis okaze de la 21-a Kongreso de Ukraina Esperanto-Asocio (UkrEA). Krom elektoj de ĉefdelegito, prezidio kaj decidoj pri statutaj modifoj, elstaris la Prezidanta Raporto resumanta la asociajn agadojn en la jaro 2015 kaj aparta raporto pri la junulara agado. La 28-an de novembro la kongresanaro salutis la partoprenantojn de la Malferma Tago de UEA.

Laŭ Estrara Komuniko 51.

Ĉefministro Butkevičius – Alta Protektanto de BET-52

Algirdas Butkevičius, ĉefministro de Litovio, konsentis esti Alta Protektanto de la 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos de la 2-a ĝis la 10-a de julio 2016 en la litova kuracurbo Birštonas. Estante ĉefministro ekde 2012, Butkevičius jam pli frue en sia politika kariero subtenis Esperanton, grave rolante en la disponigo de registara financa helpo por la organizado de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno.

Laŭ komuniko en la novaĵretejo “La Balta Ondo”.

Scienca forumo okazonta dum JES

Dum la 7-a Junulara Esperanto-Semajno, kiu okazos de la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro, vi havos la eblon prezenti vian fakon, okupon aŭ intereskampon dum 15-minuta prelegeto. Ĉiaj kontribuaĵoj bonvenas, ĉu pritraktantaj la fakon ĝenerale, ĉu pritraktantaj specifan problemon. Se vi volas kapti tiun unikan okazon transdoni viajn sciojn kaj lertojn al Esperanta publiko, sendu retmesaĝon al caffeguglielmo@gmail.com.

Vivo Ekstertera – Duobla Kontakto (2015:5/6) en la reto!

La lasta numero de Kontakto en tiu-ĉi jaro jam legeblas en la reto. Elstaras la intervjua rubriko, en kiu ĉi-numere gastas la gajnintoj de la 2-a Muzika Konkurso: Martin Wiese, Tomas Frejarö kaj Roberto Pigro. La ĉefartikolo, verkita de la esperantista fizikisto Amri Wandel, pritraktas la fascinan temon “Astrobiologio kaj vivo ekstertera”. Resumon pri la intaj, antaj kaj ontaj agadoj de TEJO liveris la Prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, por la movada rubriko “TEJO tutmonde”. Ensalutinte en la retejo de UEA, vi povas elŝuti la numeron ĉe: http://uea.org/l/?prenu=kto5_6_15.

Venontaj renkontiĝoj

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 19a de decembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

7-a Junulara E-Semajno, Eger, Hungario, 27-a de decembro 2015 ĝis 3-a de januaro 2016, http://jes.pej.pl/2015

LUMINESK’, Nideggen (Eifel), Germanio, 28a de decembro ĝis 4a de januaro 2016, http://luminesk.eo.tel/

Poludnica 2016 – en Záva ná Poruba, Slovakio. Poludnica 2016, 6-a ĝis la 10-a de januaro 2016 – renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj. Kadre de la renkontiĝo okazos 18. AMo-seminario. Inf.: Ján Vajs, LEK (SMOPaJ), Školská 4, SK-031 01 Liptovský Mikuláš, Slovakio. Rete: poludnica83@gmail.com

7-a NOVA – Novjara Aranĝo – en Presidente Figueiredo kaj Manaus, Brazilo, 15-a ĝis 20-a de januaro 2016. Inf.: Brazila Esperantista Junulara Organizo – BEJO bejoesperanto@gmail.com

Dua Speciala Ekskurso 2016 kun AMO Seminario – en Katmandu, Nepalo, 26-a de februaro ĝis 8-a de marto 2016. Ret-poŝto: nespa.1990@gmail.com

Mediteranea Esperanto-semajno – Les Issambres en Restadejo Val d’Esquière (Lazura Marbordo), Francio. 5-a ĝis 12-a de marto 2016. Inf.: Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR 83700 Saint-Raphaël, Francio, rete: prezmoni@hotmail.com, tel.: +33(0)4 94 83 06 88 aŭ Christine Graissaguel, Les Iles d’Or, rue du Progrès, FR-83600 Fréjus, Francio, rete: kris_grai@hotmail.fr, tel.: +33(0)4 94 95 66 18

Trilanda Kongreso – en Bandung, Indonezio. Trilanda kongreso inter Aŭstralio, Indonezio kaj Nov-Zelando. De la 23-a ĝis la 28-a de marto 2016. Inf.: Ilia Sumilfia Dewi, Prezidanto de Indonezia Esperanto-Asocio iea@esperanto.or

Printempa Semajno Internacia, PSI – en Bad Hersfeld, Germanio. De la 25-a de marto ĝis la 1-a de aprilo 2016. Printempa, familia kunveno kun ekskursoj, prelegoj kaj kursoj por plenkreskuloj kaj infanoj. Inf.: Germana Esperanto Asocio, Katzbachstr. 25, DE-10965 Berlin, Germanio. Rete: petra.dueckershoff@esperanto.de

Ekskurso tra Irano al Urgup (Turkio) – en Boruĝerdo-Irano. De la 28-a de marto ĝis la 6-a de aprilo. Urboj por ekskursoj: Tehran-Antalya-Konya-Urgup-Konya-Tehran. Inf.: FOTROS Tour&Travel Agency, No.36, 1 St floor, Eastern Sepand St, NEJATOLLAHI Ave, Tour&Travel Agency, Irano. Rete: masud8422@yahoo.com

Informiĝu pri pliaj renkontiĝoj ĉe: http://www.eventoj.hu

Kolofono

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale@tejo.org.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: tejo.org/tejo-aktuale

Redaktoro: Jan Kozousek, Aŭstrio, jan.kozek@icloud.com

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj