Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 392, 2014-09-20

1. GEJ invitas al 18a KEKSO, Bielefeld, Germanio, 14a ĝis 16a de novembro
KEKSO, mallonge por “Kreativa Esperanto-KurSO”, estas renkontiĝo de Germana Esperanto Junularo organizata. Regule ĝi okazas dufoje jare, dum printempa kaj aŭtuna semajnfino. La loko ŝanĝiĝas ĉiufoje, por ke la renkontiĝoj okazu en tuta Germanio. Ĝis nun ekzemple en: Rostock, Potsdam, Soest, Karlsruhe, Hamburg,… Legu pli: http://www.esperanto.de/keksohttps://www.facebook.com/events/614553255328019/

2. [6-a Junulara E-Semajno] Grava informo!
Karaj! Jen ni havas por vi gravan informon: eblas aliĝi al JES 2014 ĉe http://jes.pej.pl/ 🙂

3. [SFERO-Svisa Feria Esperanta Renkontigho] Tempo por aliĝi al Sfero!
Aliĝoj eblas ĝis la 30a de septembro. Rapidiĝu, ni antaŭĝojas renkonti vin en Adonia! http://alawa.ch/wp/sfero/https://www.facebook.com/events/1467973793475469/

4. En Duolingvo progresas Esperanto-kurso por anglaparolantoj
Esperanto ĉe Duolingo progresas: Por la kurso “Esperanto por anglaparolantoj” oni elektis moderatoron kaj la laboro jam komenciĝis. Pretiĝu por la baldaŭa kurso! Vidu la progreson ĉe : http://incubator.duolingo.com/courses/eo/en/status

5. Novaj muzik-albumoj aperintaj ĉe VINILKOSMO dum somero 2014
Legu pli: https://www.facebook.com/notes/712687065433116/

6. 100a Universala Kongreso, Lillo, Francio, 28a de julio ĝis 1a de aŭgusto 2015
Aliĝilo pretas: http://www.uea.org/kongresoj/uk_alighilo.php
Pliaj informoj: http://uea.org/kongresoj

7. Malferma tago de la Centra Oficejo, Roterdamo, Nederlando, 29a de novembro 2014
Prelegoj de László Szilvási, Toon Witkam kaj Barbara Pietrzak (temoj baldaŭ anoncotaj). Filmprezentadoj. Kafo kaj teo senpagaj. Legu pli: https://www.facebook.com/events/1471062526510008/

8. Staĝo de Interkant, Gresiljono, Francio, 25a ĝis 29a de oktobro 2014
Kiel jam anoncite, la venonta staĝo de Interkant’ okazos de la 25a (10h) ĝis la 29a (15h) de oktobro 2014 en Gresiljono sub estrado de Zdravka kaj Maja.
Mi denove precizigas ke ni ne postulas daŭran engaĝigon. Nia projekto adaptiĝos laŭ la partoprenantoj, vi povas partopreni tiun ĉi staĝon sen esti certa pri kio okazos poste, nur por la plezuro kunkanti kaj renkonti aliulojn. La aliĝo fariĝas sur la ttt-ejo de la kastelo de Gresiljono (htttp://www.gresillon.org)
Interkant’ okazas kadre de ”Aŭtune” de la 24a de oktobro ĝis la 3a de novembro, do ni povos ĝui la ĉeeston de aliaj homoj kaj vesperojn, ktp. vi povas ankaŭ pli longigi vian ĉeeston por partopreni la kursojn kaj aliajn aktivaĵojn de ”Aŭtune”. Ni instigas vin viziti la ttt-ejon de la kastelo de Gresiljono por malkovri la enhavon kaj detalojn de ”Aŭtune”.

9. [Esperanto-Svislando-Switzerland] Blogo pri kuirado
Saluton al ĉiuj! Ĉi tio estas blogo pri kuirado tute en la Internacia Lingvo! Mi
petas vin meti “Mi plaĉas ĝin” sur mia paĝo de Fejsbuko. Dankon, Maria
Paola Fortuna. Legu pli: https://www.facebook.com/kuirukunmi kaj http://kuirukunmi.wordpress.com/

10. Venontaj renkontiĝoj
25-a MontKabana Renkontiĝo (MKR), Sillian, Aŭstrio, 18-a ĝis 21-a de septembro 2014, http://keja.hr/mkr/aliĝu-al-mkr/
Post-Somera Komuna Kuirado en Laarne (Belgio, iom sude de Gento), 19a ĝis 21a de septembro 2014, http://www.pskk.be/
Ĉu vi volas vidi Berlinon kaj lerni Esperanton? Berlino, Germanio, 20a ĝis 21a de septembro 2014 https://docs.google.com/forms/d/1_q1sDsKbdkwvdcTHmPvR2BmFT453kvPLDrJ4Xphvuj4/viewform
Tria Interlingvistika Silmpozio, Poznano, Pollando, 25a kaj 26a de septembro 2014, http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/simpozio2014.html
30-aj ARtaj KONfrontoj en Esperanto (ARKONES), Poznan, Pollando, 26a ĝis 28a de septembro, http://arkones.org
Prezentado de Esperanto kaj de la kursoj 2014-2015, Parizo, Francio, 27a de septembro 2014, https://www.facebook.com/events/337211696454811/?ref=3&ref_newsfeed_story_type=regular
Semajno de Esperanto en Strasburgo, Francio, 29a de septembro ĝis 4a de oktobro 2014, http://esperantostrasbourg.free.fr/programo2014.html
TORPEDO-9, 66a Studsesio (semajnfino pri Esperanto-instruado) + Esperanto-Filmfestivalo, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 2a ĝis 5a de oktobro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de; Detaloj pri la klerigofertoj, studmoduloj: http://ic-herzberg.de/page.php?pid=81093452
14a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Schwerte, Germanio, 2a ĝis 5a de oktobro 2014, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
Migrado en la Vogezoj, Pairis, Alsaco, Francio, 4a de oktobro 2014, Engelbert.Sester ĉe t-online.de (Esperantogrupo Oberkirch) kaj http://esperanto-bw.de/migrado-eo
Flava Esperanta Renkontiĝo (FERo), Borlänge, Svedio, 3a ĝis 5a de oktobro! http://www.esperantosverige.se.
La 2-a Pakistana Junulara Kongreso de Esperanto, Lahore, Pakistano, 5a de oktobro 2014, https://www.facebook.com/events/525362537582468/
3a Junulara Somera Komuna Aranĝo (JuSKA), Jimaguayú, Kubo, 9a ĝis 12a de oktobro, Ariadna García Gutiérrez (arita_piscis14 ĉe yahoo.es)
11a Rata Rendevuo, Rinteln, Germanio, la 11an de oktobro 2014, https://www.facebook.com/events/1444752545814595/?ref=2&ref_dashboard_filter=upcoming
Svisa Feria Esperanta Renkontiĝo (SFERO), Vordemwald, Argovio, Svisio, 17-an ĝis 19-an de oktobro 2014, http://esperanto.ch/konkurso
4a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Germanio, 19a ĝis 24a de oktobro 2014 sur la migrovojo “Moselhöhenweg”. https://www.esperanto.de/gea.malnova/ema2014.html
AUTUNE, la komunaj ferioj por infanoj, familioj kaj geavoj, Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 24a de oktobro ĝis 1a de novembro, http://gresillon.org/
KKPS – KlaĉKunveno PostSomera 2014, Wijk aan Zee, Netherlando, 7a ĝis 9a de novembro 2014, http://kkps-klaĉkunveno.wikispaces.com/
Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), Modra Harmónia, Slovakio, 13a ĝis 16a de novembro 2014, Peter Baláž (kaest ĉe ikso.net) kaj http://kaest.ikso.net/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 15a de novembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis 14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 13a de decembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Komuna Seminario (KS33), Ho Chi Minh urbo, Vjetnamio, 26a ĝis 28a de decembro, vejo.vjetnamio ĉe gmail.com aŭ https://www.facebook.com/events/638292086208245
Festi jarfine proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio : 13-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj NIS (Novjara Internacia Semajno), Bitburg, Germanio, 27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015, http://www.esperantoland.org/nr/#nr
6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januaro 2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://jes.pej.pl
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

11. Kolofono
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.
Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://www.tejo.org/ta
Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org
Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero
Retpoŝta abono: http://www.uea.org/retlistoj