Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 393, 2014-09-30

1. [Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)] Pasporta Servo 3.0 – baldaŭ alvenos
Saluton al ĉiuj!
Mi sentas, ke vi deziras kelkajn novaĵojn pri la promesita nova retejo de Pasporta Servo.
Ekde la komenco de septembro ni duope programas. Ni komencis per forviŝo de la ĝisnuna laboro kaj ekprogramado sur pli sanaj bazoj:
– Ekuzo de Twitter Bootstrap por rapida dizajno;
– Pli fleksa datumbaza strukturo;
– Malfacila decido nur uzi la anglan ene de la kodaro kaj dokumentaro.
Tio estis necesa por faciligi la kunlaboron kun mia amiko, kaj por limigi la bus-faktoron. Ĉiukaze, la (uzula surfaco de la) retejo uzos 100-procente nur Esperanton, kompreneble.
La aplikaĵo estas ‘uzebla’ nun. Eblas aldoni, redakti, serĉi lokon… Jam estas ileto por malebligi spam-kontan kreadon, de la tipo mielpoto. Sed restas multe da laboro ĝis la publika beta-versio.
La datumoj ankoraŭ ne estas en la nova datumbazo, sed ni progresas. En komenco de oktobro la krudaj datumoj verŝajne estos pretaj por la administrantoj por purigi.
Vi povas sekvi la laboron ĉi tie: https://bitbucket.org/
Mi esperas, ke dum novembro ni malfermos la novan retejon!
Ĝis poste, Baptiste Darthenay (baptiste ĉe darthenay.fr)

2. [Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)] Amerika Komisiono de TEJO
Ni kredas ke la Esperanta movado vere progresas kiam la gejunuloj, ĝiaj nuntempo kaj estonteco, daŭre laboras kune kaj subtenas unu la alian. Tial ekzistas TEJO, por kunigi junajn bonvolajn aktivulojn tra la tuta mondo. Tiun taskon laŭ ni eblas faciligi pere de la kontinentaj komisionoj, kiuj devas servi kiel ponto inter TEJO kaj ĉiuj membroj tra la kontinento. Pri tio temas tiu ĉi demandaro, ni bezonas starigi komisionon por Ameriko, kaj via helpo ege bezonatas. Se vi ŝatus helpi nin plifortigi la movadon tra nia kontinento, bonvolu respondi la jenajn demandojn: https://docs.google.com/forms/d/1g2un31n4-ss5tMXYAmsuBQO2Pk2bcChVGkFbzsBtkYI/viewform

3. [Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)] Fonduso Trampolino
Ĉu vi havas bonan ideon por antaŭenigi Esperanton? Ĉu mankas nur eta helpo por realigi vian projekton? La Fonduso Trampolino povas subteni vin!
Trampolino estas nova iniciato de TEJO por doni konkretan helpon al tiuj, kiuj volas ekfunciigi junularajn projektojn. Plenigante la jenan formularon (http://bit.ly/1rynJ9g) vi priskribu vian proponon, kaj la helpon kiun vi bezonas.
Se vi ŝatas la iniciaton kaj volas subteni ĝin, vi povas sendi mondonacon al la UEA-konto ftramp, por pligrandigi la disdoneblan sumon. Kaze ke vi ŝatus subteni ideojn de junuloj alimaniere, skribu al hr ĉe tejo.org pri via subtenemo. Legu pli: https://www.tejo.org/eo/trampolino

4. [Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)] Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) unujariĝas
Malgraŭ ĉiuj okazintaj katastrofoj ni moviĝas antaŭen por nia nobla celo, kaj festas en viglaj koloroj la unuan datrevenon de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ), la sola Esperanto-organizo en Filipinoj! Rigardu: https://www.facebook.com/photo.php?fbid=10202942247260674&set=gm.685360831529252&type=1

5. Ebleco | Volontulado en Partizánske
Legu pli: http://www.eble.co/

6. [KAEST 2014] Jam 45 personoj aliĝis al KAEST! Programo baldaŭ pretos!
Jam 45 personoj aliĝis al KAEST! Programo de ĉi-jara konferenco estas preparata kaj aperos oktobre en la retpaĝo. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, memoru ke ĝis 30.09.2014 daŭras la dua aliĝperiodo! 🙂 Legu pli: http://kaest.ikso.net

7. SFERO 2014 okazos de la 17a ĝis la 19a de oktobro, aliĝu rapide!
Ĉi-jare, SFERO okazos de vendredo la 17a ĝis dimanĉo la 19a de oktobro. Ni loĝos en la domo Adonia en Vordemwald, Argovio. Plie, okazos speciala evento sabate: la unua Svisa Esperanto-Junularo-kantkonkurso.
La limdato por aliĝi estas la 30a de septembro! Do aliĝu rapide! 🙂
Ĉe nia retejo (http://alawa.ch/wp/sfero/), vi trovos aliĝilon, kaj diversajn informojn pri la semajnfino kaj loĝloko.
Ni esperas kunvivi tiun semajnfinon kun vi!
Venu diskuti pri SFERO en nia Facebook grupo: https://www.facebook.com/groups/225040314217529/
!
Sfereme, la organizteamo

8. [UEA – Universala Esperanto Asocio] El Nepalo
Ge-esperantistoj vizitis edukejon de Bona Volo. Dankon al mia kara amiko Paulo César Joaquin Pereira. Rigardu: https://www.youtube.com/watch?v=nc1S_kr78qw&list=WL&index=31

9. Novaj programeroj kaj novaj muzikoj en Muzaiko
La retradiokanalo Muzaiko (http://muzaiko.info/) ekde la kongresa sezono elsendas refoje ĉiutage almenaŭ unu novan programeron pri diversaj, kaj movadaj, kaj ĝeneralaj klerigaj temoj el ĉiuj kontinentoj – kaj plia bona novaĵo: laste aldoniĝis 100 novaj kantoj al la ludlisto de Muzaiko. Aŭskultu, kaj kontribuu al la programo de Muzaiko – skribu viajn demandojn, komentojn al info ĉe muzaiko.info kaj ŝatu la paĝon de Muzaiko en Vizaĝlibro.

10. Venontaj renkontiĝoj
Semajno de Esperanto en Strasburgo, Francio, 29a de septembro ĝis 4a de oktobro 2014, http://esperantostrasbourg.free.fr/programo2014.html
TORPEDO-9, 66a Studsesio (semajnfino pri Esperanto-instruado) + Esperanto-Filmfestivalo, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 2a ĝis 5a de oktobro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de; Detaloj pri la klerigofertoj, studmoduloj: http://ic-herzberg.de/page.php?pid=81093452
14a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Schwerte, Germanio, 2a ĝis 5a de oktobro 2014, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
Migrado en la Vogezoj, Pairis, Alsaco, Francio, 4a de oktobro 2014, Engelbert.Sester ĉe t-online.de (Esperantogrupo Oberkirch) kaj http://esperanto-bw.de/migrado-eo
Flava Esperanta Renkontiĝo (FERo), Borlänge, Svedio, 3a ĝis 5a de oktobro! http://www.esperantosverige.se.
La 2-a Pakistana Junulara Kongreso de Esperanto, Lahore, Pakistano, 5a de oktobro 2014, https://www.facebook.com/events/525362537582468/
3a Junulara Somera Komuna Aranĝo (JuSKA), Jimaguayú, Kubo, 9a ĝis 12a de oktobro, Ariadna García Gutiérrez (arita_piscis14 ĉe yahoo.es)
11a Rata Rendevuo, Rinteln, Germanio, la 11an de oktobro 2014, https://www.facebook.com/events/1444752545814595/?ref=2&ref_dashboard_filter=upcoming
Svisa Feria Esperanta Renkontiĝo (SFERO), Vordemwald, Argovio, Svisio, 17-an ĝis 19-an de oktobro 2014, http://esperanto.ch/konkurso
4a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Germanio, 19a ĝis 24a de oktobro 2014 sur la migrovojo “Moselhöhenweg”. https://www.esperanto.de/gea.malnova/ema2014.html
AUTUNE, la komunaj ferioj por infanoj, familioj kaj geavoj, Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 24a de oktobro ĝis 1a de novembro, http://gresillon.org/
Staĝo de Interkant, Gresiljono, Francio, 25a ĝis 29a de oktobro 2014, (htttp://www.gresillon.org)
KKPS – KlaĉKunveno PostSomera 2014, Wijk aan Zee, Netherlando, 7a ĝis 9a de novembro 2014, http://kkps-klaĉkunveno.wikispaces.com/
Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), Modra Harmónia, Slovakio, 13a ĝis 16a de novembro 2014, Peter Baláž (kaest ĉe ikso.net) kaj http://kaest.ikso.net/
18a KEKSO, Bielefeld, Germanio, 14a ĝis 16a de novembro 2014, http://www.esperanto.de/keksohttps://www.facebook.com/events/614553255328019/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 15a de novembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Malferma tago de la Centra Oficejo, Roterdamo, Nederlando, 29a de novembro 2014, https://www.facebook.com/events/1471062526510008/
67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis 14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 13a de decembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Komuna Seminario (KS33), Ho Chi Minh urbo, Vjetnamio, 26a ĝis 28a de decembro, vejo.vjetnamio ĉe gmail.com aŭ https://www.facebook.com/events/638292086208245
Festi jarfine proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio : 13-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj NIS (Novjara Internacia Semajno), Bitburg, Germanio, 27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015, http://www.esperantoland.org/nr/#nr
6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januaro 2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://jes.pej.pl
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

11. Kolofono
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.
Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://www.tejo.org/ta
Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org
Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero
Retpoŝta abono: http://www.uea.org/retlistoj