Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 396, 2014-10-31

1. TEJO starigas Komisionon de Azia Junularo!
Por kreskigi la junularan e-movadon en Azio, la komisiono celas:
– Regule interŝanĝi spertojn, ideojn kaj informojn pri siaj agadoj; reprezentantoj de la diversaj landoj estas bonvenaj raporti.
– Helpi ekigi movadon en najbaraj landoj, kie momente ne estas aktivuloj
– Kunorganizi junularajn aranĝojn, kiel Komuna Seminario kaj trejnseminariojn
– Kune partopreni en projektoj
La listo TEJO – Landa agado – Azio estas malfermita al ĉiuj esperantistoj, kiuj interesiĝas pri movado de junuloj en Azio.
Tie ĉi vi povas sekvi novaĵon de e-movado en Azio, libere komenti al temoj, doni iu ajn proponon, ktp
Legu pli pri landa agado en la laborplano (http://bit.ly/laborplano2013) kaj se vi volas partopreni la komisionon aliĝu skribante al landa.agado ĉe tejo.org!

2. [41-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA] Premiero: “La Estraro de TEJO respondas”.
En la programo de la Malferma Tago estos ankaŭ unu premiero: “La Estraro de TEJO respondas”. Tio eblos, ĉar la estraranoj de TEJO kunvenos en Roterdamo en la sama semajnfino. Ne povus esti pli bona ŝanco por informiĝi pri la aktualaj kaj estontaj aktivaĵoj de TEJO! Legu pli: https://www.facebook.com/events/1471062526510008/ Kaj aldone post la fino de la Malferma Tago, estos malferma renkontiĝo por tiuj, kiuj ŝatus renkonti la Estraron de TEJO tie. Vian intereson kaj aliĝemon indiku ĉe oficejo ĉe tejo.org – la detalojn ni priparolos kun tiuj, kiuj indikis intereson ĉe tiu adreso ĝis la 25a de novembro.

3. [TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO (TEJO)] FONDUSO TRAMPOLINO
Ĉu vi havas bonan ideon por antaŭenigi Esperanton? Ĉu mankas nur eta helpo por realigi vian projekton? La Fonduso Trampolino povas subteni vin!
Trampolino estas nova iniciato de TEJO por doni konkretan helpon al tiuj, kiuj volas ekfunciigi junularajn projektojn. Plenigante la jenan formularon (http://bit.ly/1rynJ9g) vi priskribu vian proponon, kaj la helpon kiun vi bezonas. La helpo povas esti mona (ĝis 40 EUR), reklama, konsila, kunliga, ktp.
La sekva periodo komenciĝos la 1-an de novembro!
Se vi ŝatas la iniciaton kaj volas subteni ĝin, vi povas sendi mondonacon al la UEA-konto ftramp, por pligrandigi la disdoneblan sumon. Kaze ke vi ŝatus subteni ideojn de junuloj alimaniere, skribu al hr ĉe tejo.org pri via subtenemo. Legu pli: https://www.tejo.org/eo/trampolino

4. DU STIPENDIULOJ DE UEA STUDIS TERMINOLOGION EN VIENO
En konkurso de UEA, Aida Čižikaitė el Litovio kaj Ariadna García Gutiérrez el Kubo ĉi-printempe gajnis subvencion por vojaĝo al Vieno kaj partopreno en la terminologia somerlernejo, kiun la internacia terminologia reto TermNet okazigis de la 14-a ĝis la 18-a de julio. Reveninte de Aŭstrio ili rakontas pri siaj spertoj.
“Mi ne povis imagi kiel profunda interrilatiĝo ekzistas inter mia studfako kaj Terminologio […] mi nun havas pli konkretan bildon pri kiel prepari terminologian projekton”, asertas Ariadna Garcìa Gutièrrez.
“Dankon al UEA kaj TEC – sen ilia financa subteno neniamaniere mi havus eblon partopreni”, raportas Aida Čižikaitė.
La raportoj de la du stipendiuloj nun legeblas en la biblioteko de la Terminologia Esperanto-Centro (TEC) ĉe http://esperanto.net/tec/. Mélanie Maradan, komisiito de UEA pri terminologiaj instancoj kaj organizinto de la ĉi-jara konkurso, intencas starigi similan stipendi-eblon en 2016 por kapabligi pli da Esperantistoj pri la terminologia fako. TEJO-membroj pretu por konkursumi! Kontaktu: Mélanie Maradan (melmaradan ĉe yahoo.fr)

5. Nova temo-propono en nia retejo. Verku pri la temo por Kontakto!
Revuo Kontakto: Geedziĝo x Divorcoj
La geedziĝo estas grava momento en la vivo de la homoj. La plejmulto de la junuloj kredas ke feliĉa … Legu pli: http://kontakto.tejo.org/2014/10/geedzigo-x-divorcoj.html

6. [6-a Junulara E-Semajno] Kunvojaĝu al JES!
Karaj! Ĉu vi jam planis vojaĝon al JES? Ĉu vi bezonas konsilojn? Andi informas ke oni jam ekvendis rabatitajn fervojbiletojn por vojaĝo al kaj en Germanio (vidu la bildon)!
Aldone Thomas informas pri eblecoj por veturontoj de Pollando kaj Ĉeĥio: eblas aĉeti ĉeĥan Libnet+ [1] / polan Euro-Nysa bileton [2] (aŭ la germanan version kontraŭ pli alta prezo [3]).
[1] http://www.cd.cz/…/cestovani-v-prihranici-s…/-4021/
[2] http://pkp.boleslawiec.pl/zvon/
[3] http://www.zvon.de/de/ENT-Tickets/
Per tiuj biletoj eblas (grupe eĉ pli) malmultekoste vojaĝi tra la limtransirejoj Görlitz (ekde Pollando) aŭ Zittau (ekde Ĉeĥio) rekte al Weißwasser!

7. [Somera Esperanto-Studado 2014 – Slovakio] Fotogalerio finfine haveblas
Finfine ni kompilis foto-galerion de SES 2014 SK el Nitra por vi! 🙂 Rekordajn 340 fotojn de pluraj fotistoj vi trovos en nia galerio ĉi tie: https://picasaweb.google.com/102475826370689061272/ Baldaŭ ni ankaŭ alŝutos la tuton al reta deponejo, por elŝuti ilin amase kiel ZIP-dosierujo. Dankon al ĉiuj, kiuj disponigis siajn fotojn! (baldaŭ ni publikitos ankaŭ fotojn de la rusa SES)

8. [ret-info] Doktora disertacio pri “Ĵurnalismo de la Eo-movado”
La 25-an de septembro 2014 Dmitrij Vlasov sukcese defendis doktoran disertacion kun la temo “Ĵurnalismo de Esperanto-movado en XX-a jarcento: tendencoj de evoluo kaj tipologiaj specialaĵoj”.
Ĉi jare la eldonejo Impeto eldonis lian monografion, kiu estas bazita sur lia disertacio: http://lernolibro.ru/istorija_esperanto_vlasov
Dmitrij VLASOV naskiĝis en 1987, akiris fakajn sciojn en geologia fakultato kaj magistran rangon de ĵurnalista fakultato de Sankt-Peterburga ŝtata universitato.
Dum studado li konatiĝis kun Esperanto kaj ekinteresiĝis pri ĝia praktika uzo en amaskomunikiloj. Studis historion de rusia esperantismo. En 2011 li defendis magistran disertacion pri la temo “Evoluo de Esperanto-movado kaj ĝia ĵurnalistiko sub cenzuro en Rusia imperio kaj USSR (1887–1938)”.
http://www.impeto.trovu.com/libroj/vlasov2
http://www.impeto.trovu.com/autoroj/vlasov
Lingvo-Studio, L.S., http://www.eventoj.hu

9. BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2015
La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 66-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 100-a Universala Kongreso en Lillo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibroj. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Detala regularo haveblas ĉe UEA, kaj legeblas ankaŭ ĉe http://uea.org/dokumentoj/belartaj_konkursoj_regularo.html.

10. Venontaj renkontiĝoj
KKPS – KlaĉKunveno PostSomera 2014, Wijk aan Zee, Nederlando, 7a ĝis 9a de novembro 2014, http://kkps-klaĉkunveno.wikispaces.com/
Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), Modra Harmónia, Slovakio, 13a ĝis 16a de novembro 2014, Peter Baláž (kaest ĉe ikso.net) kaj http://kaest.ikso.net/
18a KEKSO, Bielefeld, Germanio, 14a ĝis 16a de novembro 2014, http://www.esperanto.de/keksohttps://www.facebook.com/events/614553255328019/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 15a de novembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Jubilea 25a Eŭropa Rendevuo, Stella Plage, Francio, 15a kaj 16a de novembro 2014, http://esperanto.nord.online.fr/eo/stella/index.htm
Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo (ĈAR.14), Rabka Zdroj, Polando, 21a ĝis 23a de novembro, http://krakovanoj.pl/ĉar/index.html
Malferma tago de la Centra Oficejo, Roterdamo, Nederlando, 29a de novembro 2014, https://www.facebook.com/events/1471062526510008/
‘Didaktika Afiŝaro’, CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 6a de decembro 2014, http://www.cdeli.org/Eventoj-de-CDELI.html
67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis 14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 13a de decembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Komuna Seminario (KS33), Ho Chi Minh urbo, Vjetnamio, 26a ĝis 28a de decembro, vejo.vjetnamio ĉe gmail.com aŭ https://www.facebook.com/events/638292086208245
Festi jarfine proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio : 13-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj NIS (Novjara Internacia Semajno), Bitburg, Germanio, 27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015, http://www.esperantoland.org/nr/#nr
31-a Internacia Festivalo (IF), Jülich, Germanio, 27a de decembro 2014 ĝis 3a de januaro 2015, http://www.internacia-festivalo.de/
6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januaro 2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://jes.pej.pl
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

11. Kolofono
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.
Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://www.tejo.org/ta
Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org
Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero
Retpoŝta abono: http://www.uea.org/retlistoj