Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 397, 2014-11-15

1. TEJO serĉas helpantojn por verki administran subvencipeton de Eŭropo
Ĉi-jare TEJO refoje sendos subvencipeton por ricevi la administran subvencion de Eŭropo. La ricevo de tiu subvencio ebligus al TEJO ne nur stabilajn financojn, sed ankaŭ pli da agadoj, pli da projektoj. La Estraro de TEJO jam komencis verki ĝin kaj estrarano Veronika Poór partoprenos informan tagon en Bruselo por altigi la ŝancojn. Ĉu vi ŝatus helpi verki la subvencipeton, helpi TEJO-n kaj akiri utilajn konojn? Se jes, skribu al oficejo ĉe tejo.org!

2. “Saluton, samideano!” verkita de Aloísio Sartorato aĉeteblas ĉe UEA
La plej nova libro eldonita de Kultura Kooperativo de Esperantistoj aĉeteblas en la Libroservo de UEA. Temas pri “Saluton, samideano!”, verkita de Aloísio Sartorato. Ĝi enhavas artikolojn, eseojn, recenzojn, poeziaĵojn kaj tradukaĵojn faritajn de unu el la plej elstaraj brazilaj esperantistoj, laŭlonge de pli ol 50 jaroj. Vere leginda verko! Legu pli ĉe http://katalogo.uea.org/index.php?inf=9103

3. JARFINO en GREZIJONO, Francio, de la 30-a de decembro 2014 ĝis la 4-a de januaro 2015
La franca Esperanto-Kastelo Grezijono proponas al vi 4 tagojn da festado ĉirkaŭ la fino de la jaro de mardo, la 30-a de decembro 2014 posttagmeze ĝis dimanĉo, la 4-a de januaro 2015 tagmeze. Venu renkonti belan teamon por varia programo arta kaj luda. Malstreĉiĝu tut-familie lernante novan fakon.
Legu pli: http://gresillon.org/jarfino
Por ĉiuj aliaj informoj kontaktu Isabelle NICOLAS:
– retmesaĝo: isabelle.nicolas2 ĉe gmail.com
– poŝtelefono: +33-6.70.58.61.
– fiksa telefono: +33-2.41.89.10.34
Dankon kaj ĝis baldaŭ!

4. [UEA – Universala Esperanto Asocio] 100-a UK en Lillo, Francio, 25.07-01.08.2015
Ĉu vi jam aliĝis? http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html
Identigaj bildoj por la kongresaj agadoj estas elŝuteblaj de http://goo.gl/i6uP4O (por perokule kopiantoj: fine de ĝi ne temas pri la cifero ‘kvardek’, sed pri majuksla ‘o’ post la cifero ‘4’).

5. [EDU]-Novaĵoj: KER-ekzamentagoj en 2015
Ni informas vin, ke en 2015 ni okazigas ne unu grandan tutmondan ekzamenon, sed provas lanĉi tri malpli grandajn sesiojn. Ni elektis ekzamentagojn, en kiuj jam certe okazos loka ekzameno kaj al kiuj eventoj povas aliĝi aliaj ekzamenlokoj.
Bonvolu legi la detalojn ĉe la paĝo: http://edukado.net/novajhoj?id=501

6. Nova podkasto pri tekniko, kulturo kaj socio
Iru rekte al kern.punkto.info: http://kern.punkto.info/

7. Esperanta novaĵkanalo el Argentino
Legu: http://novajhoj.blogspot.de/
Rigardu: http://www.nexmax.com.ar/novajhoj/

8. [ret-info] Kreu animaciojn, ludojn, rakontojn – en Esperanto!
Moviĝoj, filmetoj kaj animacioj igas vian rakonton multe pli interesaj, multe pli atentokaptaj ol la seka teksto. Ankaŭ vi mem povas krei animaciojn kaj ludojn – eĉ per Esperanto-scipovo – pere de la retejo Scratch ĉe http://scratch.mit.edu/
Scratch (skreĉo) estas senkosta programilo kaj programlingvo por junuloj, verkita ĉe la fama universitato MIT en Usono. Ekzistas jam pli ol 700.000 projektoj verkitaj per Scratch! Oni povas fari programojn per simplaj musaj klakoj kaj per kunmetado de programeroj. Skreĉo ekzistas jam por multaj lingvoj, kaj parte ankaŭ en Esperanto!
Por uzi la Esperantan surfacon alklaku la “tergloban” simbolon supre maldekstre en la redaktilo, kaj elektu vian preferatan lingvon.
– Scratch-hejmpaĝo: http://scratch.mit.edu/
– Informoj pri la tradukado: http://info.scratch.mit.edu/Translation/Translating_Scratch
– Tradukpaĝo: http://translate.scratch.mit.edu/
L.Szilvási / Ret-Info

9. [Esperantujo] Du novaj albumoj aperas en novembro
Legu pli: https://www.facebook.com/notes/flo-martorell/du-novaj-albumoj-aperas-por-novembro-antaŭ-la-jarfino-2nouveaŭ-albums-pour-nove/731033110265178

10. Venontaj renkontiĝoj
Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), Modra Harmónia, Slovakio, 13a ĝis 16a de novembro 2014, Peter Baláž (kaest ĉe ikso.net) kaj http://kaest.ikso.net/
18a KEKSO, Bielefeld, Germanio, 14a ĝis 16a de novembro 2014, http://www.esperanto.de/keksohttps://www.facebook.com/events/614553255328019/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 15a de novembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Jubilea 25a Eŭropa Rendevuo, Stella Plage, Francio, 15a kaj 16a de novembro 2014, http://esperanto.nord.online.fr/eo/stella/index.htm
Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo (ĈAR.14), Rabka Zdroj, Polando, 21a ĝis 23a de novembro, http://krakovanoj.pl/ĉar/index.html
Malferma tago de la Centra Oficejo, Roterdamo, Nederlando, 29a de novembro 2014, https://www.facebook.com/events/1471062526510008/
‘Didaktika Afiŝaro’, CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 6a de decembro 2014, http://www.cdeli.org/Eventoj-de-CDELI.html
67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis 14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 13a de decembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Komuna Seminario (KS33), Ho Chi Minh urbo, Vjetnamio, 26a ĝis 28a de decembro, vejo.vjetnamio ĉe gmail.com aŭ https://www.facebook.com/events/638292086208245
Festi jarfine proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio : 13-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj NIS (Novjara Internacia Semajno), Bitburg, Germanio, 27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015, http://www.esperantoland.org/nr/#nr
31-a Internacia Festivalo (IF), Jülich, Germanio, 27a de decembro 2014 ĝis 3a de januaro 2015, http://www.internacia-festivalo.de/
6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januaro 2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://jes.pej.pl
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

11. Kolofono
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.
Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://www.tejo.org/ta
Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org
Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero
Retpoŝta abono: http://www.uea.org/retlistoj