Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 404, 2015-04-12

1. Ĉu vi scias kion signifas T-ĉemizo? TEJO-ĉemizo!
Mendu tuj, antaŭ ol iu evidentiĝos pli mojosa ol vi kaj mendos la lastan ĉemizon en via grandeco kaj ŝatata koloro… https://tejo.org/agadoj/informado-t-cemizoj/

2. Ĉu vi havas bonan ideon por antaŭenigi Esperanton? Ĉu mankas nur eta helpo por realigi vian projekton?
Fonduso Trampolino povas subteni vin! Legu pli ĉe: https://tejo.org/agado/fonduso-trampolino/

3. Jam pli ol 100 homoj aliĝis al la jubilea SES!
Ĉu ankaŭ vi? 🙂 http://ses.ikso.net/

4. Pripensu aliĝon al la Superkaravano!
Ĉu vi ŝatus partopreni kaj en la 100-a Universala Kongreso de Esperanto (Lille, Francio), kaj en la 71-a Internacia Junulara Kongreso (Wiesbaden, Germanio)? Eble ankaŭ en aliaj Esperanto-aranĝoj en Eŭropo? Pripensu aliĝon al la Superkaravano! Legu pli: http://www.alesk.eu/karavano/superkaravano2015/

5. Roĝer Borĝes lanĉas novan muzikvideon
La 1-an de marto 2015 la brazila produktisto Roĝer Borĝes publikigis novan muzikvideon en sia kanalo en Jutubo. La kanto nomiĝas La Pac’ kaj temas pri versio de fama kanto de brazila muzikisto Ĵilberto Ĵil’. Al ĝia paca melodio oni aldonis bildojn pri homoj, naturo kaj amo.
En la projekto partoprenis Ĵomart, kiu ludas la gitaron, Manolo Pankorbo, kiu brile tradukis la tekston al Esperanto, la drumisto de Supernova kaj Eric Languillat kiel kantisto.
Vi povas spekti la kanton ĉe https://www.youtube.com/watch?v=k5gdo8VvOBg

6. Angla podkasto pri lingvoj informas pri Esperanto
La prilingva podkasto “Language rules” informas en du elsendoj pri Esperanto. Aŭskultu!
Parto 1: http://languagerul.es/lr002a-esperanto-part-i/
Parto 2: http://languagerul.es/lr002b-esperanto-part-ii/

7. [tejo] Informitale 190 – Kio estas komuna inter Wiesbaden kaj San Benedetto
Wiesbaden [Visbaden] estas en Germanujo kaj San Benedetto [Sanbenedeto] en Italujo. San Benedetto estas ĉemara urbo kaj Wiesbaden ĉerivera urbo. En San Benedetto okazos la 82-a Itala Kongreso de Esperanto kaj en Wiesbaden la 71-a Internacia Junulara Kongreso.
Kaj tamen estas io komuna. La sama homo, Emanuele Regano, kunorganizas ambaŭ kongresoj. En San Benedetto estos junulara programo kaj arta programo, kiuj celas simili la programon en Wiesbaden. Se vi estas juna, indas partopreni en San Benedetto, kie vi aldone trovos la italan sunon kaj la italan maron. Se vi ne fidas nin, petu pri opinio parotpreninton de la lastjaraj italaj kongresoj.
Nun iru al la paĝaro http://kongreso.esperanto.it/ kaj aliĝu. Cetere, la 31-a de majo estas la limdato por aliĝi laŭ la kotizo de la dua aliĝperiodo. Vi povas partopreni ambaŭ kongresojn, ĉar la TEJO-kongreso en Wiesbaden finiĝos la 9-an de aŭgusto kaj la itala kongreso en San Benedetto komenciĝos la 22-an de aŭgusto. Se vi venos el malproksimo, vi povas utiligi la interajn tagojn por iomete vojaĝi malhaste tra Eŭropo.

8. Jam pli ol 2000 aliĝis al la 100-a UK
La statistiko de la jubilea Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (25 julio – 1 aŭgusto 2015) eniris la trian milon la 11-an de marto, kiam estis asignita la kongresa numero 2003. Laŭ la nombro de aliĝintoj la 100-a UK troviĝas jam sur la 32-a loko inter ĉiuj UK-oj. Ĉar restas ankoraŭ pli ol kvar monatoj ĝis ĝia komenco, ĝi sendube grimpos ankoraŭ multe pli supren en la historia statistiko. Post la 91-a UK en Florenco (2006) tiu en Lillo estos la unua kun pli ol 2000 partoprenantoj.
Kun 549 aliĝintoj Francio, kiu ofte liveras plej multe da kongresanoj eĉ kiam la UK okazas alilande, suverene okupas la unuan lokon. Kun pli ol 100 aliĝintoj sekvas Germanio (153) kaj Japanio (130), dum tiun limon preskaŭ atingis Pollando (92). Aliaj landoj kun pli ol 25 aliĝintoj estas Belgio (81), Brazilo (77), Nederlando (68), Italio (60), Korea Resp. (50), Hispanio (45), Britio, Ĉeĥio kaj Ĉinio (po 43), Danio (38), Svislando kaj Usono (po 37), Hungario (35), Finnlando (33), Rusio (30), Litovio (29) kaj Svedio (28). Entute la kongresanaro reprezentas jam 70 landojn.
La aliĝkotizoj plialtiĝos la 1-an de aprilo. Ĝis tiam validos la malpli kosta tarifo de la nuna kotizperiodo. Oni povas aliĝi per la reta aliĝilo aŭ per papera aliĝilo, kiun oni povas peti de la Centra Oficejo de UEA aŭ de la kotizperanto de UEA en sia lando. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 573, 2015-03-11) Legu pli: http://www.uea.org/aktuale/komunikoj/2015/Jam-pli-ol-2000-aliĝis-al-la-100-a-UK

9. La kulturcentro Kvinpetalo en Bouresse, Francio, organizas serion da altnivelaj staĝoj
La venonta okazos de la 20-a ĝis la 24-a de aprilo 2015.
Temos pri ekzercado pri altnivela tradukado. Gvidos ĝin Brian Moon, vic-prezidanto de la Akademio, profesiatradukisto. La vorto «altnivela» tamen ne timigu vin! Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por preparado al atesto pri supera lernado de Franca Esperanto-Instituto. Pri tradukado necesas aparte ekzerci sin, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante plej diversajn francajn tekstojn.
La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos bonvenaj.
Malkrokodilado garantiata!
Por teknikaj detaloj vidu la retejon de Kvinpetalo http://www.kvinpetalo.org/
kaj poste okazos la jeno:
Dimanĉe la 26-an de aprilo okazos la Ĝenerala asembleo de SYM je la 10-a.
De la 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo Ansofi Markov gvidos plurnivelan staĝon.
De la 14-a ĝis la 18-a de majo okazos denove staĝo por lerni ĉiĉeronadon, sub gvido de Anne Amblès, profesiulino pri turismo, homaj rilatoj kaj trejnado. Ĝi celas la gvidontojn-ĉiĉeronojn, iliajn helpontojn, kaj la tradukontojn, por la turisma programo de la Universala Kongreso en Lillo en 2015. La akiritaj kompetentoj utilos ie ajn, interalie por prepariĝi al la faka branĉo “Turismo kun Interpretado” de la Atesto pri Kapableco de FEI.
KVINPETALO Esperanto-Centro
Akceptejo kaj poŝta adreso: 4 rue du Bureau FR-86410 BOURESSE
Retadreso: informoj ĉe kvinpetalo.org (forigu la spacojn)
Telefono : (+) 33 (0) 549 034 314 aŭ se ne respondas: (+) 33 (0) 6 07 31 67 81
GRAVE: Se vi aliĝas minimume unu monaton antaŭe, vi ĝuos specialan rabaton.
Bonvenon en Kvinpetalo! Claude Nourmont

10. Venontaj renkontiĝoj
16-a Israela E-Kongreso, Jehiam, Israelo, de la 16-a ĝis la 18-a de aprilo 2015, http://esperanto.org.il/dosieroj/IK16_unua_informilo.pdf
La 96a Brita Esperanto-Kongreso, The Jubilee Library, Brighton, 17a ĝis 19a de aprilo 2015, http://britakongreso.org/eo/
PRINTEMPaS, intensivaj kursoj kun Zs. Korody, Ch. Chazarein, M. Quenut, Kastelo Greziljono, Francio, 17a ĝis 25a de aprilo 2015, http://gresillon.org/printempas
PRINTEMPaS, internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1), Kastelo Greziljono, Francio, 25a kaj 26a de aprilo 2015, http://gresillon.org/printempas
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 18a de aprilo 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Hispana Esperanto-Kongreso, Cullera, Valencio, 1-a ĝis la 3-a de majo, http://esperantoval.org/cullera2015/eo/
Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, Neuchâtel, Svisio, 13-a ĝis 16-a de majo 2015, http://www.ilei-mondo.info/ttk
Germana Esperanto-Kongreso, Hameln, Germanio, 22-a ĝis 25-a de majo 2015, http://www.esperanto.de/gek2015
Kulturaj sabatoj de CDELI. Prelegserio de Claude Gacond pri la Esperanto-instruado per la didaktika afiŝaro.; CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 6-a de junio 2015, http://www.cdeli.org/Eventoj-de-CDELI.html
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 20a de junio 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-51), Tallinn, Estonio, 25a ĝis 28a de junio 2015, https://www.facebook.com/events/567325080070187/
Elfriden, Stockholm, Svedio, 27-an de junio 2015, kontaktu Martin Strid (martin.strid ĉe gmail.com)
Roskilde Festivalo 2015, Roskilde, Danio, 27a de junio ĝis 5a de julio 2015, https://www.facebook.com/events/682411408505748/?ref=73&source=1 kaj http://roskilde.festoklubo.dk/
Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) kaj Kino-Teatro-Festivalo (KTF), Universitato William Peace in Raleigh, Nord-Karolino, Usono, la 30-a de junio ĝis la 9-a de julio 2015 (KTF: la 30-a de junio ĝis la 5-a de julio), http://nask.esperantic.org kaj pri KTF ĉe: http://kotofesto.org/hejmo aŭ kontaktu Ellen M. Eddy (EDDYELLEN ĉe aol.com)
Somera Esperanto-Studado (SES 2015), Martin, Slovakio, 11-a ĝis 19-a de julio 2015, http://ses.ikso.net/2015/sk/
48-a ILEI konferenco en 2015, Oostende, Belgio, 17a ĝis 25a de julio 2015, http://ilei.info/
Reĝaj ekskursoj, UK-antaŭkongreso, Kastelo Greziljono, Francio, 20a ĝis 25a de julio 2015, http://gresillon.org/s2
100a Universala Kongreso, Lille, Francio, 25a de julio ĝis 1a de auĝusto 2015 http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html
Lingva semajno, Lingvofestivaleto, tuj post UK, Kastelo Greziljono, Francio, 1a ĝis 8a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s3
71a IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, https://www.tejo.org/ijk
88a SAT-Kongreso, Nitra, Slovakio, 8a ĝis 15a de aŭgusto 2015, http://sat.ikso.net/
Festa Semajno por infanoj kaj familioj, Kastelo Greziljono, Francio, 8a ĝis 16a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s4
IJS 2015 – La 26-a Internacia Junulara Semajno, Szentgotthárd, Hungario, 10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2015, https://www.facebook.com/events/349346985247258/
La 1-a Internacia Junulara Renkontiĝo (IJR-01), Nankana Sahib, Pakistano, 18-a ĝis 20-a de septembro 2015, jepoficejo ĉe gmail.com kaj adeelbutt ĉe asia.com
31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a de septembro 2015, http://www.arkones.org
SFERO, Broc, Kantono Friburgo, 25a ĝis 27a de septembro 2015, http://alawa.ch/wp/sfero/ kaj https://www.facebook.com/groups/225040314217529/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 26a de septembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
AŬTUNE, lingva seminario kun Christian Rivière k.a., Kastelo Greziljono, Francio, 17a ĝis 25a de oktobro 2015 http://gresillon.org/AŬTUNE
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 17a de oktobro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de novembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 19a de decembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
7-a Junulara E-Semajno, Eger, Hungario, 27-a de decembro 2015 ĝis 3-a de januaro 2016, http://jes.pej.pl/2015
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

11. Kolofono
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.
Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://www.tejo.org/ta
Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org
Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero
Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj?listo=ta