Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 414, 2015-09-18

Rezultoj de enketo pri esperantlingvaj plurmediaĵoj aperis

Kiel anoncite en la lasta numero de TEJO-aktuale, la germana Esperantisto kaj muzikisto Jonas Marx kreis retan enketon pri la plumedia merkato esperantuja. Partoprenis al ĝi 142 retumemuloj, respondante al entute 21 demandoj. Rigardu la detalojn en la retejo de Jonas Marx: http://jonny-m.org/enketo/rezulto.php

Aŭgusta numero de la Eŭropa Bulteno

Elŝuteblas en la retejo de la Eŭropa Esperanto Unio (EEU) la aŭgusta numero de ĝia oficiala organo “Eŭropa Bulteno”. La numero plenplenas je interesaj artikoloj, inter kiuj aparte elstaras raportoj pri la centa Universala Kongreso okazinta en Lillo, pri la 48-a ILEI-konferenco kaj pri la deka SES. Esploru tiun-ĉi interesan kaj ampleksan numeron ĉe: http://bit.ly/EuropaBulteno151.

Laŭ anonco en la novaĵservo RET-info.

Kongresaj kurieroj en la Bitoteko

Ĉu vi ŝatus scii, kiaj estis Universalaj Kongresoj en fora pasinteco? Al ĉiuj interesitoj pri la historio de la plej granda evento en Esperantujo estu rekomendata la legado de la kongresaj kurieroj, kiuj ekde 1908 (tiam ankoraŭ sub la nomo “Kongresa Gazeto”) regule aperas dum Universalaj Kongresoj. Dank’ al Roland Rotsaert, la Fondaĵo Vanbiervliet kaj la zorgantoj de Bitoteko nun ne plu necesas plonĝi en paperajn montetojn por fari tion – ĉiuj Kongresaj Kurieroj elŝuteblas en la bitoteko de la Hispana Esperanto-Federacio pdf-forme. Vidu ĉe: http://bitoteko.esperanto.es:8080/jspui/handle/11013/4506.

Laŭ anonco en la novaĵservo RET-info.

Nova tema ekspozicio en la Esperanto-muzeo Svitavy

La Esperanto-muzeo en Svitavy, ekzistanta jam ekde la jaro 2008, proponas al siaj vizitantoj ne nur daŭran ĝeneralan ekspozicion, sed ankaŭ teman ekspozicion, kiu ĉiujare ŝanĝiĝas. La pasinta kun la temo kolektado daŭris ĝis la 15-a de septembro. La 26-an de septembro estos inaŭgurata la nova, sub la titolo “Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo”. Ĝi traktos interalie pri la demando, kiaj estas la avantaĝoj de vojaĝado per Esperanto al kutima vojaĝado. La teamo de la muzeo krome celas enretigi erojn de la ekspozicio kaj alvokas sendi materialojn. Legu pli detale ĉe: http://www.ipernity.com/blog/181031/1584432.

Septembra numero de la revuo Esperanto en la reto

Por informiĝi pri la pasinta Universala Kongreso tradicie aparte taŭgas la legado de la septembra numero de la revuo Esperanto. Ĝi enhavas krom abundajn raportojn pri agadoj okazintaj en Lillo kaj recenzojn pri kulturaj programeroj ankaŭ du artikolojn pri TEJO. Ensalutinte ĉe uea.org, vi povas elŝuti la numeron ĉe: http://uea.org/l/?prenu=eo_sep15.

Laboroj pri nova retpaĝaro de UEA ekrulas

UEA bezonas novan retpaĝaron. Povos temi pri unu aŭ pluraj retpaĝaroj. Survoje al lanĉo de konkurso por la realiga laboro de tiu nova retpaĝaro UEA aranĝas konkurson pri: Analizo, Strategio, Bezonoj. Sendu ofertojn pri volontula aŭ kontraŭhonoraria kunlaboro!

Pliajn informojn vi trovas ĉe la dokumento: http://uea.org/l/teko/komitataj/RET_Analizo_de_Strategio_por_Nova_Retpagho_20-08-2015.pdf.

Fonto: Vizaĝlibra afiŝo de Martin Schäffer.

Filipina Esperanto Junularo festas sian duan datrevenon

La 19-an de septembro la Filipina Esperanto Junularo (FEJ) festos la duan datrevenon de sia fondiĝo. Okaze de ĉi-tiu jubileo ege grava por la junulara movado en la Filipinoj, FEJ alvokas samideanojn el la tuta mondo sendi salutmesaĝojn, kiuj estas laŭtlegotaj (aŭ montrotaj, kaze de filmetforma mesaĝo) kadre de la datrevenfesta kunveno de FEJ. Rapidu sendi vian tekston al admin-esperanto-ph.org, la limdato por kontribuoj estas jam je la tago de la apero de ĉi-tiu numero!

Nova lingvolerna retejo lanĉiĝis

Ĉu vi iam partoprenante ĉeĥan Esperanto-renkontiĝon sentis emon kompreni krokodilaĵojn? Jen montriĝas ŝanco realigi tiun-ĉi revon! Lanĉiĝis lingvolerna retejo, pri kiu kunlaboris interalie E@I, proponanta kursojn pri la ĉeĥa en 5 lingvoj (Esperanto-versio ankoraŭ atendatas). Dank’al la laboro de E@I krome eblas peresperanta lernado de la germana (deutsch.info) kaj slovaka (slovake.eu) lingvoj. Post rezigno de unu volontulo cetere ankoraŭ liberas unu volontula loko en la oficejo de la asocio. Legu pli detale ĉe: http://blogo.ikso.net/2015/04/farigxu-ecxei-volontulo-ekde-auxtuno/

Artikolo pri Esperanto aperis en grava aŭstralia revuo

Ĉu vi scivolus, kiajn impresojn havas ne-esperantistoj unuafoje partoprenante Esperanto-renkontiĝon? La grava aŭstralia ĵurnalisto Jeff Sparrow priskribis ĝuste tion en artikolo titolita “Esperantists” por “Monthly”, tutnacia revuo pri politiko, socio kaj arto. Legu la tre detalan kaj interesan artikolon ĉe: https://www.themonthly.com.au/issue/2015/july/1435672800/jeff-sparrow/esperantists.

Venontaj renkontiĝoj

1-a Internacia Junulara Renkontiĝo (IJR-01), Nankana Sahib, Pakistano, 18-a ĝis 20-a de septembro 2015, jepoficejo ĉe gmail.com kaj adeelbutt ĉe asia.com

31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a ĝis 27a de septembro 2015, http://www.arkones.org

8a SFERO, Ĉaledo Bel-Oseau en La Lécherette, Château-d’Oex, Svislando, 25a ĝis 27a de septembro 2015, http://alawa.ch/wp/sfero/ kaj https://www.facebook.com/groups/225040314217529/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 26a de septembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php

Esperanto Hamburg invitas al Hamburga Esperanto-Kantokonkurso, Hamburg, Germanio, 2-a de oktobro 2015, http://esperanto-hamburg.de/esperanto-kanto-konkurso/

Kurso por progresantoj de Duolingo: Intense Esperanto, Quakertown, PA, Usono, 5-a ĝis 9-a de oktobro 2015, https://intenseesperanto.wordpress.com/

4-a Urba Semajnfino, Princeton, NJ, Usono, 3-a ĝis 4-a de oktobro 2015, jesse ĉe jessealter.com, Aliĝilo: https://goo.gl/yTmZ6b

AŬTUNE, lingva seminario kun Christian Rivière k.a., Kastelo Greziljono, Francio, 17a ĝis 25a de oktobro 2015, http://gresillon.org/AŬTUNE

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 17a de oktobro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de novembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 19a de decembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

7-a Junulara E-Semajno, Eger, Hungario, 27-a de decembro 2015 ĝis 3-a de januaro 2016, http://jes.pej.pl/2015

LUMINESK’, Nideggen (Eifel), Germanio, 28a de decembro ĝis 4a de januaro 2016, http://luminesk.eo.tel/

Informiĝu pri pliaj renkontiĝoj ĉe: http://www.eventoj.hu

Kolofono

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale@tejo.org.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://tejo.org/tejo-aktuale/

Redaktoro: Jan Kozousek, Aŭstrio, jan.kozek@icloud.com

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj