Home > Anoncoj > Ni serĉas novan redaktoron de la revuo Kontakto

TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto. Kiel redaktoro, vi ĉefrespondecos pri la enhavoj kaj pretigado de Kontakto, kun la oportuno realigi vian propran vizion por la revuo. Vi kunlaboros proksime kun aliaj homoj – kiel la grafikisto, estraro de TEJO, kaj regulaj kontribuantoj – por tiu celo. La laboro okazas per interreto (per la preferataj rimedoj de la dungito), do homoj el ĉiuj landoj povas kandidatiĝi. 

Laborhoroj: varie laŭ la eldono kaj la propra laborritmo de la redaktoro
Salajro: po 550€ por numero
Loko: distance/hejme
Komenco: Aŭgusto

Laborpriskribo
  • krei la vizion por la revuo 
  • aktive serĉi homojn por verki artikolojn, kaj mem kontribui
  • kontakto kun la eldonejo, la provlegistoj, la ĝenerala direktoro de UEA
  • superrigardo pri enpaĝigo kaj grafikaĵoj, kontakto kun grafikisto
Kondiĉoj
  • esti sperta Esperantisto, kiu jam bone konas la movadon 
  • kapablo lerte labori sen proksima superrigardo
  • esti preta kunlabori en internacia teamo
  • intereso pri informado, kulturo kaj tutmondaj novaĵoj
  • ideale havi sperton rilate redaktadon de tekstoj kaj kreadon de kohera revuo

Se vi interesiĝas, bonvolu sendi vian kandidatiĝon al kandidatigxoj@tejo.org ĝis la 31-a de Julio. La kandidatiĝo enhavu vivresumon, kaj motivleteron pri kial vi volas esti la redaktoro kaj viaj planoj por la revuo. 

Elektitaj kandidatoj estos kontaktitaj de TEJO por diskuti la sekvajn paŝojn de la kandidatiĝo. Se estus problemo por vi sendi plenan kandidatiĝon por tiu limdato, bonvolu kontakti nin kaj ni laŭeble trovos solvon.

Se vi havas aldonajn demandojn pri la posteno, ne hezitu kontakti nin ĉe info@tejo.org.

TEJO estas egalŝanca dunganto, kiu ne diskriminacias surbaze de raso, haŭtkoloro, religio, sekso, genro, seksemo, etno, aĝo, handikapo, kaj genetikaj datumoj.

2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.