Reprezentu TEJO-n ekster Esperantujo

La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER) de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin iĝi TEJO-reprezentanto ĉe partneraj institucioj ekster la Esperanto-movado!

La komisiono prizorgas la eksterajn rilatojn de TEJO kun aliaj eŭropaj kaj mondaj junularaj organizoj cele al kunlaboro, interŝanĝo kaj politika lobiumado pri temoj, kiuj gravas al TEJO kaj al junaj esperantistoj. La komisiono ankaŭ prizorgas engaĝiĝon de TEJO ĉe junularaj platformoj, trejnas homojn pri junularaj rajtoj kaj subtenas junajn aktivulojn de TEJO kandidatiĝi al internaciaj junularaj renkontiĝoj.

La rolo de TEJO-reprezentanto estas duobla, nome esti kontaktpersono inter la partnera institucio kaj TEJO kaj mastrumi kune kun la aliaj membroj de KER la agadplanojn kaj iniciatojn kiuj povas esti interesaj por nia junulara movado.

Iĝi TEJO-reprezentanto estas oportuno malferma al individuaj membroj de TEJO kun aĝo inter 18 kaj 35 jaroj, ideale kun altnivelaj konoj de Esperanto kaj la angla, same kiel konoj kaj spertoj pri lingvopolitikoj kaj la diversaj partneraj institucioj. La aliĝo temas pri volontula aktivisma engaĝiĝo kun limigata daŭro. La taskoj kaj respondecoj estos atribuitaj ankaŭ laŭ via persona intereso kaj sperto.

Sube vi povas trovi la liston de pozicioj por iĝi TEJO-reprezentanto, kune kun iliaj respondecoj kaj daŭro, kaj la formularon por kandidatiĝi!

Unuiĝintaj Nacioj – Unesko
Ekde la 1-a de junio 2026 ĝis la 30-a de novembro 2027 (unu jaro kaj duono, kun ebleco rekandidatiĝi). Homoj el la tuta mondo rajtas kandidatiĝi.
Unuiĝintaj Nacioj (UN) estas la ĉefa internacia organizaĵo de la mondo. Ĝi celas pace solvi disputojn inter nacioj, certigi bazajn homajn rajtojn por ĉiuj, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo en la mondo deklarinte kaj plenumante la Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj. TEJO kunlaboradas kun UN diversmaniere:
Pere de Unesko, kiu estas la eduka, scienca kaj kultura organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kunlabore kun UEA kaj ILEI por la videbligo, antaŭenigo kaj defendado de Esperanto kaj lingvaj rajtoj en internacia spaco.

Respondecoj:

  • Esti la kontaktpersono kun la reprezentantoj de Unesko en Universala Esperanto-Asocio pri kunaj aktivaĵoj kaj iniciatoj;
  • Aliĝi al la Unesko-laborgrupo pri Juneco kiel TEJO-reprezentanto, aktive sekvi la novaĵojn, raporti pri niaj agadoj kaj partopreni (aŭ aranĝi TEJO-partoprenigon kun aliaj KER-anoj kaze da eventuala nedisponebleco) en la regulaj retkunsidoj;
  • Raporti al KER pri iniciatoj kaj eventoj de Unesko interesaj por enplektigi TEJO-n.

Unuiĝintaj Nacioj – CoNGO
Ekde la 1-a de junio 2026 ĝis la 30-a de novembro 2027 (unu jaro kaj duono, kun ebleco rekandidatiĝi). Homoj el la tuta mondo rajtas kandidatiĝi.
Unuiĝintaj Nacioj (UN) estas la ĉefa internacia organizaĵo de la mondo. Ĝi celas pace solvi disputojn inter nacioj, certigi la bazajn homajn rajtojn por ĉiuj, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo en la mondo deklarinte kaj plenumante la Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj. TEJO kunlaboradas kun UN diversmaniere: (Viziti retejon pri Esperanto kaj UN)
Pere de la Konferenco de Ne-Registaraj Organizoj en Konsultaj Rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj (CoNGO), kiu ebligas la partoprenadon de NRO-oj en debatoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj la faradon de decidoj, kunlaborante ekde nia aniĝo en 2021 kaj elektiĝo kiel unu el la estraraj organizoj por la CoNGO-estraro 2025-2029.

Respondecoj:

  • Esti la kontaktpersono kun la reprezentantoj de CoNGO en Universala Esperanto-Asocio pri kunaj aktivaĵoj kaj iniciatoj;
  • Esti la kontaktpersono kun la estraro de CoNGO, aktive sekvi la novaĵojn kaj raporti al KER pri iniciatoj, eventoj kaj estraraj ĝisdatigoj interesaj por la organizo;
  • Partopreni aŭ rete aŭ fizike (laŭ geografiaj kaj monrimedaj eblecoj) la CoNGO-estrarkunsidojn, okazantaj unufoje en 4 ĝis 6 monatoj, en Novjorko, Vieno aŭ Ĝenevo), aŭ aranĝi TEJO-partoprenigon kun aliaj KER-anoj kaze de eventuala nedisponebleco.

Junulara Departementejo de Konsilio de Eŭropo
Ekde la 1-a de junio 2026 ĝis la 30-a de novembro 2027 (unu jaro kaj duono, kun ebleco rekandidatiĝi). Homoj el landoj kiuj apartenas al Konsilio de Eŭropo povas kandidatiĝi.
Konsilio de Eŭropo (KdE) estas politika interregistara organizaĵo kies misio estas garantii demokration, homajn rajtojn kaj jurŝtatecon en Eŭropo. Ĝi celas konstrui pli grandan Eŭropon bazitan sur komunaj valoroj, inkluzive de toleremo kaj respekto al kultura kaj lingva diverseco. Danke al la junulara departementejo de KdE, oni ofertas al TEJO unikan platformon por dialogo inter internaciaj neregistaraj junularaj organizoj kaj registaraj reprezentantoj per la Konsil-Konsilio pri Juneco; aldone, per Eŭropa Junulara Fonduso, oni subtenas junularan kunlaboron en Eŭropo per financa subteno al junularaj agadoj kiuj antaŭenigas pacon, komprenon kaj kunlaboron tra Eŭropo kaj pretere.

Respondecoj:

  • Aktive sekvi la novaĵojn de la JD de KdE, kaj plusendi al KER ĉiun oportunon pri eventoj kaj aranĝoj partopreneblaj por TEJO;
  • Plenigi eventualajn formularojn kaj enketilojn koncerne al internaciaj nejunularaj organizoj nome de TEJO (aŭ aranĝi KER-kunordigon kaze de longaj aŭ fakaj demandoj);
  • Plispertiĝi, engaĝiĝi reprezentante la organizon rete kaj fizike kaj krei reton de aktivistoj kun aliaj internaciaj junularaj organizoj kaj naciaj junularaj konsilioj;
  • Taksi la eblecon kandidatiĝi por la elektoj de la Konsil-Konsilio pri Juneco en 2027-2028 kiel TEJO-reprezentanto, okazontaj en la unua duono de 2027.

Forumo Junulara Eŭropa
Ekde la 1-a de junio 2026 ĝis la 30-a de novembro 2027 (unu jaro kaj duono, kun ebleco rekandidatiĝi). Homoj el landoj kiuj apartenas al Konsilio de Eŭropo povas kandidatiĝi.
Forumo Junulara Eŭropa (FoJE) estas internacia neregistara organizo, en kiu membras naciaj junularaj konsilioj kaj internaciaj neregistaraj junularaj organizoj de Eŭropo. Ĝi celas reprezenti la asociojn kaj junularon ĝenerale en eŭropaj kaj internaciaj institucioj kiel Eŭropa Unio, Konsilio de Eŭropo kaj Unuiĝintaj Nacioj. FoJE kunigas ĉirkaŭ 100 organizojn, inter kiuj estas du kategorioj: naciaj junularaj konsilioj kaj internaciaj neregistaraj organizoj; per tiu lasta kategorio, TEJO estas fondinta organizo kaj anas kiel plenrajta membro de FoJE.

Respondecoj:

  • Aktive sekvi la novaĵojn de FoJE, kaj plusendi al KER ĉiun oportunon pri eventoj kaj aranĝoj partopreneblaj el TEJO;
  • Havi plenan aliron al la interna sistemo de FoJE nome de TEJO: mastrumi korektajn aliĝojn de KER-anoj al eventoj kaj iniciatoj de FoJE, eventuale ĝisdatigi informojn pri TEJO, plusendi al KER aŭ TEJO-estraro informojn ricevitajn de ĝi;
  • Partopreni fizike la Ĝeneralajn Asembleojn de FoJE reprezentante TEJO-n, okazantajn ĉiun sesan monaton (aŭ aranĝi TEJO-partoprenigon kun aliaj KER-anoj kaze da nedisponebleco), kaj kontakti la komisionon por trovi aktivulon kaj kompletigi la duhoman delegitaron de TEJO;
    Partopreni rete la estrarajn raportkunsidojn, okazantajn ĉiun sesan monaton, nome de TEJO, kaj raporti al KER;
  • Debati kun KER kion kaj kiel alporti al ĜA-oj nome de TEJO, ekzemple per pretigado de pledmocio, kunorganizado de pozicioj pri pledmocioj de aliaj organizoj, realigi surlokan aktivaĵon aŭ prezenti iniciatojn niajn;
  • Plenigi eventualajn formularojn kaj enketilojn koncerne al internaciaj nejunularaj organizoj nome de TEJO (aŭ aranĝi KER-kunordigon kaze de longaj aŭ fakaj demandoj);
  • Plispertiĝi kaj plispertigi KER-anojn pri FoJE, engaĝiĝi reprezentante la organizon rete kaj fizike kaj krei reton de aktivistoj kun aliaj internaciaj junularaj organizoj kaj naciaj junularaj konsilioj.
  • Partopreni ĉiun duan monaton (aŭ aranĝi TEJO-partoprenigon kun aliaj KER-anoj kaze de eventuala nedisponebleco) la komunajn retkunsidojn nome de TEJO kaj raporti pri nia organizo, same kiel raporti pri interesaj iniciatoj al KER;
  • Kunorganiziĝi nome de TEJO en komunaj iniciatoj kaj pozicioj ĉe FoJE kaj la JD de KdE.

UNOY Packonstruantoj
Ekde la 1-a de junio 2026 ĝis la 30-a de novembro 2027 (unu jaro kaj duono, kun ebleco rekandidatiĝi). Homoj el la tuta mondo rajtas kandidatiĝi.

Respondecoj:

  • Partopreni (aŭ aranĝi TEJO-partoprenigon kun aliaj KER-anoj kaze de eventuala nedisponebleco) la regionajn retkunsidojn nome de TEJO kaj raporti pri nia organizo, same kiel raporti pri interesaj iniciatoj al KER;
  • Plenigi kaj kunorganizi kun KER-aktivuloj kaj TEJO-estraro en la unuaj du monatoj de 2027 la ĉiujaran plenan enketilon de plenrajtaj organizoj de UNOY.

Ĉu vi interesiĝas pri esti TEJO-reprezentanto, sed ankoraŭ vi havas dubojn ĉu via profilo idealas? Ne zorgu pri tio! Ni povos trejni vin kaj oferti aktivan apogon por realigi vian aktivisman rolon kiel eble plej bone, kaj eventuale ni povas preni pli ol unu kandidatiĝon por partnera institucio!

Jen la formularo por kandidatiĝi kaj iĝi TEJO-reprezentanto! Vi havas tempon plenigi ĝin ĝis la 15-a de majo 2026.

Se vi havas aldonajn dubojn aŭ demandojn, ne hezitu skribi al Ana Ribeiro, estrara respondeculo pri la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, je ana@tejo.org.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to Top