Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Partoprenu seminarion en Italio pri demokratio

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la internacian seminarion Esplorante Demokration – Junuloj revigligas niajn demokratiojn post-pandemio. La seminario donos la eblon al 20 junuloj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pli pri la temo de tutmonda civitaneco post la KOVIM-pandemio rilate al demokratio. Per la seminario, la partoprenantoj havos la eblon:

Aldone, dum ĉi tiu seminario ni celas ke la partoprenantoj produktu deklaracion pri la redifinita rolo de junuloj rilate al demokratio kaj tutmonda post-pandemia civitaneco.

La seminario okazos kadre de Internacia Junulara Festivalo – tio signifas, ke partoprenantoj de la seminario post la laborsesioj povas plene ĝui la plej gravan Esperantistan eventon de la printempo, multe pli malkare!

La seminario okazos inter merkredo 13-a de aprilo (alventago) ĝis lundo 18-a de aprilo (forirotago; sed vi povas foriri ankaŭ la 19an kune kun la partoprenantoj de IJF) en Piani di Luzza, Udine, Italio. La labortajoj de seminario estas 14-17 aprilo 2022. La partopreno kostas 60€, pagotaj al TEJO. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de la organizantoj, kaj ni repagos ĝis 140€ por vojaĝaj kostoj. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.

La partoprenantoj:

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie antaŭ lundo, la 21-a de marto 2022 (limdato prokrastigita, restis lastaj tri vakaj postenoj!). Se vi havas dubojn aŭ komentojn, ne hezitu kontakti Spyros je spyros@tejo.org.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.