Home > Деятельность > (Esperanto) Talento

Talento

La komisiono pri Talento okupiĝas pri la homaj rimedoj de TEJO. Ni serĉas novajn aktivulojn kaj helpas ilin trovi taŭgan rolon en TEJO, konektante ilin kun la ĝustaj homoj, grupoj kaj trejnadoj. Ni esploras kiuj aktivuloj taŭgus por plenumi vakajn postenojn en TEJO.

Ni bezonas kunlaboron de novaj homoj. Se vi emas ekagi, vi povas ankaŭ helpi nin pri unu el la jenaj taskoj:

  • Helpado pri la projekto Tandemo, kiu parigos po du partoprenantojn el diversaj mondpartoj por interŝanĝi, uzi Esperanton, kaj kune fari sugestitajn aktivaĵojn kaj partopreni retajn eventojn. Alskribu talento@tejo.org
  • Helpado pri la starigo de Mentora Programo por komisiitoj, novaj landaj sekcioj, kaj dormantaj landaj sekcioj de TEJO.

Telegramgrupo: https://t.me/joinchat/HvvfUEvUKkYAgsNWjGpdEQ

Respondeca estrarano:

Ĝenerala komisiito: Nickson Kasolene

Komisiito por Nordameriko: Charlotte Burton

Komisiito por Afriko: Nickson Kasolene

Komisiito por Sudameriko: Clarissa Ferreira

Komisiito por Mezameriko: vaka

Komisiito por Eŭropo: vaka

Komisiito(j) por Azio: vaka

Komisiito por Oceanio: vaka

Kontaktadreso: talento@tejo.org

Adoleska agado

Ĉi tiu branĉo celas trafi la bezonojn de aĝkategorio kiu ofte “perdiĝas” el la movado. Junuloj sub la aĝo 18 fakte havas malmultajn okazojn por renkontiĝi en Esperantujo: Internacia Infana Kongreseto havas alian celgrupon, dum la junularaj renkontiĝoj ankoraŭ ne tute taŭgas por adoleskuloj. Ankaŭ malgrandas la oferto de alispecaj projektoj kiuj estas por tiu ĉi aĝ-grupo. Ĉi tie ni kunhavas ideojn, helpas realigi projektojn kaj zorgas ke niaj adoleskuloj havu la oportunon ĝui propran spacon ene de nia komunumo.

Estas faka grupo kiu faras multe da agado rilate al homoj kiuj estas en tiu aĝo, nome la Verdaj Skoltoj, kiu celas 11-15 jarulojn (la esploristoj) kaj 16-20 jarulojn (la pioniroj). Ili renkontiĝas kelkfoje jare, kune partoprenas eventojn kaj organizas tendumadon dum la somero en Eŭropo. Komencantoj kaj ne-skoltoj estas bonvenaj. Ilia retejo estas http://verdajskoltoj.net/.

Respondeca estrarano: Karina Oliveira <karina.oliveira@tejo.org>

Telegramgrupo: https://t.me/joinchat/IEe6LR1lIcofz2Q34n7GSg

Komisiito: Briac Millon <briac.millon@gmail.com>

Egaleco

La branĉo pri Egaleco aktivas rilate al egaleco kaj inkluziveco ene de TEJO kaj Esperantujo. Ni esploras, ideumas kaj efektivigas rimedojn, por ke ĉiu sentu sin bonvena kaj povu aktive partopreni en TEJO, kaj por ke ĉiu estu traktata egalece kaj juste en TEJO kaj dum junularaj aranĝoj.

Respondeca estrarano: Klára Ertl

Ĝenerala Komisiito: Vaka

Kontaktadreso: egaleco@tejo.org

Subbranĉo: Genra Egaleco

La branĉo pri Genra Egaleco okupiĝas pri egaleco rilate al genro, genra identeco, seksa orientiĝo, kaj rilataj temoj.

Ni serĉas novan komisiiton por ĉi-subbranĉo. La nuna respondeculo Euleax de Lima Pereira trejnos la kandidaton por pli glata transiro kaj pli bona adaptiĝo. Se vi interesiĝas, ne hezitu kandidatiĝi!

Telegramgrupo: https://t.me/joinchat/DeiCPVUi5eT53-Ch0Vptlw

Komisiito:  Luana França kaj David López Rueda

Kontaktadreso: genraegaleco@tejo.org

Subbranĉo: Tutmonda Egaleco

La branĉo pri Tutmonda Egaleco okupiĝas pri egaleco rilate al devenlando, devenkulturo, ekonomiaj ebloj, kaj rilataj temoj.

Ni serĉas novan komisiiton por ĉi-subbranĉo. Se vi interesiĝas pri ĉi tiu posteno, kontaktu nin!

Telegramgrupo: https://t.me/joinchat/HvvfUB0mYQJRoT-nYX5yGQ

Komisiito: Vaka

Kontaktadreso: tutmonda.egaleco@tejo.org

Ni bezonas kunlaboron de novaj homoj. Se vi emas ekagi, vi povas ankaŭ helpi nin pri la jena tasko:

Subbranĉo: Alireblo

La branĉo pri Alireblo okupiĝas pri alireblo de la Esperanto-movado al handikapuloj, pri neŭrodiverseco, kaj rilataj temoj.

Telegramgrupo: https://t.me/joinchat/HvvfUBf5sXyR0kcGg6akzA

Komisiito: Soraya Alvarez

Kontaktadreso: alireblo@tejo.org

Ni bezonas kunlaboron de novaj homoj. Se vi emas ekagi, vi povas ankaŭ helpi nin pri la jena tasko:

  • Kontribui al parolata Vikipedio! Temas pri voĉlegado de gravaj vikipediaj artikoloj por surduloj. Alskribu alireblo@tejo.org
Subbranĉo: Liberen

La branĉo Liberen celas okupi liberpensulan spacon, en kiu Esperantistoj el diversaj mondpartoj kun malsamaj realecoj, povas diskuti, debati, kaj disvastigi temojn rilate al sociaj, civilaj kaj politikaj rajtoj.

Nuntempe la branĉo Liberen malaktivas. Vi bonvenas kontakti la komisiiton se vi interesiĝas pri tio, transpreni kaj reaktivigi ĝin.

Telegramgrupo: https://t.me/joinchat/HvvfUBcrnpmxgYsMTVi_3w

Komisiito: David Ruíz Sánchez

Kontaktadreso: liberen@tejo.org