Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Partoprenu la seminariojn Esplorante Inkluzivon aŭ Lingvoj por Demokratio dum IJK en Nederlando

La limdato por kandidatiĝi estas plilongigita ĝis la 26-a de junio!

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la 2 internaciajn seminariojn Esplorante Inkluzivon – Atingo de vere inkluzivaj socioj kaj Lingvoj por Demokratio: Revigligado de plurismaj demokratioj kaj lingvaj rajtoj. La seminarioj donos la eblon al 40 junuloj (20+20) de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pli pri 1) la temo de tutmonda civitaneco post la KOVIM-pandemio rilate al inkluzivo aŭ 2) lingvaj rajtoj kaj demokratio. Per la seminarioj, la partoprenantoj havos la eblon:

1- Por la seminario “Esplorante Inkluzivon – Atingo de vere inkluzivaj socioj“:

Aldone, dum ĉi tiu seminario ni celas ke la partoprenantoj produktu deklaracion pri la redifinita rolo de junularoj rilate al inkluzivo kaj tutmonda civitaneco post-pandemio.

Al tiu seminario eblos aliĝi ĝis la lasta minuto, ne estas limdato!

Ni lernos pri sociala inkluzivo kaj ekskludo. Kio ili estas, kial ili okazas? De kie venas tiuj konceptoj kaj kial ili gravas? 

Ni interŝanĝos pri niaj spertoj de inkluzivo aŭ ekskludo en niaj socioj kaj en Esperantujo; sociale, kulture, ekonomie, kaj politike. Kiuj homoj estas inkluzivigitaj en niaj socioj, kaj kiuj ne?

Ni rigardos la influojn de globalaj tendencoj sur inkluzivo, specife COVID-19 – ĉu ni kiel junuloj sentas efektojn? Kiuj estas la plej tuŝitaj grupoj?

Ni analizos la inkluzivajn strategiojn de internaciaj organizoj, kiel KdE kaj EU. Kiu kaj kio plibonigas socialan inkluzivon, kaj kion ni povas lerni de tio?

Fine, ni kune difinos kion estas inkluziva socio post-pandemia, kaj kio bezonas ŝanĝiĝi. Kiel globala civitanoj, kiel junuloj, kiel Esperantistoj, kion ni povas fari por atingi vere inkluzivan socion?


2- Por la seminarioLingvoj por Demokratio: Revigligado de plurismaj demokratioj kaj lingvaj rajtoj”:

La seminarioj okazos de sabato 20-a de aŭgusto (alventago) ĝis vendredo 26-a de aŭgusto (forirotago; sed vi rajtas foriri ankaŭ poste por partopreni pli en IJK) en De Roerdomp – Westelbeers, Nederlando. La labortajoj de seminario estas 21-25 aŭgusto 2022 (kvar 1,5-horaj sesioj tage – krom ili vi estas tute libera ĝui la eventon, ankaŭ ĝis la fino de evento post la labortagoj! ekzakta plano de la trejnado estos sendita de trejnistoj al akceptitaj partoprenantoj antaŭ la komenco de IJK)La partopreno kostas 55 eŭroj, pagota al TEJO. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de la organizantoj, kaj ni repagos ĝis 140 eŭrojn por vojaĝaj kostoj.

La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.

La partoprenantoj:

Se vi jam aliĝis IJK kaj pagis la kotizojn, vi ankoraŭ povas partopreni niajn seminariojn, ni aranĝos la financan parton kun la organizantoj!

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie ĝis la 26-a de junio. Se vi havas dubojn aŭ demandojn, ne hezitu kontakti Spyros je spyros@tejo.org por respondojn kaj klarigojn.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas spertajn virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.