Home > Malfermaj alvokoj > Serĉata: Redaktoro de TEJO-aktuale

TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de la volontula redaktoro de TEJO-aktuale. Esti redaktoro signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona kaj movada pliriĉiĝo. La redaktoro estas parto de la komisiono pri informado kaj informas pri novaĵoj de TEJO kaj aliaj temoj, kiuj rilatas al Esperanto kaj la junulara movado. Kiel redaktoro vi povas profundigi viajn spertojn interalie en la sube menciitaj taskoj.

La redaktado okazas per interreto (retpoŝte, guglaj dokumentoj, reta dissendosistemo, WordPress).

La redaktoro devas preti labori ekde aŭgusto 2015 aŭ pli frue (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 1-a de julio 2015, tamen pli frua ricevo de la kandidatiĝo estas tre bonvena.

La redaktoro havos jenajn taskojn:

  • kolekti novaĵojn per diversaj informkanaloj
  • prepari novaĵleteron por enhava kaj lingva korektlegado
  • kompili la finan version por publikigi ĝin en tejo.org kaj en la reta dissendosistemo
  • komuniki kun legantoj kaj TEJO-aktivuloj

Ideala kandidato nepre:

  • havu bonan scipovon de Esperanto (legan kaj skriban)
  • estas regule disponebla (dissendo aktuale okazas ĉiun duan semajnon)
  • havas emon kunigi novaĵojn el diversaj infornkanaloj (ekz. Facebook, dissendolistoj, kontribuoj de legantoj, kontribuoj de TEJO-aktivuloj ktp.)
  • pretas lerni kaj sekve uzi la retan dissendosistemon
  • pretas lerni kaj sekve uzi la sistemon WordPress en tejo.org
  • havas sufiĉan konon pri la junulara Esperanto-movado
  • estas kapabla memstare preni decidojn
  • havas regulan retaliron

Pozitive estos konsiderata, se vi:

  • havas sperton pri redaktado
  • scipovas uzi WordPress almenaŭ kiel kontribuanto
  • estu preta aktive kunlabori kun la estraro de TEJO kaj en la komisiono pri informado

Kompreneble, tiuj estas ecoj de la ideala kandidato kaj ni konscias, ke ne nepre facilas ĉiujn ilin plenumi. Krome, inter la elekto kaj komenco de la redaktado estos ankoraŭ sufiĉe da tempo por plibonigi iujn aferojn kaj ankaŭ la taskoj estas interkonsenteblaj. Do ne hezitu kandidatiĝi ankaŭ se vi ne trovas en vi ĉion de ĉi tiu listo! 🙂

Kandidatoj sendu retpoŝte al kaj informado@tejo.org kaj gxen-sek@tejo.org la jenajn dokumentojn esperantlingve:

  • vivresumon (priskribantan viajn studojn, kursojn, spertojn movadajn kaj ekstermovadajn, ktp)
  • motivigan leteron (priskribantan kial vi volas redakti TEJO-aktuale)
  • laŭeble pruvilojn de la supre postulataj kapabloj
  • laŭeble rekomendletero(j)n de ekzemple landa Esperanto-organizo

Se vi havas aldonajn demandojn pri la tasko ne hezitu kontakti nin per informado@tejo.org.

Se vi trovas la eblon interesa, se vi ŝatus kunagadi por TEJO kaj redakti TEJO-aktuale, skribu al informado@tejo.org! La limdato estas la 1-a de julio je la 23-a horo laŭ la Roterdama tempo.

Fot. Andrew Beierle, CC-BY-SA

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.