Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Serĉata: Reprezentanto de TEJO pri Post-2015

Estas alvoko en Forumo Junulara Eŭropa (FoJE) por Task-Force pri Post-2015. Ĉu ni, kiel TEJO, volas partopreni ĝin? Certe!

Se vi estas eŭropano, aĝas inter 18-35, havas kion diri pri la temo, legos la dokumentojn priparolotajn, disponeblas la 22-23an de januaro, skribu al ker@tejo.org ĝis la 25-a de decembro 2014 plej malfrue. Ankaŭ se vi eble interesiĝas, sed pro iu kialo vi ne certas.

Por ekscii pli vidu la nunan alvokon, detalojn pri la proksimiĝanta evento kaj informojn pri la pasinta.

Do, se vi interesiĝas, skribu al ker@tejo.org! (ĉiuj sinproponoj ricevos ene de 48 horoj respondon – se tio ne okazos, resendu vian mesaĝon, ĉar via unua sendo ne estis ricevita)