Home > > Renato Corsetti (1941-2025), Honora Prezidanto de TEJO, dumviva subtenanto de la tutmonda Esperanto-movado

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) funebras kun la internacia Esperanto-komunumo la forpason de d-ro Renato Corsetti, la 1-an de februaro 2025 en Londono. Longdaŭra esperantisto kaj fidinda kunlaboranto en vasta gamo de fakoj en TEJO kaj UEA, Renato kunlaboris altvalore en tre diversaj iniciatoj lokaj ĝis siaj finaj vivojaroj. 

Renato naskiĝis la 29-an de marto 1941 en Romo, Italio. Li eklernis Esperanton dum la 1960-aj jaroj kaj mallonge poste komencis sian longan gvidan rolon en la internacia movado kiam li elektiĝis kiel vicsekretario en la Estraro de TEJO en 1969. Du jarojn poste, en 1971, li estis elektita Prezidanto de TEJO dum la 27-a IJK, tiam ankoraŭ nomita “Internacia Junulara Konferenco”, en Edinburgo. Li alprenis la pezan respondecon gvidi tiam rekorde grandan 11-kapan estraron, en kiu li laboris kun aliaj eminentaj aktivuloj de sia epoko, interalie Flora Szabó-Felső kaj Claude Nourmont, poste mem honoraj prezidantoj de TEJO. 

Renato gvidis TEJO-n en tre aktiva periodo, kiam la organizo aktive kunlaboris kun neesperantistaj junularaj organizoj tra la tuta mondo, kaj prezidis la organizon tra sukcesaj IJK-oj, nome en Toruń (1972) kaj Sarajevo (1973). Post lia mandato kiel Prezidanto, la Komitato nomis lin Honora Prezidanto, titolo kiun li dumvive tenis ĝis sia forpaso. Eĉ post siaj prezidantaj jaroj li restis kiel altvalora kunlaboranto kaj konsilanto por TEJO-aktivuloj, ekzemple en la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER) kaj aliaj fakoj.

Renato daŭrigis sian viglan agadon longe post siaj TEJO-jaroj: en 1980 li komencis gvidan rolon en la Estraro de UEA ĝis 1986; en 1998, li denove ekoficis elektiĝinte kiel vicprezidanto. En 2001, li iĝis prezidanto de UEA kaj oficis ĝis 2007. Estante vicprezidanto de UEA li ankaŭ elektiĝis kiel membro de la Akademio de Esperanto. Li ankaŭ longe kontribuis al la itala movado estante estrarano kaj prezidanto de Itala Esperanto-Federacio (IEF).

Renato uzis sian energion kaj tempon por realigi diversajn edukajn, informajn, kaj kapabligajn iniciatojn. Spertulo pri sociolingvistiko kaj psikopedagogio pri lingvo kaj socio, li verkis aŭ redaktis multajn artikolojn, broŝurojn, kaj librojn. En la lasta jardeko, li ankaŭ estis aktiva motoro de la projekto “UN Esperante” kaj kunordigis agadon por informi al Unuiĝintaj Nacioj kaj al vasta neesperantista publiko pri la rilato inter Esperanto kaj lingva justeco.  

Fine, Renato estis grandanima subtenanto de regionaj movadoj tra la mondo. Li estis komisiito de UEA pri regiona agado kaj forte zorgis pri la movadoj en Afriko kaj en Meza Oriento kaj Norda Afriko (MONA), kaj de ĉi tiu lasta li estis longdaŭra kunordiganto. Nur la pasintan jaron li partoprenis en la unua afrika Universala Kongreso (UK) en Aruŝo, Tanzanio, kies sukceson oni povas parte ŝuldi al la laboro kiun li realigis en la pasintaj jardekoj. 

TEJO bedaŭras ĉi tiun gigantan perdon en la movado. La truo kiun lasas la malapero de Renato estas granda, sed TEJO esperas ke niaj nuntempaj kaj venontaj generacioj de junaj aktivuloj inspiriĝos de lia granda kontribuo al niaj agadoj kaj idealoj. La Estraro de TEJO esprimas siajn plej profundajn kondolencojn al la familio de Renato: lia vidvino Anna Löwenstein kaj al liaj kvar gefiloj. 



One Comment, RSS

  • Frico

    says on:
    7.February 2025 at 21:15

    Mi tre bedaŭras lian forpason ankaŭ pro la agado kiun li faris por la afrika Esperanto movado. Ĝi nepre devas ricevi subtenon kiom multe eblas kaj Renato ĉiam estis subtena kaj entreprena forto en tiaj klopodoj. Mi renkontis lin dum la UK en Aruŝo kaj interŝanĝis retmesaĝojn kun li, tiam mi serĉis poemojn por prezenti en la Radioelsendo de EKC, kaj li trovis por mi poemon en la svahila, tradukita al esperanto, tio estis tre granda helpo. Honoron al li!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.