Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2020

Jam tradicie la fonduso Partoprenu IJK-n pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson.

La IJK 2020 okazos de la 11-a ĝis la 18-a de julio 2020 en Someren, Nederlando.

Dank’ al la Fonduso eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio kaj la programkotizon.

La limdato por kandidatiĝi estas la 15-a de februaro 2020.

La Estraro elektos la gajnintojn kaj anoncos ilin la 1-an de marto 2020.

Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi estas:

Aliaj kondiĉoj ne nepras sed estos favore konsiderataj:

Homoj de la tuta mondo rajtas kandidatiĝi por la konkurso.

Aldone, TEJO ricevis malavaran donacon por helpi al pli da junuloj vojaĝantaj el Eŭropo partopreni IJK-n. Pro tio, ni aparte bonvenigas kandidatojn kiuj loĝas en Eŭropo aŭ kiuj vojaĝos al la IJK el iu lando de Eŭropo.

Por partopreni:

– plenigu la formularon (en formato .doc)

– kunsendu ankaŭ referencan leteron de minumume 1 individua membro de TEJO kaj motiviĝleteron.

Aliaj aldonaj dokumentoj (pliaj atestiloj, CV, ktp) estas bonvenaj.

Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al kandidatigxoj@tejo.org  kaj ijk@tejo.org (prefere, sendu ĉiujn dokumentojn en la sama retmesaĝo) aŭ paperpoŝte adresita al la Centra Oficejo kun la indiko “TEJO – partoprenu IJK-n”, kaj ĝi devas alveni al ni plej malfrue la 15-an de februaro 2020. Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bonvolu konsideri kontribui al la fonduso “Partoprenu IJK-n”.

La adreso de la Centra Oficejo:
Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam
Nederlando